* * *
Kiam ni konsideras la nunajn grandon kaj valoron de la esperanta literaturo, nia penso flugas danke al d-ro Zamenhof kaj al unuaj liaj dischiploj, kiuj, en tempo kiam chio estis farota, kuraghe venkis la malfacilajhojn kaj obstine lanchis la semojn en la grundon nun fruktodonan. Kaj tiuj malfacilajhoj ne estis malgrandaj: antaujughoj, la tiamaj malricheco de la lingvo por la literatura esprimo kaj manko de tradicio, la malesto de supersignitaj literoj en la presejoj, la granda financa risko pro la malgrandeco de la movado ktp.
La nunaj esperantistoj jam havas literaturan lingvon plene evoluintan, gravajn eldonejojn kaj bibliotekojn, Universalan Esperanto-Asocion en konsultaj rilatoj kun UNESKO, la oficialan respekton por Esperanto fare de internaciaj kaj naciaj instancoj, la rekonon de la mondo por la laboro farita de Zamenhof... Do chio estas multe pli facila por la agado favora al la Internacia Lingvo. Kaj unu el la chefaj taskoj de la nunaj adeptoj estas morale kaj finance subteni la literaturan aktivadon. Per aliaj vortoj: la esperantistoj povas konstante acheti esperantajn librojn ne nur por instrui au distri sin, sed ankau por provizi la neesperantajn bibliotekojn per esperantaj libroj. "Achetu du librojn chiumonate" sugestas afisheto che San-Paulo Esperanto-Asocio.
En la urbo San-Paulo, kun ses milionoj da loghantoj, la plej grava librokolekto estas Komunuma Biblioteko "Mario de Andrade", kun okcent mil volumoj. Ghis antau nelonge en ghia katalogo aperis nur malmultaj esperantaj libroj. Nun dank' al iniciato de la loka Asocio la situacio shanghighas pro la donacoj de tiu klubo kaj unuopuloj.
Tamen homoj ghenerale ne emas doni ion ajn sen kompenso videbla. Feliche la literaturo en Esperanto estas sufiche granda kaj varia por kontentigi chies gustojn. Do kulturon au distron oni facile akiras per libroj en Esperanto, kaj tiurilate la libro-servo de UEA estas vere impona kaj "ekspluatebla". Cetere la disvendado de libroj povas farighi la plej grava fonto de enspezoj por klubo, kiel che San-Paulo Esperanto-Asocio.
Alia helpo por la literatura disflorado de la Internacia Lingvo povas esti farata de la verkistoj. Ili povas verki nur esperante au dulingve, au, kiam temas pri eldono en nacia lingvo, aldoni resumon en Esperanto.
Certe chiuj adeptoj subtenos pli efike la literaturon en la Internacia Lingvo se ili konscios, ke ghi estas la semo por la kompleta universaligho de la kulturo.
(*) Citinda estas pro la beleco de la fotajhoj kaj la richeco de informoj "Nederlando", fotolibro de Kees Scherer, kun teksto de Jaap Romijn (A. W. Bruna & Zoon Utrecht).
(**) El la libro "Esprimo de sentoj en Esperanto", de d.ro E. Privat.
(***) Prononcu: Sila Shaves.
(****) Nikolai Hohlov (1891-1953), rusa ekonomiisto, lernis Esperanton en 1905. Kontribuis por diversaj esperantaj revuoj en la periodo inter la du mondmilitoj. Esperantigis diversajn verkojn el la rusa, la serba kaj la angla, kaj kunlaboris en la preparo de la Granda Rusa.Esperanta Vortaro. Kiel poeto, karakterizighas per sia pura lirismo kaj per la volupta uzado de la lingvo por esprimo de sentoj. Liaj plej gravaj poemoj estas en la libro La Tajdo (1928).
