En la aero aperis flugilhava monstro kun akra dentaro: la drako de la fabeloj. El la densejo de la arbaro kuregis mamutoj. El post arbetaĵoj venis leonoj kaj inter la altaj herboj serpentumis boao. Iom post iom reviviĝis la tuta bestaro kaj komenciĝis malsovaĝa ludo anstataŭ lukto por la ekzisto.
* * *
— Reviviĝu la homo (пусть оживёт человек)! Reviviĝu kaj havu la eternan vivon (пусть оживёт и имеет вечную жизнь), promesitan post perdo de la paradizo (обещанную после потери рая)! Estu!
Ĉio eksilentis (всё стихло). La naturo senmove atendis la renaskiĝon (природа неподвижно ждала перерождения) de la krono de ĉiuj kreitaĵoj (венца всех творений: krei – создавать, творить). La suno varme kisadis per radioj la Teron (солнце тепло целовало лучами Землю). La floroj bonodoris parfumon el siaj kalikoj (цветы источали: «благоухали» аромат из своих чашечек: kaliko – кубок, чаша). La arboj donis pompajn kolorojn al la fruktoj (деревья давали роскошные цвета плодам) kaj la bestaro silente (и звери: «фауна» молча) kun muta pieco atendis (с немым благоговением ждали).
— Reviviĝu la homo! Reviviĝu kaj havu la eternan vivon, promesitan post perdo de la paradizo! Estu!
Ĉio eksilentis. La naturo senmove atendis la renaskiĝon de la krono de ĉiuj kreitaĵoj. La suno varme kisadis per radioj la Teron. La floroj bonodoris parfumon el siaj kalikoj. La arboj donis pompajn kolorojn al la fruktoj kaj la bestaro silente kun muta pieco atendis.
Subite fendiĝis la tero (вдруг треснула земля) kaj aperis sub du diktrunkaj pomarboj (и появилась под двумя толстоствольными яблонями: trunko – ствол) la unua homparo (первая пара людей): Adamo kaj Evo (Адам и Ева).
Subite fendiĝis la tero kaj aperis sub du diktrunkaj pomarboj la unua homparo: Adamo kaj Evo.
* * *
Humile rampis al ili serpento (кротко подползла к ним змея). Rigardante ilin kun verdkoloraj (глядя на них зелёными), sed mildaj okuloj (но мягкими глазами) ĝi ĉirkaŭvolvis sin sur trunko de la arbo (она обмотала себя на стволе дерева = обвилась вокруг ствола дерева: volvi – окутывать, обматывать), kiu iam donis al ili la frukton de la scio (которое когда-то дало им плод познания).
Papilio flugis al ili (бабочка подлетела к ним). Ĝi frapetis la florpolvajn flugiletojn (она прикоснулась: «слегка ударила» своими покрытыми цветочной пыльцой крылышками: floro – цветок, polvo – пыль) al la lipoj de Evo (к губам Евы). Jen estis la unua kiso (вот /таким/ был первый поцелуй), vekanta el longa dormo al eterna vivo (пробуждающий от долгого сна к вечной жизни).
Humile rampis al ili serpento. Rigardante ilin kun verdkoloraj, sed mildaj okuloj ĝi ĉirkaŭvolvis sin sur trunko de la arbo, kiu iam donis al ili la frukton de la scio.
Papilio flugis al ili. Ĝi frapetis la florpolvajn flugiletojn al la lipoj de Evo. Jen estis la unua kiso, vekanta el longa dormo al eterna vivo.
Evo ektremis (вздрогнула). Honteme ŝi kaŝis per la rustoruĝaj haroj (стыдливо она скрыла ярко-рыжими: «ржаво-красными» волосами: rusto – ржавчина), ĝistere kreskintaj (до земли отросшими), sian mirinde belan nudecon (свою удивительно прекрасную наготу). Ŝi ĉirkaŭrigardis (она огляделась) kaj petole (и озорно), sed kun ĉasta rideto (но с невинной улыбкой), gracia alpremiĝo (ласковым: «изящным» объятием: «прижиманием»: premi – нажимать, сжимать) sin klinis al Adamo (склонилась к Адаму).
Evo ektremis. Honteme ŝi kaŝis per la rustoruĝaj haroj, ĝistere kreskintaj, sian mirinde belan nudecon. Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj petole, sed kun ĉasta rideto, gracia alpremiĝo sin klinis al Adamo.