Edmond Privat
Esprimo de sentoj en Esperanto
Enkonduko
Tiu ĉi verketo ne estas lernolibro. Ĝi ne celas doni konsilojn aŭ regulojn. Ĝi estas nur observa rigardo al la lingvo Esperanto en ĝia nuna viva stato. La unuaj kvar ĉapitroj priskribas la parolan materialon kompare kun tiu de aliaj lingvoj. La sekvantaj ĉapitroj montras, kiamaniere fleksiĝas tiu materialo sub la vigla ludo de la homaj sentoj, kiuj neeviteble postulas kaj trovas kontentigon de siaj esprimbezonoj. Kompreneble ĉi tiu studo tute ne estas kompleta, kaj fakte ĝi prezentas nur ĝeneralan ekvidon super vasta esplorinda kampo. Teknikajn esprimojn de lingvoscienco mi kiom eble evitis intence, por faciligi la legadon al ĝenerala publiko.
Al Profesoro Charles Bally, la konata lingvisto kaj fondinto de la stilistika scienco, mi enskribas ĉi tie mian memoran dankon pro lia decida voĉo en la kreo de la katedro, kiu ebligas tiun kurson, kaj pro la intereso, kiun li vekis al tiaj studoj pri lingvo kaj vivo. Al Profesoro Collinson, kiu bonvolis afable tralegi la presprovaĵon, mi ankaŭ esprimas sinceran dankon kaj bondeziron por la nova katedro pri Esperanto ĉe la Universitato en Liverpulo.
Ĝenevo, Junio 1930
1. Studo post kutimo
Komparo kun gepatra lingvo. Historia vidpunkto. Ĝia trouzo. Antaŭjuĝoj. Kiel funkcias lingvo. Konformiĝo al bezonoj. Stato en difinita periodo.
La gepatran lingvon oni scias antaŭ ol oni studas ĝin en lernejo. Esperanton kaj ceterajn fremdajn lingvojn oni plej ofte studas antaŭ ol oni scias ilin. Ĉi tiu verko sin turnas al homoj, kiuj ŝatus agi pri Esperanto simile kiel por gepatra lingvo: studo post kutimo.
Tre interesa fariĝas tia studado, ĉar ekzistas jam bazo por komparo inter almenaŭ du lingvoj inkluzive la gepatra[n]. Ĉiu komparo helpas koni pli bone la eblecojn de ambaŭ kaj samtempe fari al si ekideon pri kelkaj aspektoj de ĝenerala lingvo-scienco.
La historian vidpunkton ni provizore lasos tute flanke. Se ekzemple la leganto estas angla-lingvano, li ja scias, ke la vortradikoj de ambaŭ lingvoj havas ofte la saman historion kaj ĉiam la saman prahistorion, ĉar ambaŭ lingvoj elĉerpis sian materialon el germanaj kaj latinidaj dialektoj devenantaj de antikva hindeŭropa[1] fonto. Studante la radikon du aŭ tri en sanskrita, latina aŭ gota lingvoj, oni studas samtempe parton el historio de esperantaj du kaj tri aŭ anglaj two kaj three. Studante la gramatikan sistemon de tiuj antikvaj paroliloj, oni samtempe studas la devenon de la esperanta kaj angla, kiuj bazas sur komuna tradicio. Same la rusa aŭ hispana, franca aŭ germana.
Ni lasu tion. En la nomo de historio estas ofte dirataj rimarkindaj malspritaĵoj en lingva instruado aŭ en senpripensaj juĝoj de homoj. En la nomo de historio, dum tuta generacio, intelektuloj, kiuj neniam aŭdis eĉ unu frazon en Esperanto, asertis, ke ĝi estas «maŝino senanima» kaj ke ĝia sukceso estus «grava danĝero por la civilizacio».
Ĉar la fundamentaj elementoj en Esperanto estis iom orde elektitaj kaj klare kunmetitaj de genia Eŭropano scianta multajn lingvojn, ili supozis, ke la rezultato devas esti barbara fabrikita miksaĵo. Dume la fundamentaj elementoj de ilia lingvo — plej parencaj — estis senorde elektitaj kaj malklare miksitaj de barbaraj homoj, nesciantaj eĉ legi kaj ripetantaj esprimojn aŭditajn de senkulturaj gepatroj aŭ batalintaj malamikoj. En la nomo de tiu diferenco ili juĝis.
Tio estas aspekto de la historia vidpunkto. Ĝi similas la sintenon de nobelo, kies prapatro estis siatempe ĉefrabisto regiona. Li malŝate rigardas al juna poeto, kies patro modeste vendas legomojn.
Por juĝi la valoron de tiuj du homoj — ambaŭ nepoj de Adamo —, ni ne rigardu nur la arkivojn de la vilaĝo, sed antaŭ ĉio ilian nunan konduton, scion kaj utilon al la komunumo.
