Выбрать главу

Due oni aldonu, ke Esperanto kaj ghia literaturo rilatas al la scienco ankau pasive, t. e. kiel objekto de sciencaj esploroj, kiuj atingas la publikon pere de eldonado au unue kiel disertacioj por doktorigho prezentataj al universitatoj. Inter chi lastaj ni menciu: "Vijf Kunsstalen" ("Kvin Artlingvoj"), verkita en la nederlanda, de W. J. A. Manders (eldonis J. Muusses, Purmerend, Nederlando, 1947); kaj "The Esperanto Language as a lilerary medium" ("La Esperanta lingvo kiel literatura esprimilo"), 1971, Margaret G. Hagler, anglalingva disertacio prezentita al la Universitato de Indiana, Usono, por doktorigho pri kompara literaturo.

Kaj jen fakto plej grava: ekzistas scienca fako kies objekto estas precize "la lingvistika studo de Esperanto": ghi nomighas "Esperantologio". En ghi estas nepre legindaj la libroj (verkitaj en la Internacia Lingvo): "Interlingvistiko kaj Esperantologio", de d-ro W. J. A. Manders, kaj "Lingvo kaj vivo", de prof. Gaston Waringhien.

* * *

Ke Esperanto povas esti uzata kiel scicnca lingvo oni prefere pruvu per rekta maniero. Oni konsideru ekzemple la sciencon pri la lingvaj reguloj: gramatiko. Jen kelkaj ghiaj komunaj vortoj en la portugala lingva kaj la responda esperanta traduko:

fonetica

fonema

vogal

consoante

semivogal

ditongo

tritongo

hiato

acento

ortografia

apostrofo

sinais de pontuacao

morfologia

radical

afixo

formacao das palavras

derivacao

composicao

substantivo

genero

numero

grau

artigo

adjetivo

comparativo

superlativo

numeral

pronome pessoal

pronome possessivo

pronome demonstrativo

pronome indefinido

pronome relativo

pronome interrogativo

verbo

adverbio

preposicao

conjuncao

interjeicao

sinonimo

antonimo

homonimo

paronimo

analise morfologica

sintaxe

analise sintatica

oracao

periodo

sujeito

predicado

predicativo do sujeito

predicativo do objeto

objeto direto

objeto indireto

adjunto adverbial

vocativo

oracao coordenada

oracao subordinada

oracao principal

fonetiko

fonemo

vokalo

konsonanto

duonvokalo

diftongo

triftongo

hiato

akcento

ortografio

apostrofo

interpunkciaj signoj

morfologio

radikalo

afikso

vortfarado

derivado

kunmetado

substantivo

genro

nombro

grado

artikolo

adjektivo

komparativo

superlativo

numeralo

personpronomo

posedpronomo

montra pronomo

nedifina pronomo

rilatpronomo

demandpronomo

verbo

adverbo

prepozicio

konjunkcio

inierjekcio

sinonimo

antonimo

homonimo

paronimo

morfologia analizo

sintakso

sintaksa analizo

propozicio

periodo

subjekto

predikato

subjekta predikativo

objekta predikativo

rekta objekto

nerekta objekto

cirkonstanca komplemento

vokativo

kunordigita propozicio

subordigita propozicio

chefpropozicio

Kaj nun jen kelkaj komunaj frazoj el la gramatiko, en la portugala kaj Esperanto:

"O adjetivo concorda com'o substantivo."

La adjektivo akordighas kun la substantivo.

"Verbo intransitivo e aquele que exprime uma acao ou estado que nao passa do sujeito a nenhum objeto."

Netransitiva verbo estas tiu, kiu esprimas agon au staton kiu pasas de subjekto al neniu objekto.

"Usa-se o til para indicar a nasalizagao."

Oni uzas la tildon por indiki la sonan nazigon.

"A metafora consiste em usar uma palavra num sentido diferente daquele que Ihe e proprio."

Metaforo konsistas en la uzo de vorto kun senco malsama ol tiu, kiu estas propra al ghi.

"O sc no interior do vocabulo biparte-se, ficando o s numa silaba e o c na silaba imediata."

Sc ene de vorto dividighas: la s restas en silabo, kaj la c la c en la apuda silabo.

Tiu esprimivo de Esperanto okazas kaj en gramatiko kaj en chiuj aliaj sciencoj, sed estus tre tede por la legantoj se ni trolongigus la ekzemplaron. Tamen ni konsideru ankorau malgrandan liston kun nomoj de bestoj, plantoj kaj kemiaj elementoj por ke ni vidu la respondecon inter iliaj esperantaj kaj sciencaj nomoj au simboloj.

