Ekzemple la nomoj de konkretaj objektoj, bestoj, homoj aŭ abstraktaj aferoj estas vortoj finiĝantaj kun -o. Kvalitojn de tiuj objektoj oni povas aldone montri per vortoj finiĝantaj kun -a. Agojn aŭ statojn oni priskribas per vortoj kun -as, -is, -os laŭ la tempo, kiam ili okazas, okazis aŭ okazos. Kvalitojn de tiuj agoj oni povas montri per aldonaj vortoj kun -e.
Tio estas la ĉefa diferenco inter Esperanto kaj gepatra lingvo. En tiu ĉi lasta, tiuj helpaj finaĵoj tute mankas aŭ male ili tiom multnombras kaj diversas interne de ĉiu speco aŭ samsonas kun tiuj de alia speco, ke ili konfuzigas anstataŭ helpi. Sole ĉe adverboj, en franca kaj angla lingvoj, la konataj sufiksoj -ment kaj -ly atingas grandan oftecon, se ne absolutan ĉiufojecon.
Ke tiuj rolmontraj finaĵoj ne estas nepre necesaj, tion pruvas la fakto, ke lingvoj povas ekzisti kaj funkcii sen ili. Sed ni tuj vidos la koston.
Ekzemple la germana lingvo ne posedas adverban signon. Iu ajn simpla adjektivo servas por kvalitumi aferon aŭ agon, kvazaŭ ni dirus: li kantas bel· aŭ mi konas bel· kanton.
Simile afrikanoj balbutantaj anglan aŭ francan lingvon diras tute trankvile chanter beau aŭ sing beautiful. Tio neniel rilatas al diferenco de civilizo, sed tute simple ilustras leĝon de neceso kaj sufiĉo.
Prenu frazon el nuraj radikoj, kiel jun knab renkont hieraŭ malriĉ hom sur pont apud vilaĝ. Ĝi estas komprenebla, kondiĉe, ke la vortoj sekvu sisteman ordon.
En iu ajn lingvo necesas ĉu konvencia loko, ĉu konvencia formo, kiel signo de la rolo. Tio aperas plej klare ĉe la diferencigo inter aŭtoro kaj suferanto de iu ago.
Kat manĝ mus hieraŭ estas tute klara, sed mus hieraŭ manĝ kat lasas dubon, ĉar mankas tie ambaŭ ordo kaj signoj. Unu el ambaŭ devas ekzisti. Angla kaj franca lingvoj montras la suferanton de la ago per ordo: post la aga vorto (verbo). Germana kaj Esperanto per signo -n:
kato manĝis la fiŝon
la fiŝon manĝis kato
Ambaŭ estas klaraj. Uzante por tiu celo la forman signon kaj ne la ordon, Esperanto ŝparas do tiun lastan rimedon kaj povas ĝin utiligi por alia celo: insisto pri tiu aŭ alia ideo. La du supre cititaj frazetoj entenas senteblan diferencon «koloran» en la senco. Tian diferencon angla aŭ franca lingvo povus traduki nur per aldono de pluraj pliaj vortoj laŭ modelo:
Estas kato, kiu manĝis la fiŝon.
Akuzativan signon la franca lingvo konservis ĉe la pronomoj kaj tiam ĝuste renversas sian kutiman ordon
je me regarde — mi min rigardas
qui, que — kiu, kiun
soi, se — si, sin
il, le — li, lin
tu, te — vi, vin
elle, la — ŝi, sin
ils, les — ili, ilin
Esperanto uzas unikan signon j por montri multnombrecon ĉe objektoj. Tiu signo etendiĝas al la kvalitaj vortoj aldoneblaj. Ankaŭ tia signo ne estas necesa. La franca parolata lingvo apenaŭ konas ĝin, sed tiam[2] ĝi bezonas ĉiam artikolon aŭ ciferon[3] antaŭ nomoj de objektoj. Ĉar tabl (table, tables) havas tute saman sonon (ne skribon) multnombre aŭ ne, la franca lingvo bezonas kvar artikolojn la, les, une, des, por diferencigi la tablo, la tabloj, tablo, tabloj; dume la angla lingvo havas preskaŭ la saman sistemon kiel Esperanto (ĉe numeroj 1, 2 kaj 4):
1. the table;
2. the tables;
3. a table;
4. tables.
