La pordo de la ĉambro malfermiĝis. Ilia patrino, korpulenta, altstatura vilaĝanino paŝis en la ĉambron. Post paso de du jardekoj Nel tre similos al ŝi, almenaŭ laŭ korpa eksteraĵo. Escepte la naturan bonecon, kiu respegulis en ŝiaj okuloj, ŝiaj rozaj vangoj, ne tro profundiĝantaj trajtoj konservis malmulton el ŝia juneca aspekto.
Ŝi haltis inter la du fratinoj, momente ŝia rigardo preterglitis la krudan mienon de Nel, kaj tiun de la afliktita Lenjo. Ŝi divenis, ke ili diskutadis kaj Nel per sia tiranema konduto torturis sian fratinon.
— Nu, kio okazis denove inter vi (что случилось опять между вами)?
La du fratinoj obstine silentis (две сестры упрямо молчали). La patrina rigardo emociite karesis la palan mienon de Lenjo (материнский взгляд взволнованно ласкал бледное лицо: «выражение лица» Лены), kies tuta eksteraĵo rememorigis al ŝi ŝian patron (чья вся внешность напоминала ей её отца). Ankaŭ li ne apartenis (он тоже не принадлежал) al la muskolriĉaj tipoj de la vilaĝaj viroj (к мускулистым видам деревенских мужчин) kaj lin ŝi konsideris ofte pli sia plenaĝa infano (и его она считала часто больше своим совершеннолетним ребёнком) ol sia edzo (чем своим мужем). Ŝia energio kuntenis la familion (её энергия поддерживала семью: kunteni – удерживать вместе, соединять), zorgis pri ĉio (заботилась обо всём), kio donas firman viveblecon (что даёт твёрдую возможность жизни = что обеспечивает существование).
— Lenjo, kial vi ploris (почему ты плакала)?... Kion ŝi diris al vi (что она сказала тебе)? — Ŝi ne respondis (она не ответила).
— Nu, kio okazis denove inter vi?
La du fratinoj obstine silentis. La patrina rigardo emociite karesis la palan mienon de Lenjo, kies tuta eksteraĵo rememorigis al ŝi ŝian patron. Ankaŭ li ne apartenis al la muskolriĉaj tipoj de la vilaĝaj viroj kaj lin ŝi konsideris ofte pli sia plenaĝa infano ol sia edzo. Ŝia energio kuntenis la familion, zorgis pri ĉio, kio donas firman viveblecon.
— Lenjo, kial vi ploris?... Kion ŝi diris al vi? - Ŝi ne respondis.
— Nel, per kio vi torturis vian fratinon (чем ты мучила свою сестру)?
— Nu, ni diskutis (мы спорили). Jen ĉio (вот и всё)! Ŝi montris sin vera vilaĝa anseridino (она показала себя настоящей деревенской простушкой: «гусёнком»). Ŝi ofendis la libroteniston (она обидела бухгалтера), kiu amindumas al mi en la urbo (который ухаживает за мной в городе). En sia stulta mondpercepto (в своём глупом восприятии мира: percepti – воспринимать) ŝi nomis min eĉ kadavroprirabanto (она назвала меня даже мародёром: «грабителем/похитителем трупов»).
— Nu, ne tute tiel estis (не совсем так было), kiel vi diras (как ты говоришь) — protestis Lenjo (возразила Лена). — Mi ne volis ofendi tiun libroteniston (я не хотела обидеть того бухгалтера). Mi eĉ deziris (я даже пожелала), ke vi ambaŭ estu feliĉaj (чтобы вы оба были счастливы). Jen ĉio (вот и всё)!
— Sed pri kio vi diskutis (но о чём вы спорили) kaj kial estas postsigno de ploro en viaj okuloj (и почему след плача в твоих глазах = почему у тебя заплаканные глаза), Lenjo?
— Negrave (неважно). Jam pasis (уже прошло), panjo (мама) kaj... kaj negrave... Kredu al mi (поверь мне), ke (что)...
— Nel, per kio vi torturis vian fratinon?
— Nu, ni diskutis. Jen ĉio! Ŝi montris sin vera vilaĝa anseridino. Ŝi ofendis la libroteniston, kiu amindumas al mi en la urbo. En sia stulta mondpercepto ŝi nomis min eĉ kadavroprirabanto.