— Jes ja (да ведь = ну конечно), mi estus povinta pensi tian (я могла бы догадаться об этом: «подумать такое»). Librotenisto ĉe la Urba Banko, piediranta animo (прозаичная: «ходящая пешком» душа), filistro kun collarĝa horizonto (обыватель с узким: «в дюйм шириной» горизонтом: colo – дюйм), registranto de la efemeraĵoj (регистратор эфемерных вещей), sinjore vestita sklavo de socialaĵoj (по-господски одетый раб общественных правил: sociala – социальный, общественный)! Tio gratulinde karakterizas vin (это замечательно характеризует тебя: gratuli – поздравлять, gratulinda – достойный поздравления, похвалы)! Vere vi ne meritas (в самом деле ты не заслуживаешь = ты и правда не заслуживаешь) pli de la vivo (большего от жизни).
La du fratinoj malame rigardis unu al la alia (две сестры с ненавистью смотрели друг на друга). En la rigardo de Nel fulmis la ofendita vanteco (во взгляде Нэл сверкало оскорблённое тщеславие: vanta – пустячный; тщеславный, мелочный), en tiu de Lenjo brilis la konsola supereco de la spirito (в том /взгляде/ Лены блестело утешительное превосходство духа: konsoli – утешать).
— Jes ja, mi estus povinta pensi tian. Librotenisto ĉe la Urba Banko, piediranta animo, filistro kun collarĝa horizonto, registranto de la efemeraĵoj, sinjore vestita sklavo de socialaĵoj! Tio gratulinde karakterizas vin! Vere vi ne meritas pli de la vivo.
La du fratinoj malame rigardis unu al la alia. En la rigardo de Nel fulmis la ofendita vanteco, en tiu de Lenjo brilis la konsola supereco de la spirito.
— Ci (ты), romantika azenino (романтическая ослица)! Ĉu vi scias (знаешь ли ты), kio estas bankoficisto (что такое банковский служащий)? Li povos fariĝi eĉ bankdirektoro (он сможет стать даже директором банка). Li estras la homojn (он руководит людьми: estro – начальник), li direktas entreprenojn (он управляет предприятиями), li estas iu (он – кто-то), ĉu vi komprenas (понимаешь ли ты), IU kaj ne neniu (а не никто). Lia loĝejo ne estas mizera vilaĝa kabano (его жильё – не жалкая деревенская хижина), nek urba prolethejmo (ни городской барак: «пролетарский дом»: proleto – пролетарий), sed vilao (а вилла), eble eĉ domego (возможно, даже коттедж: «большой дом») kun lukso kaj komforto (с роскошью и комфортом). Kio estas poeto kompare al li (что такое поэт по сравнению с ним: kompari – сравнивать)? Nenio (ничто)! Vortĵonglisto (жонглёр словами), senracia mizerulo (неразумный нищий: racio – разум), kiu kuras al fatamorganoj (который бежит к миражам). La plej superflua homotipo en la socio (самый лишний тип человека в обществе). La poeto estas ĉarlatano de la animoj (поэт – обманщик: «шарлатан, жулик» душ): li sugestas paradizon (он внушает рай) kaj donas pajlosakon por tranokti (а даёт мешок соломы, чтобы переночевать: pajlo – солома, nokto – ночь)...
— Ci, romantika azenino! Ĉu vi scias, kio estas bankoficisto? Li povos fariĝi eĉ bankdirektoro. Li estras la homojn, li direktas entreprenojn, li estas iu, ĉu vi komprenas, IU kaj ne neniu. Lia loĝejo ne estas mizera vilaĝa kabano, nek urba prolethejmo, sed vilao, eble eĉ domego kun lukso kaj komforto. Kio estas poeto kompare al li? Nenio! Vortĵonglisto, senracia mizerulo, kiu kuras al fatamorganoj. La plej superflua homotipo en la socio. La poeto estas ĉarlatano de la animoj: li sugestas paradizon kaj donas pajlosakon por tranokti...
— Vi pravas (ты права), Nel. Tre bone vi diris (очень хорошо ты сказала): la poeto sugestas (поэт внушает), profetas paradizon (пророчит рай) kaj donas nur pajlosakon por tranokti, sed (но)... sed sur tiu simpla pajlosako (но на этом простом мешке соломы) pli korkaresaj sonĝoj konsolas min (более сладостные: «ласкающие сердце» сны утешают меня) ol en la silkokusena lito el cedro (чем в кровати из кедра с шёлковыми подушками: silko – шёлк, kuseno – подушка)... La inkuboj pro materiaj zorgoj (кошмары из-за материальных забот) estas pli oftaj gastoj ĉe la librotenistoj (более частые гости у бухгалтеров), bankdirektoroj (директоров банков)... Mi ne envias vin pro via bonŝanco (я не завидую тебе из-за твоей удачи). Estu vi ambaŭ feliĉaj (будьте вы оба счастливы) kaj evitu vin la inkuboj (и пусть минуют вам кошмары), sed sciu kaj lernu de mi (но знай и усвой от меня), kio estas poeto (кто такой поэт), kiu havas duoblan vivon (у которого двойная жизнь), ĉar en la momento de la inspiriteco (потому что в момент вдохновения: «вдохновлённости») li vadas per longaj "cikonikruroj" (он продирается на длинных «аистовых ногах»: vadi – переходить вброд; идти с трудом, пробираться) en la marĉo de la ĉiutagoj (в болоте будней), same kiel la ludantaj infanoj (так же, как играющие дети) kaj de tie supre li ekvidas jam eĉ tiun parton de la evoluo (и оттуда сверху он начинает видеть уже ту часть эволюции), sur kiu la piedmarŝantaj animoj (на которой прозаичные души) komencos tretadi nur morgaŭ aŭ postmorgaŭ (начнут топтаться только завтра или послезавтра: treti – топтать, наступать) kaj...
— Vi pravas, Nel. Tre bone vi diris: la poeto sugestas, profetas paradizon kaj donas nur pajlosakon por tranokti, sed... sed sur tiu simpla pajlosako pli korkaresaj sonĝoj konsolas min ol en la silkokusena lito el cedro... La inkuboj pro materiaj zorgoj estas pli oftaj gastoj ĉe la librotenistoj, bankdirektoroj... Mi ne envias vin pro via bonŝanco. Estu vi ambaŭ feliĉaj kaj evitu vin la inkuboj, sed sciu kaj lernu de mi, kio estas poeto, kiu havas duoblan vivon, ĉar en la momento de la inspiriteco li vadas per longaj "cikonikruroj" en la marĉo de la ĉiutagoj, same kiel la ludantaj infanoj kaj de tie supre li ekvidas jam eĉ tiun parton de la evoluo, sur kiu la piedmarŝantaj animoj komencos tretadi nur morgaŭ aŭ postmorgaŭ kaj...