Rimarkinda estas en Esperanto la ĉiutaga batalo inter la interna sistemeco, ema al unuecigo kaj la ekstera «internacieco» malpli regula. La interna unueciga forto estas tiel granda, ke reguleco rekreiĝas el malreguleco por konformiĝi al la interna medio.
Ĉar multaj vortoj eniris la lingvon kiel transformismo, kalvinismo ktp, -ismo fariĝis vivanta sufikso kaj libere uziĝas.[8]
La batalo inter eksteraj kaj internaj fortoj estas la ĉiutaga vivado de Esperanto. Por ĉiu nova bezono de la lingvo ekzistas ĉiam du eblecoj: ĉu formi vorton el propra fonto, ĉu prunti el ekstero. Kiam ekzistas tre internacia formo, jam konata de multaj nacioj, kiel telefon aŭ telegraf, la vorto kompreneble ĝeneraliĝis rapide kaj eĉ ne lasis tempon al iu provaĵo kiel germana Fernsprecher (malproksimparolilo), sed kiam internacia vorto ne ekzistas aŭ kiam ĝi estas internacia nur laŭforme, sed ne laŭsence, la propra Esperantaĵo venkas la batalon. Interkonsento estas pli sukcesa ol konvencio, ĉar ĝi garantias pli da sekureco ol vorto, kiu signifas en aliaj lingvoj tro da malsamaj aferoj: kongreso, moro, dokumento ktp.
Ankaŭ la ofteco ludas sian rolon. Se temas pri vorto ne tiom ofte uzata kiel kiropedist· aŭ veterinar·, esprimo piedflegisto aŭ bestokuracisto multe pli sukcesas. La leĝo de la malpli granda peno efikas tie.
4. Ecoj karakterizaj
Priskribemo. Etikedoj. Germana kaj franca. Konstruado propra kaj kopiema. Kreo kaj difinemo. Juneco. Konfuzo kun artefariteco. Libereco. Travidebleco. Chaucer kaj Rabelais. Analogio kaj reguleco.
Cetere Esperanto estas priskribema lingvo, kiel la germana, kaj ne etikeda, kiel la franca. Tio parte devenas de la fakto, ke nur malmultaj homoj ofte kaj kutime parolas ĝin. La memoro retenas nur la ofte uzatajn vortojn. Kiam venas tempo paroli, la maloftaĵoj ne alsaltas laŭdezire al lipoj. Tiam, anstataŭ halti kaj serĉadi en tirkestoj, la parolanto trovas pli rapide eblecon fari mem vorton por priskribi la ideon aŭ la senton. Eĉ se li forgesis la vortojn plumo, krajono, kulero aŭ forko, li ĉiam povas komprenigi sin per skribilo kaj manĝilo (ilo por skribi, ilo por manĝi).
Katedralo estas tre taŭga vorto, sed ĉefpreĝejo certigas eĉ pli akuratan komprenon ĉie. Nun prenu vorton, kiel france susceptible, angle sensitive aŭ germane empfindlich. Por certigi seneraran komprenon, Esperanto ne kontentiĝas je sentema, sed priskribas iom detale ofendsentema. Tiuj priskribaĵoj ekzistas amase en Esperanto: ĵetfermi, mortfrapi, birdfluge ktp.
Kelkaj estas originalaj, kelkaj estas interesaj kombinaĵoj el memformado kaj ekstera internacieco, ne sona, sed konstrua. Vidu mirinda kiel tradukvalora egalaĵo de wunderbar, wonderful, merveilleux. En sama kategorio observu sentaŭgulo, akvofalo, suboficiro, terpomo.
Same kiel Esperanto ŝuldas sian fundamentan vortaron al latina kaj germana fontoj, same ĝi esprimas ideojn laŭ la etikeda metodo (latina) kaj laŭ la priskriba maniero (german-slava). Inter la radikoj forte regas la romana elemento, sed en la tuta vivanta lingvo parolata certe regas ne la etikeda tradicio, kiel en la franca lingvo, sed multe pli la priskriba, kiel en la germana.
Kiu parolas france, tiu serĉas en abunda kaj riĉa tirkestaro la ĝustan etikedon por ideo. Lia scio de la lingvo mezuriĝos je lia kapablo memori kaj elekti «ĉiam la ĝustan vorton», kiu kovras la ideon tiel severe, kiel la latina surskribaĵo sur ĉiu botelo de la apotekisto. El tio la famo de la franca lingvo pri «klareco» — kvazaŭ kodo — kaj ankaŭ ĝia karaktero de lingvo mortfiksita, finplena, definitiva.