Esperanto

Sciencaj nomoj au simboloj

bufo

leono

hieno

elefanto

tigro

aligatoro

dazipo

tapiro

antilopo

brasiko

laktuko

karoto

spinaco

cikorio

dolcha manioko

batato

lento

fabo

rizo

kalio

hidrargo

natrio

arghento

sulfuro

Bufo

Felis Leo

Hyaena

Elephas indicus

Pelis tigris

Alligator

Dasypus

Tapirus terrestris

Antilope cervicapra

Brassica oleracea

Lactuca sativa

Daucus carota

Spinacia oleracea

Cichorium endivia

Manihot palmata

Ipomoea batata

Lens esculenta

Vicia faba

Oryza sativa

K

Hg

Na

Ag

S

* * *

Esperanto ne nur estas utiligebla, sed fakte ghi estis kaj estas utiligata kiel scienca lingvo. Jam en "Fundamenta Krestomatio", sub la rubriko "El la vivo kaj sciencoj", trovighas kelkaj legajhoj kun scienca karaktero, inter ili; "La loghejoj de la termitoj", "Kronika katara konjunktivito" (el la libro de prof-ro E. Puchs) kaj "La sunhorlogho en Dijon" (el la "Revue Bourguignonne", publikigita de la Universitato en Dijon). Kun la tempo, iom post iom pligrandighis la uzado de Esperanto en la scienco kaj aperis pluraj verkoj en la Internacia Lingvo, el kiuj kelkaj povas tuj esti achetataj che Libroservo de UEA. Tiuj acheteblaj verkoj, sub la rubriko "Scienco kaj Tekniko", apartenas aclass="underline" agrokulturo kaj bestokulturo, astronomio, biokemio kaj biologio, botaniko, dommastrado, ekonomiko, fiziko, geologio, heredoscienco, kemio, lingvistiko, matematiko, medicino, higieno, psikologio, pedagogio, retoriko, stenografio kaj skribsistemoj, telekomuniko, trafiko, zoologio kaj "diversaj sciencoj". Verkoj pri gramatiko, interlingvistiko, komerco, politiko, historio kaj geografio konsistigas apartajn rubrikojn.

* * *

Da fakaj terminaroj jam ekzistas multe en Esperantujo. Ili estas la jenaj: elektroteknika, arkitektura, militista, rughkruca, konstruteknika, matematika, poshtista, kemia, fervojteknika, medicinteknika, muzika, marista, radioteknika, aeronautika, armea, fervojista, komerca, filatelista, botanika, zoologia, farmacia, ornitologia, infanluda, teknologia, kuira, trika, shuista, hortikultura, gastronomia, geologia, katolika, sporta, turisma. Estas menciindaj la "Scienca kaj Teknika Terminaro" kaj precipe la "Plena Ilustrita Vortaro", kiu traktis kun speciala zorgo kaj intereso la sciencan kaj teknikan terminaron.

* * *

Multaj mondkonataj seiencaj verkoj jam estis tradukitaj al la Internacia Lingvo sed chi tie ni mencias nur gravajn fakajn librojn, originale verkitajn en Esperanto: "La arto de memdisclplino" (Baudouin); "La pacproblemo" (Hodler); "Patri-ideo en nuna rusa literaturo" (Nekrasov); "Analitika geometrio absoluta (Voros); "Geometria folietaro" (De Saussure); "Fizikaj grandoj kaj iliaj unuoj" (Wuster); "La homa lingvo" (Collin-on); "Historio de Mondlingvo" (Drezen); "Retoriko" (Ivo Lapenna); "Enciklopedio de Esperanto" (Shirjaev, Kokeny kaj Bleier); "Fine mi komprenas la radion" (Aisberg); "La vivo de la plantoj", "Atakoj kontrau ghardenplantoj", "Scienco kaj pseudoscienco pri heredo kaj raso" (Paul Neergaard); "Filozofia vortaro" (Stanislav Kamaryt); "Interpopola konduto" (Edmond Privat); "En la regno de la vivo natura" (Peter Danov); "La grandaj filozofoj kaj la universala lingvo" (Juliusz Gluck); "Senghenaj Dialogoj" (Alberto Fernandez); "Katalogo de Internacia Esperanta Muzeo en Wien" (Hugo Steiner); "Sciencaj studoj" (scienca almanako eldonita okaze de la 50-jara datreveno de Internacia Scienca Asocio Esperantista). En la jaro 1974 aperis "Esperanto en perspektivo", de Ivo Lapenna, Ulrich Lins kaj Tazio Carlevaro, verko fundamenta por koni la esperantistan movadon ekde ghia deveno ghis la nuntempo.