Sed ŝia fratino Lenjo prezentas sin inter ili kiel animfremda estaĵo. Laŭaspekte Lenjo estas modpasinta, laŭ pensoj tro progresema por kompreni la hodiaŭon. Jen ŝia ĵus pretigita kostumo estas laŭ minimume dudekjara modelo, ŝia frizaĵo tro simpla por plaĉi aŭ la junuloj, ŝiaj ŝuoj kvazaŭ sakrilegie trograndigas ŝiajn miniaturajn piedetojn, entute ŝia sinteno, parolmaniero impresas kiel knabina idealo de junuloj antaŭ kvardek jaroj. Ne, neeble! Iel ŝi devus skui tiun ĉi lunatikiulinon el la revomondo kaj konduki ŝin al la realeco de la vivo. Tio estas ja ŝia fratina devo.
— Lenjo, kion vi ludas (что ты играешь)? Ĉu denove la "Lastan leteron" (снова «Последнее письмо»)?
— Ne (нет)! Ion novan (кое-что новое). Ĝia titolo estas "Arbara idilio" (его название – «Лесная идиллия»).
— Jen (вот), tio karakterizas vin (это характеризует тебя). Kial vi ne ludas fokstroton (почему ты не играешь фокстрот)? Aŭ la plej laŭmodan dancmuzikon (или самую модную танцевальную музыку) "Makak hupe"?
— Ili ne interesas min (они не интересуют меня)... Almenaŭ nun ne (по крайней мере сейчас – нет)... — ŝiaj fingretoj ree elvokis sentimentajn akordojn (её пальчики снова вызвали сентиментальные аккорды), arpeĝojn (арпеджио). — Ĉu ne bele (разве не красиво), Nel?
— Ne! Tute ne (вовсе нет)! Mortintaj melodioj (отжившие: «умершие» мелодии), kadavroodoraj lamentadoj pri la amo (тухлые: «пахнущие трупом» воздыхания о любви: kadavro – труп, odori – пахнуть, lamenti – жаловаться, причитать), pri amdoloro (о любовной боли), pri koraj fantaziaĵoj (о сердечных фантазиях). Ili terure mensogas (они ужасно лгут). Se la amo estus tia (если бы любовь была таким)... tia anemia palpado (таким анемичным блужданием на ощупь: «ощупыванием»), blinda senorientiĝo (слепой дезориентированностью), tute certe la virinoj ĉesus naski (совершенно точно женщины перестали бы рожать) kaj la viroj (а мужчины)...
— Lenjo, kion vi ludas? Ĉu denove la "Lastan leteron"?
— Ne! Ion novan. Ĝia titolo estas "Arbara idilio".
— Jen, tio karakterizas vin. Kial vi ne ludas fokstroton? Aŭ la plej laŭmodan dancmuzikon "Makak hupe"?
— Ili ne interesas min... Almenaŭ nun ne... — ŝiaj fingretoj ree elvokis sentimentajn akordojn, arpeĝojn. — Ĉu ne bele, Nel?
— Ne! Tute ne! Mortintaj melodioj, kadavroodoraj lamentadoj pri la amo, pri amdoloro, pri koraj fantaziaĵoj. Ili terure mensogas. Se la amo estus tia... tia anemia palpado, blinda senorientiĝo, tute certe la virinoj ĉesus naski kaj la viroj...
— Nel, ne estu tro vulgara (не будь слишком пошлой).
— Ĉu tro vulgara?! ŝajnas (кажется), ke vi ankoraŭ volas kredigi al vi (что ты ещё хочешь внушить себе: kredi – верить), ke la infanojn alportas la cikonioj (что детей приносят аисты). Vi devus jam scii (ты должна бы уже знать), ke (что)...
— Mi scias (я знаю), kara (дорогая) Nel, mi scias. Antaŭ dekdu jaroj vi mem bonvolis klarigi al mi (двенадцать лет назад ты сама изволила объяснить мне), ke tiun problemon solvis Adamo kaj Evo (что эту проблему решили Адам и Ева) sen tiu klakanta birdo (без этой трескучей птицы: klaki – щёлкать, клацать). Kredu (поверь), ke de tiam ankaŭ mi klopodis (что с тех пор я тоже старалась) ĝuste orientiĝi pri la biologio (точно ориентироваться о биологии = хорошо разбираться в биологии).