Komparante ambaŭ frazojn aŭskulte, kiel ili sonas al orelo, vi baldaŭ observos, kiujn rimedojn oni uzas por ion esprimi (krom komuniki). Ni disponas jenon:
1: Sona plilaŭtigo de iu aŭ alia frazero. Rediru la simplan frazon A, sed plilaŭtigante la vorton «deka», jam tuj vi ricevos iom da sango kaj sento en tiun simplan aserton.
2: Aranĝo de la frazo en iu aŭ alia ordo. Movu la esprimon «je la deka» al la komenco de la frazo. Ankaŭ tiel vi ricevas ioman diferencon favoran al sentesprimo. Aldonante la sonan plilaŭtigon, la diferenco estas tre sentebla.
3: Ripeto aŭ forigo de vortoj. Diru «mi atendis, mi atendis, mi atendis». Tuj oni sentos kompaton al vi kaj simpatios kun via sufero trafe esprimita. Forigo de vortoj ankaŭ efikas: «Dek minutoj, kvaronhoro, duonhoro. Fine ŝi!» La verbo malaperis, sed la sento kreskis. Se vi klopodas esprimi vian surprizon pri tio, ke sinjoro X fariĝis ministro, kaj vian konvinkon, ke li estas nekapabla por tiu posteno, aŭdu, kiel efikas radikala ŝparo de vortoj: «Li? Ministro? Nu!»; kompreneble aldono de vortoj — same kiel forigo — estas ankaŭ esprimrimedo, kvankam ne ĉiam la plej potenca: «Li? Ministro? Tia azeno? Nu, la respubliko havos belan kapon» ktp.
Jen tri konstantaj rimedoj por esprimi sentojn. Kiel vi mem rimarkis, ili estas nerektaj rimedoj, t.e. ili ne kuŝas en la vortoj mem, sed nur en ilia elparolo aŭ aranĝo.
Nun venas la rektaj rimedoj troveblaj en la vortoj mem:
4: Elekto inter ekzistantaj vortoj. Dirante «Je la deka ŝi eliris» kun pli forta akcento sur «deka», vi esprimis senton samtempe kun akurata konstato. Se vi preferis elekti la vorton «finfine» anstataŭ «je la deka», tio montras, ke via indigno pri la longa atendado estis pli forta ol via deziro akurate informi. La ĝustan informon vi oferis al la impresa ekkrio.
Simile, dirante «horojn mi atendis», vi oferas ne nur la precizecon, sed eĉ la veron, ĉar fakte vi atendis nur duonhoron, sed tiuj 30 minutoj ŝajnis al vi horoj kaj tion vi sentas kaj emas sentigi al via aŭdanto. Tiu mensogo estas nur speco de trograndigo, unu el la plej oftaj formoj de sentesprimo. Ĝi ne estas profunde pli mensoga ol multaj koloroj kaj linioj de artisto, kiu vidas la naturon alia ol fotografilo. Same pri «dronigita» aŭ «malseka ĝis ĉemizo».
5: Kreo aŭ modifo de vortoj. Tiu ĉi paragrafo estu ja nur aldono al la kvara. Via varma malkontenteco ne lasas vin aludi al la magazeno (kie restadis la sinjorino) sub trankvila teknika nomo. Brule necesas ankaŭ ĝin insulti pro indigno. Estas juko, nepra bezono. Vi do nature elektos butiko anstataŭ vendejo, ĉar jam pli senvaloriga. Sed tie helpas vin la krea ebleco en la lingvo. Butiko ne sufiĉas. Devas esti butikaĉo. Oportuna sufikso -aĉ, kvazaŭ aldonebla kraĉo, taŭgas por esprimi la furiozan senton kontraŭ la kulpa loko.
Simile pri «atendegis». Se vi diras «mi atendis longe», eĉ «tre longe», neniu sento vibras tie. Ĝi estas tro logika, tro intelekta. Sed atendegi almenaŭ sonas iom forte. La pligrandiga sufikso -eg frapas tie pro neatenditeco. Ĝi respondas al via bezono pri trograndigo kaj disponiĝas tre oportune.
Nu, bonvolu observi tamen unu diferencon inter -aĉ kaj -eg uzataj tie, kiel tre vivantaj esprimiloj de sento. Kiam vi diras, ke vi «atendegis» aŭ riproĉas vian filon pri «erarego», iom da logiko restas en la uzo. Kvankam la ĉefa eg·-eco sendube brulas en via propra koro, tamen iom da ĝi efektive kaj fakte apartenas al la longa atendado aŭ granda eraro. Sed kiam la plej bonan magazenon en la urbo vi kolere nomis «butikaĉo» nur pro momenta persona kaŭzo, tiam absolute neniom da logiko restas en tia uzo. La aĉ·-eco fakte kuŝas nur ĉe vi, en la pasia koloro ombrumanta, pro pure persona kaj momenta kaŭzo, vian rigardon al tiu respektinda vendejo.
