Simple li malfermis sian koron kaj mi kuraĝis konfesi al tiu koro pri mia senespera, sencela ekzistado kaj tiam tiu ora koro ekparolis kaj inspiris vivocelon al mi, rekonsciigis mian svenintan animon, rekondukis min al la perdita Dio kaj nun mi sentas min riĉa, tia riĉa, kia neniu estas en la vilaĝo, kaj tiel feliĉa, kia vi ne estas kun viaj galanteriaĵoj... kaj la kisoj, karesoj de la animoj almenaŭ estas tiel sinceraj, se ne pli, ol tiuj, kiujn vi sentas reale, ĉar tiuj kisoj de la animoj ne estas efemeraj.
Paciencon perdinte Nel leviĝis (потеряв терпение, Нэл поднялась), komencis iradi tien kaj reen en la ĉambro (начала ходить туда-сюда в комнате). Subite ŝi haltis antaŭ Lenjo (вдруг она остановилась перед Леной).
— Kio li estas (кто он)? Pastro (священник)! Ĉu (не так ли)? — ŝi abrupte demandis (она резко спросила: abrupta – отрывистый, резкий).
— Pli (больше)... Li estas poeto (он – поэт).
Neretenebla rido erupciis el Nel (неудержимый смех вырвался из Нэл: erupcio – извержение). Longe ŝi ne povis trovi vortojn (долго она не могла найти слова) por esprimi sian subitan indignon (чтобы выразить своё внезапное возмущение), ĉar ree kaj denove tiklis ŝin la komika penso (потому что снова и снова щекотала её смешная мысль) "poeto kaj la vilaĝa anseridino (поэт и деревенская простушка: «гусёнок»)". Ho, tiu naiva revemulino (эта наивная мечтательница)!
Paciencon perdinte Nel leviĝis, komencis iradi tien kaj reen en la ĉambro. Subite ŝi haltis antaŭ Lenjo.
— Kio li estas? Pastro! Ĉu? — ŝi abrupte demandis.
— Pli... Li estas poeto.
Neretenebla rido erupciis el Nel. Longe ŝi ne povis trovi vortojn por esprimi sian subitan indignon, ĉar ree kaj denove tiklis ŝin la komika penso "poeto kaj la vilaĝa anseridino". Ho, tiu naiva revemulino!
— Poeto?! Hahaha! Revoluciema pugnoskuanto (революционный потрясатель кулаками: pugno – кулак, skui – трясти), malamiko de la socia ordo (враг общественного порядка: amiko – друг), revteksanto (создатель грёз: «плетущий мечты»: teksi – ткать, плести) kun grumblanta stomako malplena (с ворчащим пустым желудком)! Hahaha! Akceptu mian gratulon (прими моё поздравление). La tuta afero tre karakterizas vin (всё /это/ дело очень характеризует тебя).
En la okuloj de Lenjo tremis la retenataj larmoj (в глазах Лены дрожали сдерживаемые слёзы) kaj forte regante sian emocion (и сильно управляя своим волнением = старательно сдерживая своё волнение) ŝi demandis mallaŭte (она спросила тихо):
— Kaj kio estas la via (а кто твой)?
— Librotenisto ĉe la Urba Banko (бухгалтер в Городском Банке: librotenado – бухгалтерия, ведение книг) — ŝia voĉo kvazaŭ triumfe jubilis (её голос как будто победно ликовал).
— Poeto?! Hahaha! Revoluciema pugnoskuanto, malamiko de la socia ordo, revteksanto kun grumblanta stomako malplena! Hahaha! Akceptu mian gratulon. La tuta afero tre karakterizas vin.
En la okuloj de Lenjo tremis la retenataj larmoj kaj forte regante sian emocion ŝi demandis mallaŭte:
— Kaj kio estas la via?
— Librotenisto ĉe la Urba Banko — ŝia voĉo kvazaŭ triumfe jubilis.