— Paroli pri la amo estas superflue (говорить о любви излишне). Kiam (когда), kiel ĝi venas (как она приходит), ne estas grave (неважно). Grave estas (важно), ke ĝi kontentigu nin (чтобы она удовлетворяла нас) kaj kiom eble plej longe ĝi vivu en ni (и как можно дольше она жила бы в нас). Ĉiu amas laŭ sia propra maniero (каждый любит по-своему: «по своей собственной манере»). La librotenisto same (бухгалтер так же) kiel la vortĵonglisto (как жонглёр словами). Mi eĉ ne scias (я даже не знаю), kia metio ĝi estas (какое это ремесло = что это за ремесло). Vidu (видите ли), filinoj (дочки), via patro estis simplulo vilaĝa (ваш отец был простой деревенский человек). Li paŝis en la stalon de mia mastro (он шагнул в хлев моего хозяина) kaj trovis min melkanta la bovinon (и нашёл меня доящей корову). Li rigardis (он смотрел), rigardis kaj fine diris (и наконец сказал): "Lertajn manojn ci havas (ловкие руки у тебя), Anjo (Аннушка)". Mi turnis min al li kaj respondis (я повернулась к нему и ответила): "Ci ŝajnas esti ordema vireto (ты кажешься: «кажешься быть» аккуратным мужичком: ordo – порядок, ordema – любящий порядок, аккуратный)".
— Paroli pri la amo estas superflue. Kiam, kiel ĝi venas, ne estas grave. Grave estas, ke ĝi kontentigu nin kaj kiom eble plej longe ĝi vivu en ni. Ĉiu amas laŭ sia propra maniero. La librotenisto same kiel la vortĵonglisto. Mi eĉ ne scias, kia metio ĝi estas. Vidu, filinoj, via patro estis simplulo vilaĝa. Li paŝis en la stalon de mia mastro kaj trovis min melkanta la bovinon. Li rigardis, rigardis kaj fine diris: "Lertajn manojn ci havas, Anjo". Mi turnis min al li kaj respondis: "Ci ŝajnas esti ordema vireto".
Ĉe ni tiel komenciĝis (у нас так началось). Por li sufiĉis momenta rigardo al miaj laboremaj manoj (для него хватило короткого взгляда на мои трудолюбивые руки), por mi estis kontentige rigardi lian malriĉan purecon (для меня было достаточно: «удовлетворительно» взглянуть на его бедную чистоту) kaj jen ĝi daŭris (и вот она продолжалась), alportis vin ambaŭ (принесла вас обоих), igis nin konstrui tiun ĉi domon (заставила нас построить этот дом) kaj ĝi daŭras eĉ nun (и она продолжается даже теперь), kvankam via karmemora patro jam ripozas la dekan jaron sub la tero (хотя ваш дорогой: «дорогой памяти» отец уже покоится десятый год под землёй)... Li plibeligis mian vivon (он украсил мою жизнь)... kaj (и)... kaj... — ŝi klinis sin al orelo de Lenjo (она наклонилась к уху Лены) kaj petole flustris al ŝi la plej konsolan (и озорно шепнула ей самое утешительное) — kaj sciu (и знай), Lenjo, ni eĉ pajlosakon ne havis por la amo (у нас даже мешка соломы не было для любви).
Ĉe ni tiel komenciĝis. Por li sufiĉis momenta rigardo al miaj laboremaj manoj, por mi estis kontentige rigardi lian malriĉan purecon kaj jen ĝi daŭris, alportis vin ambaŭ, igis nin konstrui tiun ĉi domon kaj ĝi daŭras eĉ nun, kvankam via karmemora patro jam ripozas la dekan jaron sub la tero... Li plibeligis mian vivon... kaj... kaj... — ŝi klinis sin al orelo de Lenjo kaj petole flustris al ŝi la plej konsolan — kaj sciu, Lenjo, ni eĉ pajlosakon ne havis por la amo.