(*****) Kolomano Kalocsay (1891-1976), hungara kuracisto, estis esperantisto ekde 1911. Estis longatempe chefredaktoro de la revuo Literatura Mondo, inter la du mondmilitoj. Li estas eble la plej granda kaj fruktodona esperanta poeto, gloro kiun li dividas kun alia hungaro, Julio Baghy. Kun la franco Gaston Waringhien, li produktis kelkajn gravegajn librojn por la evoluo de la idiomo kaj de ghia poezia esprimo: Parnasa Gvidlibro kajPlena Gramatiko de Esperanto. Inter liaj chefaj poeziaj tradukoj estas la Infero de Dante, La Tragedio de l'Homo de Madach kaj (kune kun Waringhien kaj aliaj) La Floroj de l' Malbono de Baudelaire. Liaj chefaj originalaj poemoj trovighas en la jenaj libroj: Mondo kaj Koro, Strechita Kordo kaj Ezopa Sagho (77 reverkitaj fabloj).
(******) Marjorie Boulton (1924) naskighis en la proksimeco de Londono kaj studis en Oxford. Estas cheflektorino pri angla lingvo kaj literaturo en instruistina seminario, kie shi ankau estas vicestrino. Eklemis Esperanton en 1949, kaj jam en 1952 komencis vastan literaturan verkadon en la internacia idiomo. Shia proza verkaro jam estas granda, tiel angle kiel Esperante. Ghi enhavas teknikajn verkojn pri semantiko, dramojn, rakontojn, kaj detektivromanojn. Shi angligis verkojn kaj esperantajn (Retoriko de Ivo Lapenna, kaj Nepalo Malfermas Siajn Pordojn de Tibor Sekelj) kaj nacilingvajn (La Konko kaj la Orelo de Jules Supervielle, kaj aliajn). Shia traduko de Vlasta Urshich el la kroata en la anglan apogighis en la traduko jam ekzistanta en Esperanto. Angle kaj Esperante shi verkis bonegan Vivon de Zamenhof. Shia poezia verko montras akran observemon, tiel pri shi mem, kiel pri la chirkaua mondo: naturo, festoj, vivo ghenerale. Chefaj originalaj poeziaj verkoj: Preliminaries (Antaupreparoj) (angle). Kontralte, Cent Ghojkantoj kaj Eroj (chiuj Esperante).
(*******) Per strofoj 1-9 kaj 26-30 tiu chi kanto ricevis unuan premion de esperanta originala poemo en la Belarta Konkurso de Kopenhago, en 1962.
< >
2.3. Esperanto estas utiligebla kaj fakte esfas utiligata kiel scienca lingvo
Tria antaujugho: "Esperanto ne estas utiligebla kiel scienca lingvo. En Esperanto ne ekzistas scienca literaturo, nek sciencaj terminaroj, kaj neniu sciencisto uzas Esperanton. Esperanto ne havas, ekzemple, la flekseblecon kaj la precizecon de la germana, nek la grandan disvastighon de la tradiciaj sciencaj lingvoj."
* * *
Unue oni diru, ke la scienca esprimmaniero estas multe pli simpla ol la literatura, char la celo de la sciencisto estas la vero kaj ne la arto. Tial lia stilo devas esti klara, konciza, objektiva, preskau sen figuroj. Se Esperanto kapablas esti tauga lingvo por la esprimo de la Arto (vidu p-on 8), estas evidente ke ghi kapablas ankau esprimi la Sciencon, kies lingvaj necesoj estas multe pli simplaj ol la artaj. Kompreneble la Scienco havas, krom la komuna, apartan vortaron, sed okazas ke tiu apartajho formighas lau sistemo simila al la esperanta: pere de internaciaj radikoj devenintaj precipe de la latina kaj malnova greka lingvoj. Estas sufiche legi kelkajn naciajn sciencajn tekstojn por vidi, ke scienca esprimmaniero estas multe pli facile komprenebla ol literatura stilo, tial ke ghi jam estas, pro sia internacieco, kvazaua Esperanto.