Выбрать главу

Tre malproksimen flagojn dissemante

Trans ocean', militoj kaj mizero,

Sentime, senpardone, vane, vante!

Heroojn klanajn de la tuta tero

Pli granda, vera glor' balau kante!

Silentu nun, eksmastroj de l' destin',

Char la popol' libera levas sin!

4

Vi, muzoj, helpu min, kiuj min gvidas

De la naskigh' kaj gvidos ghis la morto;

Per kies helpo frazoj ploras, ridas,

Kantadas, tondras tra l' potenc' de vorto.

Min helpu per inspir', kiu senbridas,

Galopas, flugas ja kun tia forto,

Ke ne rezistos ras- au klasobaro

Ghenanta la progreson de l' homaro.

5

Al mi la fluton mildan vi ne donu,

Nek taugos la trumpeto de soldato.

Tamburoj krimaj tie chi ne sonu,

Dum fraton buchas lia propra frato

Tielan muzikilon mi ekkonu

Por shildi l' bruston de la subpremato,

Kaj vigle ghi trairu tutan mondon,

Kreante ne milit-, sed pacoondon.

6

Sed tamen, se pro baroj ege dikaj

Tuta progreso homa. devas halti,

Se la potenc' de hordoj malamikaj

Popolon fughe faros ja dissalti,

Se la komplezoj estas senefikaj,

Muzik' de ver' ne rajtas plu kontralti:

Permesu, ke tamburo vire bruu,

Kaj chiujn de l' popol' la forto skuu.

7

Ne donas gloron sercho de batalo,

Nek donas ghin ofend' al kontrauulo.

Masakroj — de la gloro estas malo,

Kaj por la glor' pafilo estas nulo;

Sed falu ni, se inda estas falo,

Bruligu ni, se inda estas brulo,

Kaj, kiam regas nur la legh' de forto,

Ni ja ne timu: nepra estas morto!

8

Permesu, ke mi bele kantu l' belon

De l' faroj de l' herooj de l' homaro;

Ke mia vocho flugu en chielon,

Por ke ghin audu ili mem kun klaro,

Kaj por ne misatingi tiun celon,

Ni iru trans la tempo kaj la maro.

Vi donu, muzoj, al mi la okulojn

Por ke mi grande vidu la grandulojn.

9

Kaj vi, eterna Forto kaj Mistero

Reganta majstre, orde, super chio, —

Allah', Jehovo, Brahmo, Jupitero,

Natur', Kreivo, Budho, Zeus au Dio —

Vi, nura regho vera de la tero,

Pro kies manko tuta materio

Silentas, ombras, stagnas au diskrevas,

Al Vi, Sinjoro, mia voch' sin levas.

* * *

Ni analizu nun la lastan parton de la dua antaujugho: "Esperanto havas nek literaturajn tradiciojn, nek literaturon nek poetojn."

La ekzemploj, kiujn ni jhus prezentis, jam montris, ke la Internacia Lingvo havas literaturon kaj poetojn. Sed ni insistu pri tiu punkto, komencante per la literaturaj tradicioj.

Kio estas tradicio? Tio, kio, pro sia valoro au influo, estas konservata kaj transdonata de generacio al generacio. Esperanto havas tradiciojn formighintajn en la komenco de ghia preskau jarcenta ekzistado, kaj ghi akiras, same kiel la naciaj lingvoj, novajn tradiciojn lau la apero de novaj influantaj valoroj konservindaj.

"Fundamento de Esperanto (1905) (enhavanta tri verkojn: la 16-regulan gramatikon, la "Universalan Vortaron" kaj la "Ekzercaron") kaj "Fundamenta Krestomatio" (1903) estas la chefaj literaturaj tradicioj en Esperanto. Ili estas nepre legindaj de chiuj esperantistoj intencantaj uzi aktive la lingvon, precipe per skribado, char tiu du libroj montras la korektan manieron fari tion.

Chiuj aliaj verkoj de Zamenhof estas same tradiciaj, precipe la poemoj kaj la kongresparoladoj, pro tio, ke en ili klare prezentighas la "interna ideo", t. e. la nobla kunfratiga celo de la Internacia Lingvo. Inter la poemoj ni citu la jenajn: "La pregho sub la verda standardo", "La vojo" kaj "La espero"; tiu chi lasta, kantata en solenoj, estas la himno de la esperantistoj. Inter la kongresparoladoj estas nepre menciinda la unua, eldirita en Bulonjo che maro, en 1905. Specialan homan kaj historian valoron havas la "Leteroj de Zamenhof", kiuj klare spegulas kelkajn nesufiche konatajn facetojn de lia nobla karaktero.

