– Lejzer, – komencis mallaŭte la eta Anĉjo (начал тихо маленький Аник) kaj tenis la abieton antaŭ la mortanto (и держал ёлочку перед умирающим = и протянул ёлочку умирающему), – vian abieton Jesueto portis al ni (твою ёлочку Иисус принёс нам), ĉar mi diris antaŭ tagoj al mia patrino (потому что я сказал /несколько/ дней назад моей матери), ke vi estas bona juda knabo (что ты хороший еврейский мальчик) kaj vi volis (и ты хотел), ke Jesueto ankaŭ vin vizitu (чтобы Иисус и тебя посетил)... Ĉu ne (не так ли), Lejzer?... Vi diris (ты сказал /это/), ĉu ne?... Kial vi ne respondas (почему ты не отвечаешь)?... Ĉu vi mortos (ты умрёшь = ты умираешь), Lejzer?... Rigardu (посмотри), Jesueto venis al vi (Иисус пришёл к тебе)...
– Lejzer, – komencis mallaŭte la eta Anĉjo kaj tenis la abieton antaŭ la mortanto, – vian abieton Jesueto portis al ni, ĉar mi diris antaŭ tagoj al mia patrino, ke vi estas bona juda knabo kaj vi volis, ke Jesueto ankaŭ vin vizitu... Ĉu ne, Lejzer?... Vi diris, ĉu ne?... Kial vi ne respondas?... Ĉu vi mortos, Lejzer?... Rigardu, Jesueto venis al vi...
La okuloj (глаза) de la malgranda Lejzer fiksiĝis al la ornamita abieto (зафиксировались = уставились на украшенную ёлочку) kaj por momento aperis laca (и на мгновение появилась усталая), formorta rideto (слабая: «замирающая» улыбка) ĉe liaj lipoj (на его губах: «у его губ»). La rabeno (раввин), milde ŝovante sian brakon (мягко подсовывая свою руку) sub lian kapeton (под его головку), levis ĝin kaj (поднял её, и), vokante la staltenantan betlehemanon (подзывая держащего вертеп вифлеемца), sufloris al la infano (подсказал ребёнку):
La okuloj de la malgranda Lejzer fiksiĝis al la ornamita abieto kaj por momento aperis laca, formorta rideto ĉe liaj lipoj. La rabeno, milde ŝovante sian brakon sub lian kapeton, levis ĝin kaj, vokante la staltenantan betlehemanon, sufloris al la infano:
– Lejzer, rigardu (посмотри), li venis al vi (он пришёл к тебе)... Ĉu vi vidas (ты видишь)?... Tie (там), en la manĝotrogo (в яслях)... Ĉu vi vidas?... Li venis al vi en la koro de tiuj ĉi honestaj kristanoj (в сердце этих честных христиан)... – kaj plore tremis lia voĉo (и слёзно дрожал его голос) –...Li venis al ni (он пришёл к нам), judoj persekutitaj (преследуемым евреям), eble nun unuafoje ne kun sangmakulaj sabroj (возможно, сейчас впервые не с окровавленными: «запятнанными кровью» саблями: makulo – пятно), sed kun homa kompreno (но с человеческим пониманием)... Nu rigardu, malgranda Lejzer, tie li estas (там он = вон он) en la manĝotrogo (в яслях) kaj portis al vi abieton (и принёс тебе ёлочку)... Ĉu vi vidas?
Kun formorta stertoro (с замирающим хрипом), kun infana senpeka rideto respondis (с детской невинной улыбкой ответил: peko – грех) la malgranda Lejzer.
– Mi (я)... vidas (вижу)... lin (его)...
– Lejzer, rigardu, li venis al vi... Ĉu vi vidas?... Tie, en la manĝotrogo... Ĉu vi vidas?... Li venis al vi en la koro de tiuj ĉi honestaj kristanoj... – kaj plore tremis lia voĉo –...Li venis al ni, judoj persekutitaj, eble nun unuafoje ne kun sangmakulaj sabroj, sed kun homa kompreno... Nu rigardu, malgranda Lejzer, tie li estas en la manĝotrogo kaj portis al vi abieton... Ĉu vi vidas?
Kun formorta stertoro, kun infana senpeka rideto respondis la malgranda Lejzer.
– Mi... vidas... lin...
La longstatura knabo sentis ion nekonatan en si (долговязый мальчик чувствовал что-то незнакомое в себе), kaj tio igis lin pie ekkanti (и это заставило его набожно запеть): "Paco al homoj sur la tero..." La duan verson jam kantis kun li (вторую строчку уже пели с ним: verso – стих) liaj kamaradoj (его товарищи): "Gloro al Dio en ĉielo..."