Afiksoj en Esperanto konservas unuecon de senco, sed ilia praktika rolo varias en diversaj okazoj. Ilin observante en la vivo lingva oni povos ekkoni ilian espriman valoron kaj eĉ mezuri gradojn.
Rigardu mal-, ekzemple. En la vorto malgranda ĝia valoro estas nur etimologia aŭ memorhelpa, fluaj uzantoj de la lingvo jam delonge ne plu pensas pri la malo de granda. Ili kutimas senkonscie uzi unupense kaj unuparole malgranda same kiel france petit, germane klein aŭ angle small. Tie la rolo limiĝas al faciligo por lernantoj de la lingvo.
Se vi diras malsimpla, tiam la penso videble intervenas por serĉi kaj montri la malon de simpla, kreante sinonimon al komplika. En tiu okazo la rolo de mal- estas ankoraŭ viva logika senctransformo.
Nun sonos al viaj oreloj la jena frazo: «Kiam li ricevis, kiel solan dankon, tiun efektivan malsalajron, li kompreneble malridis.» Tiam certe la penso de la parolanto kaptis mal- por ĝin utiligi kiel esprimilon de sento pli ol de logiko.
Se vi serĉos kaj enklasigos grandan kvanton da tiaj ekzemploj, vi baldaŭ trovos mem la kondiĉojn de tiuj diversaj gradoj. Ili ĉefe dependas de la ofteco. Malgranda estas uzata tiom da milionfojoj kiom granda, kaj fariĝis unu el la plej kutimaj vortoj de la lingvo. Por esprimi forte la senton pri malgrandeco necesas nun uzi eta, ĉar malpli eluzita. Malsimpla estas jam multe pli malofta ol malgranda, sed malridi aŭ malsalajro estas tiel maloftaj, ke ili frapas. Ĝuste tiun frapecon pro malofteco la forta sento uzas por esprimiĝi kaj impresi la aŭdanton.
Similan observon oni povas fari pri multaj afiksoj en la lingvo, ĉefe sufiksoj. Ekzamenu laŭgrade:
mirinda | leginda | rigardinda |
Esperantisto | Einstein-isto | frazisto |
timema | kantema | frazema |
ĉambrego | ĝardenego | tagmanĝego |
beleta | liteto | sinjoreto |
rideti | dormeti | rigardeti |
tranĉilo | manĝilo | sukcesilo |
En vortoj de la unua kolumno[9] (mirinda, beleta, tranĉilo ktp) la sufikso tiom «mortis» aŭ enkorpiĝis, ke ĉiuj vortoj de tiu klaso jam akiris apartan sencon kiel etikedo de unu ideo speciala (aŭ nomo de unu aparta objekto). Ili ne plu kovras la tutan logikan kampon regatan de la sufikso. Ekzemple tranĉilo ne signifas ĉian eblan ilon por tranĉi, sed nur unu specialan tre komunan specon. Ĉambrego havas jam propran apartan sencon de loko, kie oni povas organizi kunvenon aŭ paroladon. Rideti ne signifas etan ridon, sed alian multe pli afablan lumiĝon de la vizaĝo. Tiuj vortoj fariĝis tutoj kun fiksa bloka senco. La rolo de la sufikso reduktigis al nura memorhelpilo en lernado de vortoj.
Tiuj de la dua kolumno konservas la vivan uzon de la sufikso, aldonebla al radiko kun plena logika forto (leg·inda, kant·ema, dorm·eti).
Sed la vortoj de la tria kolumno montras eĉ ankoraŭ pli vivan uzon de la sufikso kun spica valoro senta. En ili suferas iom la logiko, sed impresas la kontenteco de la knabeto pri «tagmanĝego» (kiu eble tute ne estus ega por vi, sed ŝajnis al li tia) aŭ la moko de la kritikanto pri la «frazisto», kiu uzis flatan paroladon kiel «sukcesilon» por akiri postenon.
Nu, tiuj tri kolumnoj ankaŭ korespondas al gradoj de uzofteco. Por la unua la uzofteco estas tiel granda, ke la sufikso perdis tie sian apartan vivon kaj enkorpiĝis aŭ «mortis». Por la dua, la uzofteco estas malpli granda kaj oni ankoraŭ sentas la pensan intervenon formi la vorton kun intenco logika. Por la tria la uzo estas escepta, malofta. Pro tio ĝi frapas kaj taŭgas por esprimi senton.
