— Estu lumo! - Sonis la potenca voĉo kaj la Tero sopire ektremis. Ĝian nigran korpon ĉirkaŭprenis milda, fosfora lumo, kiu jen aperis jen malaperis. La lumo vagadis, ŝajne sencele, sed subite en la atmosfero de la Tero balancis sin violkolora vaporaĵo. Fendiĝis la Tero kun terura detonacio. La maroj forlasis la profundojn kaj unuiĝinte, preninte novan orbiton, kiel la ringego de Saturno, ili turnis sin ĉirkaŭ la Tero.
Bolis (кипел), ardis (пылал), fandiĝis kun surdiga bruego (плавился с оглушительным шумом: fandi – плавить, растапливать, surda – глухой) la giganta globo (гигантской шар). Komenciĝis la lasta milito (началась последняя война). Kie aperis la vaganta lumo (где появился блуждающий свет), tie sekvis ĝin la violkolora vaporaĵo (там последовал за ним лиловый пар) kaj la tavolo konsciiĝis (и слой обрёл сознание). Veante furiozis la ventego (стоная, бушевала буря) kaj per sia uragana kolero vipis la ekkonsciintan fajron (и своей ураганной злостью хлестала начавший сознавать огонь), kiu pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj (который страстно оплёл Землю пылающими руками). Ŝajnis (казалось), ke ĝi cindrigos ĉion (что он испепелит всё), sed en tiu momento bridis ĝian furoron la potenca akvoringego (но в этот момент обуздало его ярость мощное водяное кольцо: brido – узда, уздечка), kiu per tuta pezo subpremis la furioziĝantan elementon (которое всей /своей/ тяжестью подавило бушующую стихию). Ĝi mole (оно мягко), kvazaŭ silke sternis sin (как будто шелковисто расстелилось) kaj kompate vindis la Teron (и сострадательно окутало Землю: vindi – пеленать, обматывать), laciĝintan pro la batalo (уставшую от борьбы). La Tero aspektis (Земля выглядела), kiel kolosa (как огромный), nemezurebla akvoglobo (необъятный: «неизмеримый» водяной шар: mezuri – измерять), kiu kuregis en la spaco senfina (который нёсся в бесконечном пространстве/космосе).
Bolis, ardis, fandiĝis kun surdiga bruego la giganta globo. Komenciĝis la lasta milito. Kie aperis la vaganta lumo, tie sekvis ĝin la violkolora vaporaĵo kaj la tavolo konsciiĝis. Veante furiozis la ventego kaj per sia uragana kolero vipis la ekkonsciintan fajron, kiu pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj. Ŝajnis, ke ĝi cindrigos ĉion, sed en tiu momento bridis ĝian furoron la potenca akvoringego, kiu per tuta pezo subpremis la furioziĝantan elementon. Ĝi mole, kvazaŭ silke sternis sin kaj kompate vindis la Teron, laciĝintan pro la batalo. La Tero aspektis, kiel kolosa, nemezurebla akvoglobo, kiu kuregis en la spaco senfina.
Super la Tero (над Землёй), kiel giganta krisigno (как гигантский восклицательный знак: krii – кричать), ŝvebis la violkolora vaporaĵo (реял лиловый пар): la lumo de la konscio (свет сознания).
La Morto ironie ekridegis (Смерть язвительно захохотала).
— Ho granda Sinjoro (о великий Господин)! Finiĝis jam la unua tago de la kreado (закончился уже первый день творения) kaj tamen mi ekzistas (и всё же я существую)!
Super la Tero, kiel giganta krisigno, ŝvebis la violkolora vaporaĵo: la lumo de la konscio.
La Morto ironie ekridegis.
— Ho granda Sinjoro! Finiĝis jam la unua tago de la kreado kaj tamen mi ekzistas!
* * *
La misterplena voĉo denove eksonis (таинственный голос снова зазвучал).
— Ekbatu la koro de la Tero (пусть забьётся сердце Земли) kaj la tuto de la animoj okupu ĝin (и все души: «и всё от душ» займут его: tuto – всё, целое; совокупность). La semo de la Amo ekĝermu en ĝi (семя Любви пусть прорастёт в нём) kaj kreiĝu per tio la nova firmamento (и пусть создастся этим = таким образом новый небосвод: krei – создавать, творить)! Estu (да будет /так/)!
Hela rozkolora lumo radiis super la akvoamaso (яркий розовый свет лучился над водной массой: radio – луч, amaso – толпа; масса, скопление, куча). Saniga varmo penetris en korpon de la Tero (целительное тепло проникло в тело Земли: sana – здоровый). Ĉiu atomo ektremis pro nekonata fenomeno (каждый атом задрожал от неведомого явления). La Tero enamiĝis la senliman spacon de la etero (Земля полюбила безграничное пространство эфира). Aromaj spiraĵoj flugis for el ĝia korpo (ароматные дыхания вылетали из её тела) kaj la Morto svenante apogis sin per la falĉilbastono (и Смерть, теряя сознание, оперлась о рукоятку: «палку» косы: apogi – подпирать, поддерживать).