Kiam ni diras Esperante ridinda, ni ankoraŭ kreas ĉiufoje kvazaŭ kunmetitan vorton rid-merita aŭ frazeron inda-je-rido. Dum la francoj diras ridicule unupense tute kiel ili dirus étrange aŭ kiel ni dirus stranga. Ili neniel pensas pri radiko rid’ kaj sufiksoj -ik’ kaj -ule. Por ili la esprimo ridicule estas unubloka etikedo[4] tute same kiel nia stranga.
Multajn tiajn vortojn ili heredis aŭ prunteprenis el latina lingvo jam kun la sufiksoj kaj tute ne konscie pri ili. Simile Esperanto prunteprenis doktoro kaj fromaĝo kaj tute ne konscias pri dokt kaj or aŭ pri from kaj aĵ. Ankaŭ en franca lingvo ekzistas multegaj memformaĵoj ŝtoniĝintaj post longa uzo. Ankaŭ Esperanto jam konas tiajn. Ni ja ne plu pensas je miro, kiam ni diras mirinda, simile kiel ni diras bela.
Tamen, eĉ inter ŝtoniĝintaj vortoj (kun sufiksoj) de franca kaj Esperanta lingvoj, restas ankoraŭ granda diferenco rilate al memorigo kaj kompreno. La sufikso mem restas vivanta en Esperanto, preta regi unuece super novaj generacioj de naskotoj, samkiel sur la malnovaj statuoj. La vivo konservas al ĉiu Esperanta sufikso ĝian propran sencon, tiom pli, ke ĝi restas ankaŭ vivanta kiel aparta vorto (inda, eta, eco ktp).
Dume en franca lingvo unu sufikso reprezentas foje unu, foje alian, eĉ trian aŭ kvaran ideon. Renverse sama ideo reprezentiĝas per tri aŭ kvar sufiksoj. Ekzemple:
• eur
moqueur signifas mokema 1.
grandeur signifas grandeco 2.
instituteur signifas instruisto 3.
• age
plumage signifas plumaro 1.
laitage signifas laktaĵo 2.
ramage signifas pepado 3.
• esse
une gentillesse signifas ĝentilaĵo 1.
la gentillesse signifas ĝentileco 2.
doctoresse signifas doktorino 3.
1. grandeur | signifas grandeco | eco |
---|---|---|
2. gentillesse | signifas ĝentileco | |
3. rapidité | signifas rapideco | |
4. esclavage | signifas sklaveco |
La varieco de sufiksoj en franca lingvo ne estas pli granda ol en Esperanto. (En tiu ĉi listo aperas por sep ideoj kvin francaj kaj sep Esperantaj sufiksoj.) Sed la malkonstanteco forprenas fortecon de la sufiksoj kaj malriĉigas ilian esprimpovon, faciligante la ŝtoniĝon.
3. Reagoj el ekstero
Pruntoj el ekstero. Komparo kun du akvujoj. Asimila potenco. Eksteraj afiksoj. «Administracio» kaj «Administrejo». Isto kaj ismo. Interna sistemeco. Batalo kun «internacieco». «Interkonsento» kaj «konvencio».
Ke vortaro kaj gramatiko estas profunde interpenetritaj en Esperanto, tion montras ankaŭ la reagoj de la ekstero. Pli ol iu alia lingvo, Esperanto prunteprenis el ekstero dum mallonga periodo tempa. Aperinte kun malgrandega vortaro, ĝi devis, pro la bezonoj de la uzado, egaliĝi al kapableco de la najbaroj vole, nevole. Tio estas fakto almenaŭ por la komuna lingvo kaj por tiuj el la kampoj teknikaj, kie Esperanto jam servas. En kelkaj aliaj kampoj teknikaj la enfluo ankoraŭ ne okazis, ĉar la uzo mankas.
Imagu akvujon novan kun iom da akvo kaj kelkaj fiŝoj. Metu ĝin inter plurajn aliajn akvujojn plenajn je akvo kun multego da fiŝoj kaj malfermu kontakton inter ĉiuj per tuboj.
Kio okazos? En la malpli plenan tuj enfluos amase akvo kaj fiŝoj ĝis samalteco de la nivelo ĉie. Pri la aliaj sekvoj, intermanĝado, naskado ktp de la fiŝoj vi mem imagu.