Tiuj ekzemploj konfirmas la konatan lingvosciencan leĝon de Meillet, asertantan, ke ĉiufoje, kiam lingvero estas parolata, ĝi perdas iom de sia esprima potenco.
Estas interesa kaj eĉ admirinda fenomeno, kiamaniere lingvoj reagas kontraŭ tiu konstanta perdado, trovante ĉiam novajn rimedojn por renaĝi kontraŭ la fluo. Vidu Esperanton mem. La sufikso eg· estas vivoplena, tiel sangoriĉa, ke ni ĉiuj emas ĝin uzadi ofte kaj oftege por kontentigi nian naturan bezonon al trograndigo. Italoj uzas -issimo. Nu, en vortoj kiel ĉambrego, pordego, belega ĝi jam mortis. Ĝi kunlaboris por krei tiujn fiksajn etikedojn, sed ĝi perdis ĉiun sendependan forton por surrajdi, sproni kaj influi la radikon. Do kiel fari, se ni bezonas esprimi nian pasion por grandigo rilate al ĉambro, pordo aŭ bela? Nu, la lingvo neniam estas embarasata. Tiam la ŝatata sufikso, trovante la pordon fermita, eniras tra la fenestro. Ĝi alivestiĝas kiel adjektivo aŭ adverbo kaj, antaŭ ol vi havis tempon tion konstati, vi jam ekkriis ega ĉambro, ega pordo aŭ ege bela. Tie la sento kaj vivo forte korbatas. Eg·, nia karulo ĉiuminuta, ne konsentas morti, eĉ ne ripozi. Tro sangoplena ĝi estas.
Similon ni jam rimarkis pri et· en parenca okazo. Perdinte forton en tro uzita dometo, ĝi retrovas ĝin en eta domo. Vidu kiel kantema, parolema, plorema jam ricevis per uzo veston de ĝenerala kutimo. Ili jam etikedas konstantajn kvalitojn aŭ malkvalitojn. Se io subite okazis al vi kaj vi sentas boli en vi mem la deziron aŭ bezonon kanti, aŭ plori, aŭ paroli, vi ja ne diros: mi estas kantema, aŭ plorema, aŭ parolema. Tio estus kvazaŭ diri: mi estas blondhara aŭ bluokula. Ne, vi diros move: mi estas ema kanti aŭ ema paroli. Vi diros eĉ ankoraŭ pli fortesprime: mi emas plori. Kaj jen via sufikso jam fariĝis, ne nur adjektivo, sed eĉ verbo … por ke ĝi povu vivi.
Se vi aŭdis tro multfoje «paliĝis», vi trovos ĝin tro eluzita kaj ne sufiĉe forta por esprimi vian impreson rakontante pri malfeliĉa homo, kiu aŭdas pri mortigo de la filo. «Lia vizaĝo paliĝis» ne taŭgas. Ankaŭ ne «blankiĝis». Sed kiel forte sonas la malpli kutima formo «iĝis pala» aŭ «iĝis blanka»!
Kontraŭe, ĉar vi pli kutimas aŭdi ke sinjoro A. aŭ B. fariĝis grafo aŭ iĝis kapitano, vi nature diros, ke li grafiĝis aŭ ke li kapitaniĝis por esprimi mokon. Ĉiam la nekutima, do ne eluzita, eĉ neatendita esprimo estas la plej trafa por esprimi sentan koloron.
8. Sento kaj gramatiko
Sentaj intervenoj en elementajn signojn gramatikajn. Sentoplena uzo de -as, -o, -a, -e. Libera rajdado sur sintakso. Nelogika uzo de verbaj tempoj kaj modoj: -us, -u. Falsaj neoj. Falsaj demandoj. Diferenco inter aserto, priskribo kaj esprimo de sentoj. Fotografado kaj pentrado. Komuna lingvo kaj literaturo.
Ni konstatis la emon de la sentoj elekti prefere kiel plej trafan esprimilon ĉiam la malplej kutiman formon. Tiun emon oni konstatas ne nur en ordigo de la vortoj en frazo aŭ en uzo de sufiksoj, sed eĉ en rimarkindaj influoj ĉe la plej simplaj elementaj signoj gramatikaj, kiel -o, -a, -e, -as, -is ktp.
[9]
En ĉi tiu verko E. Privat uzadas la vorton