Tiuj tre klaraj kaj oportunaj principoj klarigas, kial Esperanto plibonighis kaj senchese richighas, discipline kaj sen rompo de sia unueco.
* * *
3.6.4. "La Esperanta akademio preferis nenion fari ol... erari! Jen kial, post 30-jara senerara funkciado, ni ankorau ne havas regulon pri la artikolo, pri la akuzativo, pri -ata, -ita, kaj m. a." (Stojan).
* * *
La konservativemo de la akademioj estas universala kaj normala fakto. Jam en la
komenco de la nuna jarcento skribis Bourlet: "La Akademio devas esti antau chio konservativema. Tio estas evidente necesa. Se ghi prenus sur sin enkonduki "a priori" en Esperanton novajn vortojn, novajn formojn, novajn sufiksojn au prefiksojn, ech se ghi nur iom facilanime tro rapide oficialigus novajhojn troveblajn en nia literaturo, sed ne sufiche elprovitajn, ghi riskus esti devigata nuligi siajn proprajn dekretojn, konstati, ke ghi eraris; kaj, tiel, ghi baldau kompromitus sian tutan autoritatecon. La Akademio devas do nepre esti tre singardema. Tiuj, kiuj plendas, ke ghi ne sufiche laboras, estas malpravaj. Pli bone estas, ke la Akademio faru malmulton, sed bonon, ol ghi faru multegon, sed malbonon" (el la libro "Monumento de Carlo Bourlet", Artikoloj el "La Revuo" elektitaj de Ismael Gomes Braga, Livraria da Federacao E. Braslleira, Rio de Janeiito, 1940, p. 6).