Jen aliaj klasikaj verkoj originale verkitaj en Esperanto:

"El Parnaso de popoloj", la unua intemacia antologio en Esperanto, kompilita de Antoni Grabowski (1857-1921); en tiu libro aperis ankau kelkaj liaj originalaj poeziajhoj;

"Plena verkaro", de Vasilij Nikollaevich Devjatnin (1862-1938), poeto kaj prozisto;

"Vivo de Zamenhof" (1920), biografio verkita de Edmond Privat (1889-1962);

"Preter la vivo", poemaro (1922), kaj "Sur sanga tero", romano, de Julio Baghy (1891-1967);

"Strechita kordo" (1931), poemaro de Kalman Kalocsay (1891-1976);

"Plena vortaro de Esperanto", de E. Grosjean-Maupin, A. Esselin, S. Greenkamp-Kornfeld kaj G. Waringhien;

"Parnasa gvidlibro", de Kalocsay, Waringhien, Bernard, grava studo pri la esperanta poetiko;

"Esperanta antologio", de William Auld, originale verkitaj poemoj de 90 poetoj el 35 landoj, el la periodo 1887-1957.

Tiu chi listo estas nur ekzempla; oni povus facile plilongigi ghin.

114 titolojn de poeziaj libroj (originale verkitaj en Esperanto au tradukitaj en ghin) acheteblaj che Libroservo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam — Nederlando, enhavas la dua parto de Jarlibro 1973.

La esperanta literaturo estas eldonata de pluraj Esperanto-eldonejoj, inter kiuj ni mencias, krom UEA, la jenajn:

Sennacieca Asocio Tutmonda kaj SAT-Amikaro, 67 Avenue Gambetta, F-75 Paris 20, Francujo;

Bete Co, Inc, Channing L., 45 Federal Street, Greenfield, Mass. 01301, Usono;

Faux, D. P., 5 Brunswick Square, Gloucester, GL 1 1U G, Britujo;

Oomoto, Kameoka, Kioto-hu 621, Japanujo;

Koko Eldonejo, Postbox 952, DK 2400 NV Kopenhago, Danlando.

En Brazilo:

Asocio Esperantista de Rio-de-Jhanejro, Caixa Postal 3677 — ZC -00, Rio-de-Jhanejro (RJ);

Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Av. 13 de Maio, 47, sl. 208, 20000 — Rio-de-Jhanejro (RJ);

Federacao Espirita Brasileira, Departamento Editorial, Rua Souza Valente, 17 — ZC-08, 20000 — Rio-de-Jhanejro (RJ).

Ankau tiu chi listo estas nur ekzempla; la listo kompleta de la Esperanto-eldonejoj trovighas en Jarlibro 1975.

La plej grandaj esperantaj bibliotekoj, lau listo en Jarlibro 1972, dua parto, trovighas en:

Britujo (Brita Esperantista Asocio, 140 Holland Park Ave., London, W 11);

Austrujo (Internacia Esperanto-Muzeo, Wien 1, Hofburg, chirkau 14000 volumoj);

Bulgarujo (Nacia Biblioteko "Kiril i Metodi", Bul. Tolbuhin, Sofia, 11500 libroj plus gazetoj);

Nederlando (Biblioteko Hector Hodler, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam, chirkau 10000 volumoj).

En Brazilo la plej grandaj librokolektoj trovighas en:

Belo Horizonte (Minas Gerais), Esperanto-Societo de Minas Gerais, Ed. Helena Passig, s/1002.

Fortaleza (Ceara), Biblioteko "Antonio Martins Filho", Esperanto-Kurso, Federacia Universitato, Strato Waldery Uchoa, 50.

Porto Alegre (Rio Grande do Sul), Esperantista Societo de Porto Alegre, Rua dos Andradas, 1137, cj. 1704.

Rio-de-Jhanejro (RJ):

1) Brazila Esperanto-Ligo, Praga da Republica, 54, 2.°;

2) Biblioteko "Ismael Gomes Braga", Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Av. 13 de Maio, 47, sobreloja 208;

San-Paulo (San-Paulo), Biblioteko de SP Esperanto-Asocio, Av. Sao Joao, 1333, cj. 21, CEP 01035.

* * *

Ni jam sufiche vidis, ke Esperanto havas literaturon kaj poetojn. Ni ech konstatis, ke la esperanta poezio naskighis kun la Internacia Lingvo, char Zamenhof mem estis poeto. Aldone ni sugestas ke oni legu, inter aliaj, la librojn de Julio Baghy, Kalman Kalocsay kaj William Auld (1924), poetoj kiujn oni povas konsideri kiel pilastrojn de la esperanta poezio. Kaj ni ne forgesu du elstarajn esperantajn poetojn el Brazilo: Geraldo Mattos (1931) kaj Sylla Chaves (1929).

La analizo de la dua antaujhugho estigas kelkajn pensojn.