* * *
Pri la akordo de la adjektivo estas tre taugaj la vortoj de Prof. G. Waringhien en lia bonega verko "Lingvo kaj vivo" (p-oj 378 kaj 379):
"Oni diras al ni, ke en la angla la adjektivo ne varias, kaj ke tian saman nevariecon devas havi la adjektivoj en lingvo internacia. Sed oni simple forgesas, ke la angla verbo, almenau en la prezenco, montras mem la pluralon, kaj ke aliaj rimedoj helpas ankau evitigi chian konfuzon. Angla esperantisto iam demonstris, ke lia lingvo iafoje esprimas la pluralon pli ofte, ol Esperanto. Inter a dog is a faithful animal kaj dogs are faithful animals, la pluralo estas esprimita kvin fojojn: per du pluralaj finajhoj -s, per la forigo de la singulara nedifina artikolo a kaj per la plurala formo de la verbo: en la respondaj esperantaj frazoj la pluralo estas esprimita nur trifoje (komparu: hundo estas fidela besto kaj hundoj estas fidelaj bestoj). Chu do la simpligo de tri pluralsignoj al du, kio estas la tuta plibonigo de Ido au Occidental pri tiu punkto, sufichas por kompensi la malpliigon de la klareco en la okazoj, kie adjektivo povos egale rilati al singulara au al plurala substantivo (kiel en jena ida frazo: la filii dil funcionero subskribinta co kontrato... kio povas egale signifi: "la filoj de la funkciulo subskribinta jenan kontrakton" au "la filoj de la funkciulo subskribintaj jenan kontrakton")?
* * *
Nun ni alpashu al la distingo inter adjektivo kaj adverbo, memorante, ke adjektivo modifas substantivon (homo "alta"), kaj ke adverbo modifas verbon (manghi "multe"), adjektivon ("tre" bela) au alian adverbon ("sufiche" frue).
En la portugala lingvo kaj aliaj, kelkaj adjektivoj funkcias ankau kiel adverboj: Joao fala alto: ele vende barato. "Alto" kaj "barato" estas adjektivoj, sed en la supraj du propozicioj ili modifas verbojn, do ili estas adverboj.
En Esperanto, kiu celas logikecon, oni esprimas tiujn frazojn per adverboj: Johano parolas "laute"; li vendas "malkare".
Kelkfoje tuta propozicio estas modifata de vorto. Chu tiu vorto estas adjektivo au adverbo?
En la portugala oni uzas tiukaze adjektivon: E "bom" que nao se pratiquem excessos.
En Esperanto oni uzas adverbon: Estus "bone" se oni ne farus ekscesojn, char la propozicio modifata de "bone" respondas al verbo: estas bone ne "fari" ekscesojn.
La samo okazas en propozicioj senpersonaj: port. Aqui esta "gostoso" (adjektivo); Esp.: chi tie estas "agrable" (adverbo).
* * *
Jen nun la posedaj pronomoj de 3-a persono singulara: lia, shia, ghia kaj sia, kiuj okazigas malfacilajhojn al la komencantoj. Vere la uzo de la tri unuaj estas facila: Paulo eliris sed "lia" fratino restis hejme; Maria sukcesis sed "shia" frato fiaskis; la libro estas sur la tablo, "ghia" posedanto prenu ghin.
"Sia" estas uzata por signifi, ke la posedanto estas la subjekto de la laste esprimita ago: bona patro amas "sian" infanon; shi lavis sin en "sia" chambro.
Do oni devas diri: venis Petro kun "sia" filo (char la posedanto, Petro, estas la subjekto de la propozicio), sed "lia" filino restis hejme (char la posedanto ne estas subjekto de la propozicio).