Sufiĉe simila montriĝis la situacio de Esperanto inter naciaj lingvoj. Ĝenerale ĝi sufiĉe firme rezistis kaj konservis sian ordeman karakteron eĉ dum kaj post la enfluo. La unueciga potenco de la medio efikis iom simile kiel en Usono ĉe la enmigrinta loĝantaro. Tamen interesaj influoj estas observindaj.
Ekzemple enfluis certa kvanto da internaciaj vortoj kun sufiksoj ne Esperantaj, kiel redakcio, evolucio, administracio, redaktoro, direktoro. Ankoraŭ nun ili batalas kun aŭtentikaj Esperantaj formoj redaktejo, evoluo, administrejo, redaktisto, direktisto, kaj fakte vivas apude en lingvo. Kiu venkos en tiu konkurenco? Laŭ observo de la nunaj faktoj ŝajnas, ke pli sukcesas ĝenerale la Esperanta formo, se ĝia senco estas plenegala kun la fremda, ekz. evoluo = evolucio, civilizo = civilizacio, sed kiam la senco estas iom malsama, la lingvo emas konservi ambaŭ por riĉigi siajn eblecojn de esprimado.
Administracio estas oportuna vorto por kovri ejon kaj aron da homoj, anoniman tuton de administrantaro en administrejo, kiun oni povu kulpigi pri multaj eraroj aŭ krimoj ne akuzante iun apartan personon. Same pri redakcio. Redaktoro estas funkcio, kiun povas plenumi okaza redaktanto aŭ profesia redaktisto. Same estis pri prezidento, kiu tamen preskaŭ malaperis sub la premo de la aŭtentika Esperanta formo prezidanto, malgraŭ la avantaĝoj konservi la eblecon uzi la adjektivon prezidenta (palaco aŭ dekreto).[5]
Interesa estas la ekstera internacia influo ĉe -ist. En Esperanto tiu sufikso primitive montris profesion, sed la fremda ondo envenigis amason da internaciaj nomoj, kiel socialisto, kalvinisto ktp. Pro analogio oni baldaŭ diris Esperantisto, Beaufront-isto[6] ktp. La sufikso ricevis duan vivantan sencon, iom similan al tiu de -ano, ĉar oni ja diras ankoraŭ Luter-ano, kristano, ne nur laŭ fundamenta reguleco, sed ankaŭ pro analogio kun eksteraj vortoj Lutherans, Luthériens, Christians, Chrétiens.
Similaĵo okazas ĉe landnomoj. Tiuj en malnovaj kontinentoj estas formataj el gentnomo kun sufikso -ujo (Italo, Italujo; Perso, Persujo). Dume tiuj de novaj landoj de Ameriko kaj Aŭstralio aperas male kiel geografiaj internaciaj nomoj: Kanado, Kolombio, Bolivio. Ĉar ne ekzistas tie nacia gento, la loĝantojn oni nomas simple per aldono de la sufikso -an same kiel urbaj aŭ kontinentaj nomoj Parizano, Aŭstraliano, Kolombiano.
La fakto, ke tiom multaj el tiaj nomoj finiĝas per -io, instigis analogie uzi Italio, Persio, ankaŭ sub influo de eksteraj internaciaj formoj Italie, Italien, Persia, Persien ktp. Kaj -io eĉ emis enkondukiĝi en la lingvon kiel geografia sufikso malgraŭ tre forta kontraŭstaro de Esperantista Akademio kaj oficialaj aŭtoritatoj.[7] Se ĝi sukcesus, tiam eble ĉiuj landnomoj iam unuformiĝus eĉ kontraŭ la internacieco, ĉar en laboristaj gazetoj oni vidis eĉ Kanadio, Meksikio (uzita de Zamenhof por distingi la landon de la ĉefurbo), kiuj estas tute ne internaciaj kaj eĉ iom monstraj.
[4]
En ĉi tiu verko E. Privat uzadas la vorton
[5]
En la moderna Esperanto «prezidento» havas specialan signifon «respublikestro»; «prezidanto» rilatas al «prezidento» kiel «studanto» al «studento». —
[6]
Voĉlegu /bofrontisto/.
[7]
Tiu malaprobo ne plu validas. En la jaro 1974ª la Akademio «nuligante la antaŭan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo, lasas al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo» (La 8ª Oficiala Aldono). —