Sed la angla lingvo ne uzas sian signon de plureco (s) ĉe la kvalitaj vortoj (adjektivoj). Ĝi lasas ilin ĉiam senŝanĝaj. Denove tion devas kompensi ordo. Se ni dirus kiel angle blank ĉevaloj, tiam blank devus ĉiam resti ĉe ĉevaloj. La fakto, ke Esperanto diras tie blankaj, ebligas liberecon uzi la distingilon ordan por alia celo.
En lingvoj, kiel ĉe aliaj temoj, multo estas afero de kompensado. Latina lingvo riĉe konjugadis la verbojn:
laudo — mi laŭdas
laudas — ci laŭdas
laudat — li laŭdas
laudamus — ni laŭdas
laudatis — vi laŭdas
laudant — ili laŭdas
laudavi — mi laŭdis
laudavisti — ci laŭdis
laudavit — li laŭdis
laudavimus — ni laŭdis ktp
Esperanto uzas nur unu saman finaĵon por ĉiuj personoj ĉe la sama tempo, sed kompense ĝi nepre devas montri la personon almetante la pronomon aŭ nomon de la aganto antaŭ la verbon. Al oreloj la formo ne sonas laŭdas aŭ laŭdis, sed milaŭdas aŭ milaŭdis, vilaŭdas, vilaŭdis ktp
Nia supozita afrika junulo rajtus diri, ke, ĉe verboj en Esperanto, la tempon montras finaĵo kaj la personon prefikso. En lingvoj, kiel franca kaj germana, la personon montras ambaŭ finaĵo kaj «prefikso» tute superflue:
il loue, er lobt
nous louons, wir loben
vous louez, ihr lobet
kaj la finaĵoj tiom diversas kun tempoj, modoj, specoj de verboj ktp, ke tio ŝarĝas la memoron per centoj kaj eĉ miloj da formoj.
Certe la ĉefa tipa karaktero de Esperanto estas la fakto, ke vortaro kaj gramatiko tiom interpenetras unu la alian, ke ili fariĝas nedisigeblaj. Studo de vortaro sola povas aplikiĝi nur al radikoj, kaj tiujn oni ne renkontas nudaj en la parolata lingvo. Nur foje en poezio aperas senvestaj kor’ aŭ ĉiel’ kaj eĉ tiam la forta akcento sentigas, ke temas tie pri intencita elizio. Nur la malgrandaj vortetoj kontentiĝas je sia loko en la frazo por montri eĉ senveste sian utilon. Ĉiuj ceteraj aperas senescepte vestitaj per kolora signalvosto.
Tiuj signalvostoj — ĉiam neakcentataj en la parolo — havas du efikojn en la kompreno: unu (gramatika) montrante rolon de la vorto kaj unu sona (fonetika) helpante la orelon ripozi inter du pli gravaj silaboj kaj lasante paŭzeton por plene enkapti unu vorton antaŭ atenti pri la sekvanta.
Estis ofte konstatite, ekzemple en radio-aŭdado, kiam oreloj devas iom peni, ke lingvoj kun finaĵoj, kiel itala aŭ Esperanto, pli klare kompreniĝas ol lingvoj kiel la angla, kie unusilabaj radikoj rapide sekvas unu la alian. Komparu: Juna knabo vidis grandan domon kun
Jun knab vid grand dom
A young boy saw a large house
La saman rezultaton atingus kompreneble angla parolanto, kiu zorge haltus inter vortoj, sed tio ne estus natura. Finaĵoj tion devigas germane aŭ itale.
Kiel gramatiko penetras vortaron plej profunde? Per la prefiksoj kaj sufiksoj. La sufiksa vivo en Esperanto estas ĝia speciala kaj aparta eco plej karakteriza.
En alia latinida lingvo la sufiksoj mortis, almenaŭ preskaŭ ĉiuj. Ilin oni studas nur historie por klarigi devenon de vortoj. Ili utilas por etimologio, ne por natura esprima kreado. Tie kuŝas la funda diferenco inter la franca kaj Esperanta lingvoj.
En ambaŭ lingvoj la granda plimulto de la vortaro konsistas el radikoj kun sufiksoj, sed la francaj vortoj fariĝis unuecaj tutoj, dume la Esperantaj estas konstantaj kreaĵoj, kie la diversaj elementoj ankoraŭ sentiĝas aparte.