Ni lasu do la historian disputon pri nobeltitoloj laŭ deveno, aĝo, socia rango ktp kaj rigardu tute simple la koncernajn lingvojn en ilia nuna stato, kvazaŭ ni scius nenion pri ilia deveno … ekzemple kiel azia aŭ afrika junulo lerninta anglan kaj Esperantan lingvojn dum restado en iu haveno.
Ni ekzamenu, kiel funkcias la parolilo, kiel ĝi plenumas sian rolon, kiel ĝi kapablas esprimi niajn pensojn kaj sentojn, kiel ĝi sukcesas ilin komprenigi al la ceteraj homoj. Kiam ni plene konos ĉiujn ekzistantajn rimedojn de la lingvo, tiam ni povos, se ni tion ankoraŭ deziros, amuziĝi je juĝo post komparo kaj ludi je tiu festa disdonado de kvalitaj adjektivoj: riĉa, malriĉa, klara, malklara, anima, senanima ktp. Ankaŭ tiam ni povos mem konstati, ĉu la faktoj konfirmas, ĉu malkonfirmas tiun rimarkindan supozon, ke miloj da homoj, kutimantaj uzi riĉajn kaj delikatajn kulturlingvojn en sia nacia vivo, povis por siaj internaciaj rilatoj en kunvenoj, vizitoj, korespondado, verkado, aŭ eĉ foje en dugentaj hejmoj, kontentiĝi je «senanima maŝino» aŭ «barbara fabrikaĵo sen ia ajn esprima povo».
La esprimbezonoj de la homa animo ne ŝanĝiĝas laŭ la ilo uzata. Ili restas konstante samaj kaj kreskas kun la kulturo. Estis do multe pli racie supozi, ke tiuj bezonoj nepre devigis donitajn rimedojn altiĝi al plena kontentigo de siaj postuloj — sed ni vidu la faktojn mem.
Esperanto prezentas al lingvistoj interesan okazon kontroli plurajn hipotezojn. Eĉ se nur pro tio, ĝi devus ilin allogi kiel observinda fenomeno. Ĝin ni provos nun studi antaŭ ĉio state. Se legantoj deziras precize scii, je kiu akurata momento lokiĝas tiu ĉi provo, ni petos ilin turni sin al la lastaj ĉapitroj de nia «Historio de la lingvo Esperanto» (dua volumo, 1927).
2. Priskribo de la lingvo
La sonoj. La ritmo. Valoro de la signoj. Sono kaj rolo. Finaĵoj. Frazordo. Egalvaloraĵoj. Interpenetro de vortaro kaj gramatiko. Afiksoj. Vivantaj kaj ŝtoniĝintaj. Komparo kun francaj sufiksoj.
Laŭsone Esperanto similas la plej sudajn latinidajn lingvojn: italan, provenc
Aliaj vokaloj, kiel nazaj an, in, un, on aŭ fermita u (ü) de la franca lingvo, tute forestas. Same la diversaj specoj de fermitaj kaj malfermitaj a, e, o, kaj la multnombraj diftongemaj «glitvokaloj» svarmantaj en la angla lingvo tute forestas el Esperanto.
Simile kiel en japana lingvo, konsonantoj plej oftaj estas k, t. Pli malofta estas s. Iom frapas germanajn kaj francajn orelojn la uzo de duopaj konsonantoj ĉ kaj ĝ, kiujn kutimas angloj kaj slavoj.
La ritmon de la lingvo regas regula kaj forta akcento ĉiam sur antaŭlasta silabo de la vortoj, kiel kutimas poloj. Plej multaj vortoj estas du- aŭ trisilabaj. Pli malmultaj estas unusilabaj (nur prepozicioj, konjunkcioj, artikolo, ciferoj aŭ personaj pronomoj). Ili ĝenerale kunsonas kun la sekvanta vorto (mihavas, laknabo, delvorto, ĉetablo), escepte de kaj, kies senco estas kunliga, sed kies evidenta kroma rolo estas frape soni inter vortoj aŭ frazoj aparte kaj apartige.
Kiel ĉiu alia lingvo, Esperanto konsistas el sonaj signoj por la diversaj ideoj. Kiam unu ne sufiĉas, pluraj signoj kune aŭ apude elvokas la intencitan ideon.
La diversaj specoj de signoj aŭ vortoj estas similaj en ĉiu hindeŭropa lingvo. Oni klasigas ilin laŭ ilia plej kutima rolo. En Esperanto la sameco de rolo kuniras kun simileco de formo, t.e. kun samsona finaĵo.
[1]
Ĉi tie kaj poste E. Privat uzadas la adjektivon