Se la angla estus la ghusta solvo por la problemo de internacia lingvo, kiel klarigi, ke la esperantista movado progresas en Usono, kaj ke Britujo estas la lando kie okazis la plej alta nombro da universalaj kongresoj de Esperanto?
Kiel klarigi, ke la lingva problemo che Unuighintaj Nacioj chiam pli kaj pli akrighas, anstatau solvighi? Kiel sciate, che tiu Organizajho la oficialaj kaj samtempe laboraj lingvoj jam estas ses: angla, franca, hispana, rusa, china kaj araba (**). Nun en Brazilo oni jam pledas por enkonduki la portugalan kiel plian laborlingvon, pretendo ne troa, se oni pensas, ke ghi estas la kvina lingvo plej parolata en la mondo. (***)
Kaj che la Europa Ekonomia Komunajho la situacio ne estas malsimila: ankau tie la laborlingvoj jam estas ses: angla, dana, franca, germana, itala kaj nederlanda.
Evidente la argumentoj kontrau la angla validas pli malpli kontrau chiuj naciaj lingvoj, kiuj estas bonegaj solvoj ene de la koncernaj geografiaj limoj, sed ne povas funkcii kontentige en la monda kadro.
Kompreneble, en la nuna historia periodo la lernado de fremdaj lingvoj, precipe de la angla, estas tre utila al chiuj. Jam Tolstoi asertis prave, ke li ne konas pli humanigan studadon ol tiu de fremdaj lingvoj. Do nia sugesto por la junuloj estas, ke ili studu la anglan, la francan, la hispanan, la italan, kaj aliajn, sed ke ili nepre scipovu Esperanton, la sintez-lingvon, kiu, krom neutraleco, simpleco, logiko, harmonio, precizeco kaj fleksebleco, posedas la sigelon en si stampitan de ghia kreinto: la kunfratigan celon.
Oni memoru ankau, ke la lernado de la angla kaj aliaj idiomoj povas esti helpata per la studo de Esperanto, unue char Esperanto estas la sintezo de la aliaj lingvoj, do ghi komprenigas faktojn neklarajn okazantajn en la naciaj idiomoj (****); due char ekzistas bonaj libroj per kiuj oni povas lerni samtempe Esperanton kaj fremdan lingvon, ekzemple, angle: "Step by step in Esperanto", de M. C. Butler; france: "Esperanto I, manuel d' initiation", Bernard Thaillet; hispane: "Habla usted en Esperanto?", Ergoto (de Bonaero); itale: Corso di Esperanto", Corrado Grazzini; germane: "Esperanto programita. Lehrprogramm fur den Selbstuntenrricht", k. a. Chiuj libroj supre indikitaj estas mendeblaj che UEA.
(*) Prononcu: "Saun Karlos".
(**) Pri lingvoj che UN kaj Europa Ekonomia Komunajho oni legu la revuon "Esperanto" de Junio 1974.
"La 18-an de Decembro 1974, Ia Ghenerala Asembleo de Unuighintaj Nacioj, lau rekomendo de siaj Kvina Komitato kaj Konsulta Komitato pri Administraj kaj Bughetaj Demandoj, aikceptis rezolucion, lau kiu, ekde la 1-a de Julio 1975, oficialaj dokumentoj de la Ghenerala Asembleo, la Sekurec-Konsilantaro kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro estos regule tradukataj ankau en la germanan lingvon. Chi tiun rezolucion komune iniciatis la registaroj de Austrio, Federacia Respubliko Germanio kaj Germana Demokratia Respubliko, kiuj transprenis la devon starigi apartan fondajhon el kiu oni kovros chiujn kostojn, kiujn kauzos la apliko de la rezolucio" (el la trafa artikolo "Lingva egalrajteco farighis achetebla varo", publikigita en la revuo "Esperanto", Marto 1975).
(***) Jen la listo de la lingvoj plej parolataj en la mondo, lau informo de "Almanaque Abril 1975": 1. china; 2. angla; 3. rusa kaj hispana; 4. hindia; 5. portugala kaj bengala; 6. araba, japana kaj germana; 7. franca; 8. itala.
(****) Jen eta ekzemplo pri la helpo donata de Esperanto por la kompreno de malfacilajhoj en naciaj lingvoj: kiu estas la sintaksa funkcio de la vorto "como" (prononcu "komo") en la portugala frazo "Como e ela?" ("Kia estas shi?)?
