Выбрать главу

* * *

Fakte oni perceptas en Esperanto la tendencon adopti neologismojn el internacia deveno, kaj por difini novajhojn, kaj por precizigi malnovajhojn au nur anstatauigi mallonge tre longajn esprimojn, precipe en la poezia lingvo. Tio nur pruvas, ke Esperanto estas vivanta lingvo kaj kiel tia, ghi reagas kontentige al la postuloj de la vivo.

Unuavide oni povus riprochi al Esperanto la ekziston en ghi de duoblaj formoj: la unua esperantdevena, kaj la dua ekstera, neologisma. Ekz.: vizitpermeso, konservema, laborejo, observejo, popola, direktisto, administrejo, klarigi, kondukisto, movado, nokta, polusa, formado, flanke de audienco, konservativa, laboratorio, observatorio, populara, direktoro, administracio, ekspliki, konduktoro, movimento, nokturna, polara, formacio. Tamen la neologismoj pravigas sian ekziston, char ili havas alian sencon, ol la esperantdevenaj vortoj.

Certe ekzistas ankau neologismoj prezentantaj neniun apartan signifon: deklaracio, automomio, delegacio, nacionalismo, flanke de deklaro, autonomeco, delegitaro, naciismo ktp. Ilia kunekzisto flanke de la esperantdevenaj vortoj ne konsistigas problemon: la uzado montros la preferatan formon, kaj sekve la alia malaperos. Cetere ankau la naciaj lingvoj prezentas duoblajhojn, ekz. en la portugala: cobarde, cousa, aluguer, flanke de covarde, coisa, aluguel ktp.

Chu oni povas konkludi, ke la neologismoj aliigas la karakteron de Esperanto, kaj trenas la lingvon al "naturalismo"?

Ne, char Zamenhof inteligente antauvidis la alprenon de internaciaj vortoj, kaj kontrolis ilian eniron en la lingvon per la jam transskribita 15-a regulo de la esperanta gramatiko.

* * *

3.4.4. "La vortoj internaciaj au duoninternaciaj de Esperanto ofte farighas tute nerekoneblaj au, minimume, malfacile rekoneblaj, ekz. kafo, venko, koni, kuri" (Bodmer). S-ro Ronai siavice kritikas la nerekoneblon de agho kaj detru.

* * *

Memorante, ke la c kun velara valoro de la naciaj lingvoj reprezentighas en la Internacra per k; ke la esperantaj substantivoj finighas per -o, kaj la infinitivoj per -i, oni facile rekonas la vortojn kafo, venko, koni, krom la radiko detru. La aliaj du: kuri kaj agho estas tuj rekoneblaj de franclingvanoj.

* * *

3.4.5. "Nek Zamenhof nek liaj dischiploj iam faris inteligentan provon raciigi la vortan materialon. Escepte se la verko destinighas al gastronomo, hortikulturisto au birdogardisto, estas malfacile kompreni, kial 36-pagha angla-esperanta vortareto devas esti embarasita per artikoloj kiaj

artichoke: artishoko;

artichoke (Jerusalem): helianto;

nightshade (deadly): beladono;

nightshade (woody): dolchamaro.

En la sama verketo, "nursing of the sick" (Esperanto: flegi) distingighas de "nursing of children" (Esperanto: varti), kvankam taugus por la du aferoj nur unu esperanta vorto. La libreto "The Key to Esperanto" troigas ghis la grado citi la vortojn "kiso" (angle: "kiss") kaj shmaco (iangle: "noisy kiss"). chamo estas besto, sed la ledo per kiu mi purigas la fenestran vitrajhon nomighas shamo" (Bodmer).