Выбрать главу

— Nu, ne tute tiel estis, kiel vi diras — protestis Lenjo. — Mi ne volis ofendi tiun libroteniston. Mi eĉ deziris, ke vi ambaŭ estu feliĉaj. Jen ĉio!

— Sed pri kio vi diskutis kaj kial estas postsigno de ploro en viaj okuloj, Lenjo?

— Negrave. Jam pasis, panjo kaj... kaj negrave... Kredu al mi, ke...

— Kial vi timas konfesi (почему ты боишься признаться)? — kaj Nel turnis sin al sia patrino (повернулась к своей матери), en ŝia voĉo la ĝojo de denuncemo vibris (в её голосе радость доносительства дрожала: denunco – кляуза, донос), same kiel dum ŝia infanaĝo (так же, как в её детстве), kiam ĉiumomente ŝi kuris por plendi pri Lenjo al siaj gepatroj (когда каждое мгновение она бегала жаловаться на Лену своим родителям). — Imagu (представь), panjo, ŝi enamiĝis (она влюбилась)! Ŝia amato vivas duone en la revoj (её любимый живёт наполовину в мечтах) kaj estas tia lunmanĝanto (и такой /же/ чудак: «поедатель луны»: luno – луна) kiel ŝi (как она). Vortĵonglisto (жонглёр словами). Ĉu ne ridinde (разве не смешно)? Kompreneble mi ne povas toleri (разумеется, я не могу терпеть), ke mia fratino detruu sian vivon pro tiaj stultaĵoj (чтобы моя сестра разрушила свою жизнь из-за таких глупостей: stulta – глупый) kaj mi diris mian opinion (и я сказала своё мнение), kaj ĉu vi scias (и знаешь ли ты), kion ŝi respondis (что она ответила)? Vi eĉ imagi ne povas (ты даже представить не можешь), kia obstina stultulino ŝi estas (какая упрямая дурочка она)! Ŝia vivocelo (цель её жизни: celo – цель) kaj plej alta pretendo (и самое высокое притязание: pretendi – претендовать, притязать; требовать) estas unu nura pajlosako (/это/ один-единственный мешок соломы). Hahaha! Pajlosako! Ĉu ne ridinde?

Kial vi timas konfesi? — kaj Nel turnis sin al sia patrino, en ŝia voĉo la ĝojo de denuncemo vibris, same kiel dum ŝia infanaĝo, kiam ĉiumomente ŝi kuris por plendi pri Lenjo al siaj gepatroj. — Imagu, panjo, ŝi enamiĝis! Ŝia amato vivas duone en la revoj kaj estas tia lunmanĝanto kiel ŝi. Vortĵonglisto. Ĉu ne ridinde? Kompreneble mi ne povas toleri, ke mia fratino detruu sian vivon pro tiaj stultaĵoj kaj mi diris mian opinion, kaj ĉu vi scias, kion ŝi respondis? Vi eĉ imagi ne povas, kia obstina stultulino ŝi estas! Ŝia vivocelo kaj plej alta pretendo estas unu nura pajlosako. Hahaha! Pajlosako! Ĉu ne ridinde?

Dum Nel parolis (пока Нэл говорила), ŝia patrino ne forprenis sian rigardon (её мать не отводила: «не отнимала» своего взгляда) de la plorkonvulsie tordiĝantaj trajtoj (от судорожно кривящихся от плача черт /лица/: plori – плакать, konvulsio – конвульсия, судорога, tordi – выкручивать, скручивать, вить; искривлять, искажать) de Lenjo kaj kiam ĉe la lastaj vortoj (и когда при последних словах) de Nel la nereteneblaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj (неудержимые слёзы появились в её глазах), ŝi havis koran kompaton al ŝi (она почувствовала искреннюю жалость к ней: «она имела сердечную жалость к ней»). Sed kion diri (но что сказать)? Ŝi estas ja maljuna vilaĝanino (она ведь – старая селянка). Tiuj ĉi fremdiĝintaj infanoj (эти ставшие чужими дети: fremda – чужой), urba modistino kaj multleginta instruistineto (городская модистка и начитанная: «много прочитавшая» маленькая учительница) kiel povus kompreni ŝian tro simplan penson pri la amo (как могли бы понять её слишком простое суждение о любви)?! Finfine ankaŭ ŝi ne komprenas ilin (в конце концов, она тоже не понимает их). Tamen ŝi devus diri almenaŭ ion konsolan (однако она должна бы сказать хоть что-то утешительное) al tiu ĉi afliktita infano (этому расстроенному ребёнку). Ŝi karese glatigis la harojn de Lenjo (она ласково пригладила волосы Лены: glata – гладкий) kaj duone al si (и наполовину себе), duone al ili (наполовину им) ŝi esprimis sian opinion pri la afero (она выразила своё мнение о деле).

Dum Nel parolis, ŝia patrino ne forprenis sian rigardon de la plorkonvulsie tordiĝantaj trajtoj de Lenjo kaj kiam ĉe la lastaj vortoj de Nel la nereteneblaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj, ŝi havis koran kompaton al ŝi. Sed kion diri? Ŝi estas ja maljuna vilaĝanino. Tiuj ĉi fremdiĝintaj infanoj, urba modistino kaj multleginta instruistineto kiel povus kompreni ŝian tro simplan penson pri la amo?! Finfine ankaŭ ŝi ne komprenas ilin. Tamen ŝi devus diri almenaŭ ion konsolan al tiu ĉi afliktita infano. Ŝi karese glatigis la harojn de Lenjo kaj duone al si, duone al ili ŝi esprimis sian opinion pri la afero.