Выбрать главу

Estas granda eraro imagi, ke la riĉeco de naciaj lingvoj konsistas el la malsimpleco aŭ senordeco de ilia gramatika fundamento. Tute ne. Ĝi konsistas el la abundeco de sinonimoj kaj ĝeneraligitaj bildoj, kio estas tute alia afero.

Renverse, estas simila iluzio kredi, ke «nepre» la riĉiĝo de Esperanto je sinonimoj kaj bildoj igos ĝian Fundamenton baldaŭ tiom malsimpla kaj senorda kiel tiu de nacia lingvo. Kial? Neniu fakto pravigas tian supraĵan konkludon. Ĉu ega ŝanĝis la fundamentan rolon de eg? Tamen granda ricevis utilan sinonimon.

En fajro de la rakonto vi ja diros, ke vi «sidis ĉe tablo» kaj «jen envenas trudulo». Tiu nelogika ·as tradukas vian senton de surprizo, ĝuste ĉar oni ricevas la frapon de ĝia neatenditeco. Ĉu tio ŝanĝas la Esperantan konjugadon de verboj ·as, ·is, ·os? Ĉu iam ni havos tricent diversajn finaĵojn anstataŭ ·is? Ne kredeble. La klareco de la fiksa Fundamento estas tiel oportuna, ke la natura leĝo de la «malpli granda peno» plej supozeble konservos ĝin senŝanĝe.

Kio devigas al plia lernado, tio estas la eksteraj pruntoj de novaj radikoj aŭ la internaj kristaligitaj bildoj. En Fundamento restas senŝanĝe sam·, ide·, an· kaj ·o, sed vi devas klarigi nun al la lernanto la specialan kaj sentoplenan sencon de «samideano». Tio neniel estas rompo de la Fundamento, ĝi estas nur la vivo, la karno sur ostoj kaj la florado de bela korpo sur ĉiam solida skeleto.

Kion oni povas konkludi el tiu aro de faktoj observitaj? Ke Esperanto vivas, kiel ĉiuj lingvoj uzataj parole, sed ke ĝi konservas sian fiksan Fundamenton, kiel ĉiuj lingvoj skribataj kaj presataj. Ĝian vivon kaj ĝian evoluon regas la samaj leĝoj kiel ĉe ceteraj lingvoj. Ni tamen notu unu gravan diferencon, tio estas la fakto, ke Esperanto tre malofte ludas rolon de ĉiutaga aŭ gepatra lingvo. Por la plimulto de la anoj, ĝi restas helpa lingvo, uzata en esceptaj okazoj. Tio malrapidigas ĉiujn movojn en la lingvo, inkluzive la efikojn de la leĝo pri eluzo de esprimoj.

Sed oni tamen ne povas kompari la uzon de Esperanto kun la uzo de fremdaj naciaj lingvoj. Tiu ĉi lasta estas tute ne natura kaj tute ne libera. La fremduloj sin esprimas ĝenerale kun ĝeno kaj embaraso, timante fari erarojn kaj iĝi ridindaj. Ni lasu flanke la esceptajn okazojn, kiam fremda lingvo fariĝis la ĉiutaga lingvo de enmigrinto.

En Esperanto kontraŭe la homoj parolas multe pli libere kaj sentime. Ne havante antaŭ si «nacianojn» por kontroli kaj moki, ĉiuj sentas sin egalaj kaj pli senĝenaj. Tial ili riskas esprimi sentojn kvazaŭ en gepatra lingvo kaj lasi la langon flui pli senkontrole, se ili kutimiĝis iom al uzo de la lingvo.

Ili sentas sin mastroj de la ilo kaj ne la ilon mastro de ili. Pro tio Esperanto estas vivanta lingvo, dum la uzo de fremdaj lingvoj estas multe pli malproksima de la vivo kaj plej ofte peza, malnatura, «lernolibra» kaj tute ne spontana.

Fine la uzo de la diversnaciaj parolantoj faras Esperanton, dume la uzo de la fremduloj ne faras nacian lingvon, sed nur difektas ĝin, kio estas ja fundamenta diferenco. Dum la homoj ĝenerale sentas sin nur gastoj aŭ sklavoj ĉe fremda lernita lingvo, ili sentas sin mastroj de la domo ĉe Esperanto. Tio estas situacio multe pli proksima je ilia rilato al propra nacilingvo.

Se nenion alian, almenaŭ tion ilustras ĉiu studo pri la fluado de la vivo en Esperanto.

Necesas tamen ankoraŭ klarigi la vorton «mastroj». Ankaŭ en gepatra nacilingvo la homoj ne estas mastroj de la Fundamento. Ili ne sentas kaj ne havas liberecon ŝanĝi la hereditan bazon, la skeleton de la lingvo. Ili eĉ ne pensus je sistema ŝanĝo de la verbaj finaĵoj aŭ de la parola signo por multnombro. Kiuj ŝanĝoj okazis tra jarcentoj, tiuj efektiviĝis en epokoj sen presado, sen unuigo centra, sen lernejoj ktp. Nuntempe la lingvoj estas multe pli fiksaj kaj unuecaj.

En iuj esceptaj kazoj vi povas observi iompostioman forlason de malregulaj maloftaj formoj, sukceson de popolaj «eraroj», kaŭzitaj de la natura emo por analogio. Sed neniu sentas sin libera kontraŭ la fundamento mem. Tia libereco ja kostas tro kare en sociaj rilatoj.

Ne. Liberaj kaj mastroj sin sentas la homoj, ne kontraŭ la skeleto de sia nacilingvo, sed en la viva ludado de la sentoj sur tiu netuŝebla bazo, do ĝuste en la kampo de nia studo. Rilate al Esperanto la situacio estas ĝuste la sama tiurilate.

Dume, ĉe lernita eksterlanda lingvo, escepte en maloftaj okazoj en absoluta plenakiro («kiel enlandano»), la parolantoj sentas nenie liberecon kaj ne povas esprimi facile siajn sentojn pro timo rompi la skeleton mem. Kiuj tamen kuraĝas, tiuj elbuŝigas apartan personan dialekton, eble ĉarman kaj amuzan, eble teruran kaj suferigan. Ĉe internaciaj kongresoj ili preferas ĝenerale prepari skribe tion, kion ili deziras diri fremdlingve kaj tiam ĝi perdas ĉiun vivon kaj reduktiĝas al nura intelektaĵo. Tion ili legas, sed ne kuraĝus presigi kiel broŝuron sen submeto al ekstera korektado. Oni ne rakontu pri libereco, kiam la homoj devas timi improvizan paroladon kaj ne povas eĉ skribe publikigi senĝene sian intelektan penson kaj ankoraŭ malpli sian vivan sentesprimadon.

Estas dezirinde, ke en mondlingvo, kiel en propra nacilingvo, la homoj povu tute libere, mastre kaj ankaŭ egale sin esprimi parole kaj skribe. Kiam grandnacia lingvo ludas la rolon, tiu kondiĉo estas plenumita almenaŭ por ĉiuj ties nacianoj, sed ne por la plimulto de la ceteraj. Kiam Esperanto ludas la rolon, la kondiĉo malfermiĝas al ĉiuj egale. Unu horo ĉe internacia kongreso en Esperanto kaj unu horo ĉe tutmonda kunveno en angla aŭ franca lingvo jam ilustras la diferencon. En la dua, elokventaj aŭ spritaj rimarkoj venas nur el unu flanko, en la unua ili venas de ĉiuj, kaj la aŭdantaro ĉion partoprenas kaj sekvas same kiel en iu kunveno nacia.

Estas nedubeble, ke la plej forta antaŭjuĝo kontraŭ Esperanto venas de sincera kredo, ke ĝi posedas nur la fiksan «skeleton» kaj neniun eblecon de vivo kaj delikata esprimo de nuancoj. Se la intelektuloj tion kredantaj bonvolus fari la paŝon de nura antaŭjuĝo al objektiva scienca esplorado, tio estus granda gajno por la vero kaj sekve por la homaro. Nur sur la vero estas eble konstrui tion, kio daŭru.