Unualoke, neutraleco; poste, simpleco de la fundamenta vortaro, simpleco de la gramatiko, reguleco de la vortfarado, klareco, precizeco, fleksebleco, stabileco, facileco de pasiva uzado (t. e. legado) kaj facileco de aktiva uzado (parolo, skribado) por nelatinidaj lingvuloj, estetika valoro.
Neutraleco estas nepra kondicho por internacia lingvo, kaj Esperanto ghin posedas, char la kreajho de Zamenhof ne havas geografiajn limojn, estante chies proprajho.
La fundamenta vortaro de Esperanto eslas simpla: ghi bazighas sur la kriterio de universaleco, kaj pro tio ghi devenas plejparte el la latina au latinidaj lingvoj.
Ghia gramatiko estas simpla: per nuraj 16 senesceptaj reguloj esperantisto povas kompreni samlingvanon kaj komprenigi sin.
La klareco de Esperanto devenas de pluraj faktoroj, kies chefaj estas: universaleco de la radikoj, uzo de specialaj finajhoj por indiki gramatikajn funkciojn (-o, por substantivoj; -a, por adjektivoj; -e, por derivitaj adverboj; -i, por infinitivo ktp); akuzativo; bonsoneco; fonetika ortografio.
Precizeco kaj fleksebleco jam estis pritraktitaj sur p-oj 8 kaj 9.
Esperanto estas stabila char ekde ghia apero en 1887 shanghighis neniu el ghiaj reguloj. Tamen stabileco ne signifas senmovecon, kaj Esperanto evoluas kiel vivanta lingvo, esprimante chiujn novajhojn de la homa menso.
Oni povus pensi, ke la Internacia Lingvo, havante plimulton de latinaj radikoj, estas malfacila por nelatinidaj lingvuloj. Sed oni povas konstati, ke pluraj nelatinidlingvaj verkistoj, precipe slavaj, jam verkis en modela Esperanto. Ankau la parola uzado de la Internacia Lingvo ne prezentas grandan malfacilajhon por nelatinidaj lingvuloj, kiel oni povas konstati per diskoj, sonbendoj, kongresoj au personaj kontaktoj. Chio tio okazas dank' al la ortografio fonetika, al la reguleco de la gramatiko kaj de la prononco de Esperanto, kiu cetere ne havas sonojn "postulantajn modifojn en la vizagho au spirajn penojn." "Dank' al la forigo de la malfacilajhoj propraj al la tro grandaj grupoj da konsonantoj, esperantisto ne trorapidigas kaj ne akcelas la mehhanismon de sia lingvo, sed parolas kun distingiga sonoreco kaj pureco de esprimo" (Ramatis, che la sama verko).
El tiu sonoreco kaj chiuj aliaj ecoj jam pritraktitaj fontas la estetika valoro de Esperanto, kiu similas, violonon el fama fabrikisto, nur atendantan muzikiston kapablan eksterigi el ghi chiujn esprimeblojn.
* * *
Esperanto ankorau ne sukcesis popularighi ne, evidente, pro manko de kvalitoj, sed pro du chefaj kialoj: rutino, kiu estas konstanta bremso che kulturaj aferoj, kaj interesoj ne koincidantaj kun tiuj de la homaro. Chu la registaroj de landoj, kie oni parolas lingvojn kun grandaj internacia prestigho kaj privilegioj, ne estas instigitaj almenau konservi tian situacion? (*) Chu imperiistoj, shovinistoj kaj armilfabrikistoj povas favori iun neutralan internacian lingvon?
Evidente ne, sed la historio montras, ke kun la tempo iom post iom la ideoj justaj venkas. Por ekzempli tion, jen la resuma historio de ideo preskau ducentjara: la sistemo metra decimala.
Tiu sistemo estas la tuto da peziloj, mezuriloj kaj moneroj adoptantaj kiel bazon la dek. Ghi estis prezentita de la Scienca Akademio de Parizo al la Franca Nacia Asembleo en 1791 kaj adoptita en tiu lando en 1801. Tamen la unua lando, kiu igis deviga la sistemon estis Norvegujo (1832); ghin sekvis Francujo (1837), Hispanujo kaj Kubo (ambau en 1849), Kolombio (1853), Italujo (1861), Brazilo (1862), Peruo (1869), Belgujo kaj Portugalujo (ambau en 1870), Germanujo (1872), Hungarujo kaj Austrujo (ambau en 1876), Svislando kaj Argentino (ambau en 1877), Rumanujo (1884), Meksikio (1886), Svedujo (1889), Urugvajo (1894), Greklando, Gvatemalo, Salvadoro, Kosta-Riko, Honduraso kaj Nikaragvo (chiuj en 1912), Australio kaj Japanujo (ambau en 1966). En Julio 1967 reghino Elizabeta la dua rajtigis la shanghon ankau en Anglujo, kie ghi plene validas ekde Februaro 1971. En Usono estas chiam pli granda la tendenco adopti la sistemon decimalan, kaj tiurilate estas pluraj projektoj" (Enciklopedio "Compacta" 1971).
Kiel oni vidas, la decimala sistemo devis atendi 170 jarojn, antau ol esti plene uzata en Anglujo, kaj oni ne scias kiom da tempo ghi ankorau atendos, ghis esti adoptita en Usono. Se la adopto de la decimala sistemo estis tiel malrapida, precipe en plej potencaj regnoj, kial ne kredi, ke la samo okazos al la Internacia Lingvo, kiu cetere ne estas ankorau centjara?
Oni devas ankau konsideri, ke pluraj aferoj ighis rapide popularaj kaj post nelonge forvaporighis. Oni pensu nur pri kelkaj nemalnovaj politikaj, filozofiaj au pseudofilozofiaj movadoj, kiuj nun apartenas sole al la historio. Por movado, kia estas Esperanto, pli ol atingi rapidan popularighon, estas preferinde respondi efike al neceso praktika kaj al morala vero. Kaj tio sendube okazas al la Internacia Lingvo, kies popularigho estas afero nur pri tempo.
* * *
La aserto, ke "Esperanto neniam sukcesos", estas sendube pesimisma. Kaj pesimismo ne konstruas, char pesimisto havas "nek okulojn por vidi nek orelojn por audi". Li bagateligas siajn kaj alies fortojn kaj sin detenas en kuntirigho neproduktiva. Optimisto kontraue lanchas hipotezon, mezuras siajn kaj alies fortojn kaj, vidante ke ghi estas realigebla, li senlace laboras por ghia efektivigo.
Tiu malsama sinteno antau la vivo montras kial kelkaj personoj, havante chion por venki: sanon, inteligenton, monon ktp., tamen frakasas, dum aliaj, naskighintaj en la plej malbonaj kondichoj, sukcesas superi chiujn barojn kaj triumfi. Certe la bonshanco estas faktoro, sed jam la latinoj sciis, ke "la sorto helpas la kuraghulojn." Kaj multajn jarcentojn poste geniulo admonis, ke "genio estas 10% da inspiro kaj 90% da shvitado"...
Se la mondo dependus de la pesimistoj, la homoj vivus ankorau en kavernoj. Certe la Voltera Kandido estas ridinda, sed chi tie ni parolas pri la ghusta optimismo, tiu "kun la piedoj surtere", kiel oni diras en Brazilo.
Ni rigardu la mondon. Chio, kio chirkauas nin, estas frukto de la laboro de la optimistoj: industrio, komerco, kulturo, medicino, leghoj, mashinoj, per unu vorto: civilizacio. La pesimistoj kaj la "praktikaj homoj" unue kontraustaras, poste senghene ghuas la rezultojn de la laboro de la optimistoj.
Se ni studus la vivon kaj la luktojn de la pioniroj, ni vidus, ke ili chiuj havis grandan dozon da fido, kuragho, entuziasmo kaj laborkapablo. Kolumbo, Edison, Pasteuro, Santos Dumont, Gandhi, ekzemple, neniam respektive malkovrus Amerikon, elpensus la elektran lampon, kreus la kontraurabian vakcinon, inventus la aviadilon au sendependigus sian patrolandon, se ili ne estus genie inteligentaj, senlace laboremaj kaj realece optimistaj.
* * *
La popularigho de Esperanto povas esti akcelata per pluraj manieroj. Jen kelkaj:
1. Chiuj landaj kaj lokaj asocioj povus organizi informan servon funkciantan lau la "Principaro de Frostavallen" (vidu en "Statuto kaj Regularoj de UEA", 1968), kiu, kvankam jam dudekjara, estas ankorau tre bona orientilo. Jen ekzemple la chefaj eraroj en la informado, lau la "Principaro":
"a) Nomi la lingvon artefarita, helpa, verda k. s., oni chiam nomu ghin au La Internacia Lingvo au Esperanto; (**)
b) superflue menciadi diversajn projektojn de komuna lingvo;
c) ne distingi nete inter Esperanto kiel vivanta lingvo kaj tiuj projektoj, se la cirkonstancoj devigas paroli pri ili;
ch) uzi en nacilingvaj tekstoj esperantajn esprimojn, ekz. "samideano", "Majstro", "verdstelanoj" k. s.;
d) skribi pri Esperanto en nekorekta nacia lingvo;
e) nomadi la informadon pri Esperanto "propagando";
f) doni al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangajhoj en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj k. s. La eraroj en la informado malproksimigas de Esperanto dekmilojn da personoj kaj kauzis fortan kompromitighon de la movado en multaj medioj."