— Ho, ci naivulino! Vere, ci estas vilaĝa anseridino. Por ekzemplo: ĉu vi pensas, ke via pala vizaĝeto, viaj naturaj brovoj kaj apenaŭ ruĝetaj lipoj, malnovmoda harligaĵo povus impresi viran koron en la urbo? Tute ne! Por tikli la fantazion de la vira koro ni devas sorĉi ŝminke purpuron sur la vangojn, manikure flegi la ungojn, montri pli el la kruroj kaj dekoltigi la veston incitema, elekti ŝuojn, kiuj faras optikan trompon kaj montras almenaŭ tri numerojn malpli ol efektive havas niaj piedoj. Jen! Vi aspektas kiel pupvizaĝa mezepokulino. Ĉu vi pensas, ke kun tia aspekto vi povas almiliti simpation, intereson, amon de viro?
Lenjo tre serioze respondis (очень серьёзно ответила).
— Jes (да)! Mi almilitis la plej valoran koron (я завоевала самое дорогое сердце: valora – ценный). — Nel surpriziĝis (поразилась), iom dube ridetis al ŝi (немного недоверчиво: «сомнительно» улыбнулась ей: dubo – сомнение).
— Mirinde (удивительно: miri – удивляться)! Mi scivolas jam (я любопытствую уже = мне уже хочется разузнать: scivola – любопытный) pri via vilaĝa dando (о твоём деревенском франте). Cetere (впрочем), kiu li estas (кто он)? Vi scias ja (ты знаешь ведь), ke mi konas ĉiujn en la vilaĝo (что я знаю всех в деревне).
— Li ne estas vilaĝa dando (он – не деревенский франт) — kaj ŝia voĉo sonis iom ofendita (и её голос звучал немного обиженно). — Li estas urbano (он – горожанин), grandurbano (житель большого города), eĉ metropolano (даже столичный житель: metropolo – метрополия, столица). Jen (вот)! Nun vi jam scias (теперь ты уже знаешь).
Lenjo tre serioze respondis.
— Jes! Mi almilitis la plej valoran koron. — Nel surpriziĝis, iom dube ridetis al ŝi.
— Mirinde! Mi scivolas jam pri via vilaĝa dando. Cetere, kiu li estas? Vi scias ja, ke mi konas ĉiujn en la vilaĝo.