Kiu parolas Esperante, tiu kreas grandan parton de siaj esprimoj uzante libere la ekzistantajn rimedojn kaj interalie la vivantajn sufiksojn kaj prefiksojn. Li penas malpli memori kaj elekti, ol krei kaj priskribi. La lingvo estas ankoraŭ juna. Ankaŭ ĝi malpli rapide eluziĝas ol naciaj lingvoj ĉiutage parolataj. La libereco estas ankaŭ multe pli granda ol en ili, kaj kompensas la malpli riĉan sperton. La proporcio de persona stampo sur la parolo estas pli notinda kaj la ripetado malpli absolute reganta. La personeco de la parolanto aperas pli ol lia nacieco. Tiu priskriba libereco donas al la lingvo travideblecon, kiu ĝin igas aparte taŭga kiel tradukilo, ebligante alformiĝon pli proksiman al originala teksto ol tion kapablus pli rigida lingvo.
Multflanke Esperanto similas anglan aŭ francan lingvon en la tempo de ilia juneco. Komparu ĝin ekzemple kun la lingvo de Chaucer aŭ Rabelais. Vi trovos tiun saman flekseblon kaj liberecon en uzado, kreado aŭ elektado de plej trafaj esprimoj. Ĉe la franca lingvo de Rabelais vi sentas ĉiufraze la viglecon de la sufiksoj, ankoraŭ plene vivantaj. Se vi ĝin komparos kun la hodiaŭa franca lingvo, vi trovos multajn samajn diferencojn kiel inter Esperanto kaj tiu ĉi lasta.
Komparante Esperanton kun nacia lingvo, supraĵaj eksteruloj kalkulas ĉiujn diferencojn al konto de «vivanteco» por unu kaj «artefariteco» por la alia. Ĝi estas grandega eraro. La plej gravaj diferencoj estas ŝuldataj al «maljuneco» kaj «juneco», kio estas tute alia afero.
Ke vi devas diri france navals kaj fatals multnombre anstataŭ navaux kaj fataux, kiel vin instigas premanta analogio, sendube tiu fakto estas «natura», se vi nomas naturo la nuran imitadon de malnova tradicio. Male la senescepta regulo de Esperantaj multnombroj estas «artefarita», ĉar tiun tradicion antaŭvidis kaj eĉ antaŭdecidis D-ro Zamenhof. Tamen estas nediskutebla fakto, ke plej multaj Francoj sentas tute malnaturan lernejan devigon dirante fatals kaj navals kontraŭ sia emo analogia, kiu instigus ilin diri tute trankvile fataux kaj navaux kiel royaux kaj impériaux. Necesas haltiga rememoro pri instruo aŭ puno en lernejo. Dume nenio estas pli natura por Esperantistoj ol diri senescepte fatalaj, reĝaj, imperiaj laŭ konstanta kaj senĝena analogio, jam de longe fariĝinta senpripensa kutimo.
5. Esprimaj rimedoj
Sentoj kaj ideoj. Logiko kaj pasio. Esprimiloj. Sona plilaŭtigo. Aliordigo. Ripeto, forigo, aldono. Kreo aŭ modifo. Logiko kaj Analogio. Eg· kaj aĉ·. La vera bazo de reguleco. Senco subjektiva kaj objektiva. Valora kaj estetika juĝo. El’ de Profesoro Christaller.
Estas konate, ke ĉiu lingvo servas por esprimi sentojn kaj ideojn, plej ofte ambaŭ kune. Jen ekzemple du frazoj:
A) Ŝi eliris el la vendejo je la deka. Mi estis atendinta ŝin ekstere de la naŭa kaj duono. La pluvo tre malsekigis min.
B) Finfine ŝi aperis el tiu butikaĉo! Horojn mi atendegis sub pluvo kaj estis dronigita ĝis ĉemizo!
La unua frazo (A) estas tipo de lingvo intelekta, logika, akurata, senpasia, simpla komuniko de faktoj, kiel oni postulas de enketa juĝisto aŭ honesta protokolanto. La dua (B) estas tipo de lingvo senta, pasia, intencanta malpli la komunikon de la faktoj ol la samtempan nereteneblan esprimon de forta malkontenteco kaj bezonon kompatigi aŭ indignigi la aŭdanton.