Char "como" estas adverbo, oni kredas unuavide, ke ghi estas cikonstanca komplemento. Tamen la Esperanta traduko, kaj cetere la logiko, vidigas, ke tiu vorto funkcias kiel predikativo.
2.5. Esperanto chiam progresas kaj havas antau si promesplenan estontecon
Kvina antaujugho: "Se post 90 jaroj Esperanto ne sukcesis farighi iom populara, tio signifas, ke ghi ne havas en si la ecojn por ludi la rolon de internacia lingvo kaj ke ghi neniam sukcesos."
* * *
La esperantisto kaj verkisto Roberto das Neves, kiu loghas en Rio-de-Jhanejro, vizitante San-Paulo Esperanto-Asocion antau kelkaj jaroj, faris tie interesan paroladon pri siaj vojaghoj kaj parolis entuziasme pri Bulgarujo, lau li "la paradizo de Esperanto". Partopreninte la 61-an Universalan Kongreson en Ateno, en la jaro 1976, mi decidis viziti Sofion kaj, helpe de la eksterordinara gastamo de samideano Stojan Kostadinov, mi promenis kelkajn horojn tra la agrabla bulgara chefurbo. Kvankam mi ne havis okazon renkonti grandan nombron da esperantistoj, mi eksciis la ekziston de dek du Esperanto-kluboj kaj mi vizitis tri el la samnombraj Esperanto-librejoj ekzistantaj en Sofio.
Tiuj numeroj povus pruvi, ke almenau en Bulgarujo Esperanto popularighis iomete, sed oni devas rekoni, ke ghenerale la Internacia Lingvo ankorau restas preskau nekonata.
Sed chu oni povus diri, ke la angla, la franca kaj aliaj estas vere popularaj malgrau la fakto, ke ghenerale ili estas instruataj devige kaj la koncernaj landoj multe penas disvastigi ilin?
La fremdaj lingvoj povas esti konataj kaj uzataj de personoj kun sufiche da mono; la. plimulto ne havas rimedojn por dulingvighi.
* * *
Esperanto ankorau ne estas centjara. Kio estas unu jarcento por socia movado?
Kristanismo estas preskau dumiljara. Chu ghi fakte venkis en la landoj, kiuj kredas sin kristanaj? Se tio estus vera, ne ekzistus tiom da militoj, perforto, maljustajhoj — sintenoj rekte kontraustarantaj la Jesuajn instruojn.
En la 15-a jarcento Gutenbergo inventis la presarton kaj per tio demokratiighis la kulturo. Chu fakte la tuta homaro jam kapablas almenau legi kaj skribi?
La medicino kreis miraklajn kuracilojn kapablajn elimini la plimulton de la malsanoj. Chu malgrau tio ne mortas ankorau milionoj da homoj pro malsanoj facile kuraceblaj?
Estus facile multobligi la ekzemplojn pruvantajn, ke la idealoj marshas tre malrapide antau ol atingi sian plenan efektivighon.
Sed se 100 jaroj estas tute nesufichaj por mezuri la potencon de idealo, tioma periodo aliflanke kaj paradokse estas atestilo pri la valoro de Espsranto. Okazas, ke la lastaj 100 jaroj en la historio de la homaro estis tre densaj je signifaj okazintajhoj. Oni povas diri, ke en ili estighis fenomeno de akcelado, precipe en la scienca kampo, tio estas la atingoj sekvas unu la alian kun kreskanta rapideco. Oni pensu pri la apero de kino, automobilo, aviadilo, atomenergio, spacveturado ktp. En la socia kampo oni citu interalie: la finon de la sklaveco, la plibonigon da la laborkondichoj, la aperon de la Societo de Nacioj kaj poste de Unuighintaj Nacioj, la malkoloniighon ktp.
Pro tiu precipe intelekta maturigho de la homaro en la lastaj cent jaroj oni povas diri, ke Esperanto, "kiel pura oro, superis sukcese la fajran provon", char "ghi triumfis per sia postvivado tra la tempo, per la respekto, kiun ghi ricevas el sciencistoj de la 20-a jarcento kaj per la senchesa aligho de entuziasmaj adeptoj al ghia mirinda mehanismo logika kaj sagha, en la terura renkontobato kun la logiko kaj la superevoluinta racio de la atoma erao", kiu cetere "detruadas la plej solidajn tabuojn, dogmojn kaj tradiciajn kredojn" (Ramatis, "A Sobrevivencia do Espirito", p. 131).
* * *
Jam supre ni klarigis, ke Esperanto posedas la ecojn por ludi la rolon de intemacia lingvo. Kiuj estas tiuj ecoj?