— Vere nur sonĝo. Tie venas ja Kain kun Abel fratame brakumante unu la alian. Sur iliaj lipoj flirtas gaja rideto.
— Kaj la signo sur la frunto de Kain? Rigardu!
— Estis nur sonĝo, turmenta, sed pasinta. Rigardu lian frunton! Ĝi estas pura, kiel la sennuba ĉielo. En liaj okuloj brilas senpekeco. Ili venas al ni.
— Ĉu ankaŭ vi sonĝis la dolorojn de akuŝo (и тебе приснились боли родов: akuŝi – рожать, разрешаться от бремени) kaj la ĝistomban ĉagrenon post perdo de Abel (и вечная: «до могилы» печаль после утраты Авеля: tombo – могила)? Ĉu vi ne rememoras plu pri la suferoj (не вспоминаешь ли ты больше о страданиях) dum la batalo por la vivo (во время борьбы за жизнь)?
— Forgesite (забыто)! Ĉio estis nur sonĝo (всё /это/ был только сон).
— Kaj kion vi sentas nun (и что ты чувствуешь сейчас)?
— Mi amas vin (я люблю тебя), eble pli arde ol hieraŭ (возможно, более горячо, чем вчера), kiam la suno subiris (когда солнце зашло: subiri – заходить, закатываться /о светиле/).
— Ĉu ankaŭ vi sonĝis la dolorojn de akuŝo kaj la ĝistomban ĉagrenon post perdo de Abel? Ĉu vi ne rememoras plu pri la suferoj dum la batalo por la vivo?
— Forgesite! Ĉio estis nur sonĝo.
— Kaj kion vi sentas nun?
— Mi amas vin, eble pli arde ol hieraŭ, kiam la suno subiris.
— Hieraŭ (вчера)! Strange (странно)! Ŝajnas al mi (кажется мне), kvazaŭ inter la hodiaŭ kaj hieraŭ (будто между сегодня и вчера) estus pasintaj mil kaj mil jaroj (прошли тысячи и тысячи лет). Jes (да)! Jes! Rigardu ĉi besteton (посмотри на этого зверька) kaj tiun pepantan birdeton (и эту щебечущую птичку)! Mi ne konas ilin (я не знаю их). Kio estas iliaj nomoj (что их названия = как они называются)?... Hieraŭ Kain vagadis ankoraŭ senhejme en la dezerto (вчера Каин блуждал ещё бесприютно: «бездомно» в пустыне) kaj Abel ne estis plu vivanta (а Авель не был более живым = Авеля уже не было в живых)... Hieraŭ... Kiel strange (как странно)! Mi ne komprenas (я не понимаю)... mi ne komprenas...
— Hieraŭ! Strange! Ŝajnas al mi, kvazaŭ inter la hodiaŭ kaj hieraŭ estus pasintaj mil kaj mil jaroj. Jes! Jes! Rigardu ĉi besteton kaj tiun pepantan birdeton! Mi ne konas ilin. Kio estas iliaj nomoj?... Hieraŭ Kain vagadis ankoraŭ senhejme en la dezerto kaj Abel ne estis plu vivanta... Hieraŭ... Kiel strange! Mi ne komprenas... mi ne komprenas...
* * *
Li arde premis al si la alvenintan Abel (он горячо прижал к себе подошедшего Авеля), kiu per unu brako ankoraŭ tenis ĉe si sian fraton (который одной рукой ещё прижимал к себе: «держал при себе» своего брата). Kun fila obeemo kisis Kain la frunton de Evo (с сыновней покорностью поцеловал Каин лоб Евы: obei – слушаться, подчиняться).
— Malbonaj knaboj (плохие мальчики)! Kie vi forestis tiom longe (где вы отсутствовали так долго)? Dum la nokto vi estis tro malproksime de ni (ночью вы были слишком далеко от нас). Kie forestas mia filino (где пропадает: «отсутствует» моя дочь), Heloa?