Ghi estas la konata parabolo pri la semisto. Kiel chiu esperantisto mi ankau, entuziasma, disvershis semojn. Se kelkaj, falinte apud la vojoj, estis formanghitaj de la birdoj; aliaj, falinte sur shtonan lokon, estis brulsekigitaj de la suno, tuj kiam ili ghermis; kaj aliaj estis sufokitaj de la herboj; unu, tamen, lanchita en bonan teron, ghermis forte kaj produktis centoble. Chi tiu atingis la fekundegan menson de Walter Francini. Kaj tio sufichis por ke la rikolto estu richa kaj abunde kompensu chian konsumitan penon kaj la perditajn semojn.
Chirkau la jaro 1957 mi gvidis, en improvizita kaj elementa kurso, Walteron Francini kaj aliajn ghis la sojlo de la mirinda mondo de Esperanto. Tio okazis en la urbo Porto Ferreira, kie Walter Francini estis instruisto che la gimnazio. Kvankam tiam mi jam trapasis tiun mondon, pli mirindan eble ol tiu de la mirindajhoj de Alica, tamen mi ne levighis al ghiaj superaj rondoj de la parolata kaj skribata lingvo, lasante min dolche luli en tiu de la legado, char per ghi estis al mi liverita talismana shlosilo per kiu mi povus malfermi kaj ghui chiujn literaturojn de la mondo.
Per tiu simpla kurso, kvazau mallerta Vergilio, mi nur kondukis Walteron al la portalo de la esperanta paradizo. Tie mi lin lasis. Li ghin trapenetris, trapasis chiujn ghiajn lokojn, esploris chiujn angulojn, levighis al ghiaj mirigaj altajhoj, el sia propra iniciativo, gvidate de sia kulturo, entuziasmo de nova adepto kaj fervoro, kiun li metas en chion, al kio li sin dedichas.
La vivo — kiu unuigas kaj apartigas — malproksimigis min, dum jaroj, de Walter Francini. Kiam mi restarigis kontakton kun li, mi renkontis esperantiston kompletan, farantan chion, per sia animo nobla kaj malavara, por rekompenci Esperanton por la ghojoj de ghi ricevitaj, metante je la dispono de ghia disvastigo la tutan ardon, kiun kapablas nur la apostoloj de la grandaj kauzoj; la profundajn sciojn akiritajn pri la nova lingvo kaj la enviindan kulturon atingitan sur la plej diversaj kampoj de la intelekta aktiveco kaj speciale en la nacia lingvo.
Inter la nombraj altvaloraj kontribuajhoj, kiujn li dedichis al Esperanto, aperas nun chi tiu — "Esperanto sen antaujughoj" — originale verkita en la internacia lingvo. Ne temas pri polemika, sed pri argumenta verko. Char ghi celas konvinki, kvankam vere prezentas al la esperantistoj abundan materialon por kontraustari la insidojn de eventualaj antagonistoj — ghi pli utilas por varbi novajn adeptojn, t.e. konverti tiujn, kiuj ne scias Esperanton. Tial estus bone se ghi estus publikigita en la lingvo alirebla al ili, kaj nur poste ghi estus metata al la dispono de la tutmondaj esperantistoj, en sia originala lingvo, kaj poste, eble, pro la utilo de la verko, ghi estus tradukita en la naciajn lingvojn. (*)
Tamen Walter Prancini ne iluziighas. Li konas bone la obstinan, longdauran kaj kelkfoje multsangan batalon, kiun devis alfronti la grandaj ideoj ghis venki, trudighi kaj fine favori la homaron. Pro tio li asertas, ke elimini antaujughojn estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron. "Se la faktoj kontraustaras la teorion, des pli malbone por ili..." estas blasfemo, kiu sonis kaj ankorau sonos tra la tempoj, malhelpante la progresan marshadon de la homaro.
Kiel li mem pruvas, pritraktanta la kulturan esencon de la internacia lingvo, ne en 1887 naskighis Esperanto, sed multe pli frue, lau la disvolvigho de la lingvoj, el kiuj ghi fontas, kaj el la chiam eksterigita aspiro al ilo de komuna interkompreno.
Sed ni tion vidu.
* * *
Ekde la plej fora antikveco, kiam la popoloj ekstarigis inter si komercajn kontaktojn, iu lingvo ekregis por la interesatoj pri la intershanghoj. Ghi estis kompreneble tiu de la reganta popolo, kiu sukcesis perforte submeti plurajn aliajn popolojn al sia jugo. Kaj tiel sin sekvis sumeranoj-akabanoj, babilonanoj, asirianoj, medoj, persoj ktp. Tiam ekaperis en la mondo tiu miraklo de la historio — la greka popolo — kiu fundamentis la sciencon, sublimigis la literaturon, perfektigis la artojn, kreis la logikon, pliprofundigis kaj disvastigis la filozofion, starighante kiel kultura modelo por la antikva mondo, al kiu ghi altrudighis, malpli per la forto de la armiloj de Aleksandro la granda, ol per la neegaleblaj verkoj de siaj poetoj, scienculoj, artistoj kaj filozofoj. Ghis nun neniam la homaro spektis tian eksplodon de genieco, kies fortlumeco modlis la okcidentan mondon, kiun ghi daure lumigas. La greka lingvo ekstaris tiam kiel la komuna ilo de interkomprenado, chefe inter la elitoj, reprezentante en sia epoko tion, kion, jarcentojn poste, reprezentis la franca.
Per la Romanoj disvastighis la latina, sed la greka kulturo altrudighis al la konkerinto, tiel ke de tiam oni ekparolis modelon grekan-romanan. En la sino de la latina, la greka daure vivis kaj farighis la fundamento de la moderna scienca terminaro. Dum en Oriento la greka kaj la latina altrudighis kune, en Okcidento la latina havis pli da influo kaj ghi, mikse kun la naciaj idiomoj, formis la latinidajn lingvojn kaj, en sia originala formo, ghi ighis la komuna lingvo de la akademianoj kaj de la Romanaj pastroj. La kulto okazis latine, en la sama lingvo oni regis la lecionojn che la universitatoj kaj en ghi oni kreis la grandajn verkojn. La kreskanta intershangho inter la okcidentaj popoloj postulis tiun komunan instrumenton de interkompreno.