«Nu», ekkrios severa leganto, «tiam vi ne rajtas uzi la sufikson. La lingvo devas esti logika.» Se tiel estus, ho kara severulo, tiam la lingvo estus plene mortinta, seka kiel ŝtona skeleto kaj juste meritanta ĉiujn eksterajn antaŭjuĝojn pri «artefariteco». Eĉ pli. Neniu povus ĝin paroli, ĉar neniu estas logika. Vi ja mem ofte diras, ke virinoj ne estas logikaj. Estu modesta: la homo — inkluzive viroj — ne estas logika besto. Ĝin regas ne la logiko, sed la sentoj. Lingvo nekapabla ilin esprimi ne estus lingvo, sed matematiko.
Nu, je kio do utilas la granda reguleco de Esperanto? Sur kio ĝi bazas, se ne sur logiko? La respondo estas klara: la reguleco estas granda faciligo al libera uzo de la lingvo, sed ĝi bazas ne tiom sur logiko, kiom sur analogio, natura emo de la memoro al malpli da laboro, t.e. al tuja trovo de la samaj formoj en la samaj cirkonstancoj.
Rigardu bone la aferon pri «butikaĉo». Tre ofte -aĉ havas sencon faktan, teknikan, do logikan, se vi volas. Tiun econ vi kredeble konsentos al ĝi en la vorto «butikaĉo» signifanta de ĉiuj konatan malbonan, etan, mizeran butikon en iu ekstera kvartalo de la urbo. Same pri «veturilaĉo» signifanta malnovan, difektitan ĉaron forlasitan en iu angulo de vilaĝo kaj sole disponeblan post invado de armeo kaj rabado de ĉiuj aŭtomobiloj kaj taŭgaj veturiloj.
Tamen pripensu momente. Tiuj samaj butikaĉo kaj veturilaĉo povus fariĝi palacaj trezoroj al sovaĝaj pilgrimantoj en afrika dezerto aŭ eĉ al infanoj de montarloko neniam vidintaj ion pli bonan. Male ni ĵus konstatis, ke la plej bela vendopalaco kaj luksa aŭtomobilo facile ricevas bapton kiel butikaĉo kaj veturilaĉo, se ili kaŭzis al vi malagrablan atendadon. Kion konkludi?
Ke la tuto estas afero de juĝo. Kiam la juĝo estas ĝenerala, vi trovas la uzon logika; kiam ĝi estas persona, vi plendas pri mallogiko. Fakte la ideo de aĉ·-eco ĉiam sidas en la parolanto mem multe pli ol en la objekto. La uzo subjektiva estas eĉ multe pli ofta tie ol la objektiva. Tial potenca analogio regas kaj, aŭdinte vin ekkrii «butikaĉo» kaj «veturilaĉo», la infano aŭ alia ripetanto tute nature emos diri «knabaĉo» al tiu, kiu lin batas, aŭ «snuraĉo» al tio, kio rompiĝas sub liaj fingroj, kiam li penas fari pakaĵon.
Ĉar la homoj estas ĉie similaj, tia uzo ekzistas en ĉiuj lingvoj sub iu aŭ alia formo kaj neniel povus fariĝi kaŭzo de miskompreno. Fine en ĉiuj okazoj tamen regas la ideo pri aĉ·-eco en la parolanto aŭ en la objekto.
La samo okazus al supozita sufikso el· (iam proponita de Prof. Christaller por montri la malon de aĉ·, do belon, bonon, admiron, ŝaton, laŭ vortoj kiel anĝelo, modelo, ĉielo, belo, mielo ktp). Lingvo ne posedanta tian «admiran» sufikson uzas bildojn por ĝin anstataŭi. Ĝi diras «anĝelo» por hom·elo (bonega homo) aŭ «nektaro» por vin·elo (bonega vino) ktp. La procedo estas bone konata kaj neniu eraras pri ĝi aŭ esperas trovi verajn blankplumajn flugilojn sub la ĉemizo de la bonkora homo nomita «anĝelo».
6. Logiko kaj sento
Esprimo de «nuancoj». Logikaj distingoj. Sentaj distingoj. Sama listo de rimedoj. Insisto. Ĉu. Vera kaj falsa demando. Ne. Mallogika uzo de la neo kaj malo. Ironio. Kontrolo de la kompreno. Telefona stilo. Bildoj. Propraj kaj internaciaj. Du roloj de sufiksoj. Komparo de la rimedoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj.