ASTA
(post lin, lin kaptanta) Alfred, – Alfred! Ne al la fjordo!
ALLMERS
Mi nepras al li! Lasu min, Asta! Mi prenos la boaton.
ASTA
(teruriĝita) Ne al la fjordo, mi diras!
ALLMERS
(cedante) Ne, ne, – mi ne iros. Lasu min nur.
(kondukas lin al la tablo) Vi devas lasi vian menson ripozi, Alfred. Jen venu, kaj sidiĝu.
ALLMERS
(volas sidigi sin sur la benkon) Jes, jes, – kiel vi do volas.
Ne, vi ne sidu tie.
Ne; ne faru! Ĉar jen vi sidas nur rigardante sur la fjordon – (devigas lin sidi sur seĝo kun la dorso dekstren) Jen vidu. Nun vi sidas bone. (Ŝi mem sidigas sin sur la benkon.) Kaj nun ni daŭrigu iom kunparoli.
ALLMERS
(spiras aŭdeble) Mildiĝis iom la sento de perdo kaj funebro momenton.
Sed ĉu ne ŝajnas al vi, ke mi estas terure laca kaj apatia, – povante forgesi?
ASTA
Ho ne do. Ĉar certe neeblas ĉiam turnadi ĉirkaŭ unu sola penso.
ALLMERS
Jes, por mi neeblas. Antaŭ ol vi venis malsupren al mi, mi sidis lamentante tiom nepriskribeble en ĉi pelanta, ronĝanta funebro –
Kaj ĉu vi kapablas kredi, Asta – Hm –?
Meze en la angoro mi kaptis min mem en la penso diveni kion ni havu por tagmanĝo hodiaŭ.
ASTA
(trankviligante) Jes, jes, se nur estas ripozo en ĝi, do –
ALLMERS
Jes, pensu kara, – mi trovis, ke estas kvazaŭ ripozo en ĝi. (etendas al ŝi la manon trans la tablon) Kiom bone estas, ke mi havas vin, Asta. Pri tio mi ĝojas, ĝojas – meze en la funebro.
ASTA
(rigardas lin serioze) Unue vi estu ĝoja pro tio, ke vi havas Rita.
ALLMERS
Jes, memkompreneble. Sed Rita ne estas parenca al mi. Ne estas kiel havi fratinon.
ASTA
(atenta) Ĉu tion vi diras, Alfred?
ALLMERS
Jes, nia parencaro estas io aparta. (duone ŝerce) Ĉiam ni elektis helajn antaŭliterojn en niaj nomoj. Ĉu vi memoras, kiom ofte ni parolis pri tio antaŭe? Kaj ĉiuj parencoj, – ĉiuj ili estas same malriĉaj. Kaj ĉiuj havas ni egalajn okulojn.
ASTA
Ĉu vi trovas, ke ankaŭ mi havas –?
ALLMERS
Ne, vi parencas ja tute al via patrino, vi. Tute ne similas al ni aliaj. Eĉ ne al patro. Sed tamen –
Jes, mi kredas ke la kuna vivo tamen premis nin ambaŭ reciproke laŭ niaj bildoj. En la menso, mi sugestas.
ASTA
(varme emocia) Ho, tion vi neniam diru, Alfred. Estas mi, kiu stampiĝis laŭ vi. Kaj estas al vi, ke mi ĉion ŝuldas, ĉion bonan en la mondo.
ALLMERS
(skuas la kapon) Vi ŝuldas al mi nenion, Asta. Kontraŭe –
ASTA
Ĉion mi ŝuldas al vi! Tion vi ja povas diri al vi mem. Neniu ofero estis tro peza por vi –
ALLMERS
(interrompante) Ĉu do – ofero! Ne prezentu tiaĵon. – Mi nur amis vin, Asta. Ekde kiam vi estis infaneto. (post mallonga paŭzo) Kaj mi ĉiam pensadis, ke estas tiom da maljusteco, kiom mi devis kompensi.
ASTA
(surprizita) Maljusteco! Vi?
ALLMERS
Ne precize pro mi. Sed –
(duone ekstaras de la benko) Pro – patro! (ree eksidas) Al kio vi aludas, Alfred?
ALLMERS
Patro neniam estis vere bonvola kontraŭ vi.
ASTA
(ekscitita) Ho, tion do ne diru!
ALLMERS
Jes, ĉar estas vero. Li ne amis vin. Ne tiel kiel li devus.
ASTA
(evitante) Ne, eble ne tiel, kiel li amis vin. Estis ja tute kompreneble.
ALLMERS
(daŭrigas) Kaj severa li ofte estis ankaŭ kontraŭ via patrino. Almenaŭ la lastajn jarojn.
ASTA
(kviete) Patrino estis ja multege pli juna ol li. Memoru tion.
ALLMERS
Vi ne kredas, ke ili interharmoniis, ĉu?
ASTA
Eble ili ne tion faris.
ALLMERS
Jes, sed tamen –. Patro, kiu alie estis tiel milda kaj molkora –. Tiel afabla al ĉiuj homoj –
ASTA
(silente) Eĉ patrino ne ĉiam estis tia, kia ŝi devus.
ALLMERS
Ĉu via patrino ne estis!
Kontraŭ patro, vi aludas?
Tion mi ja neniam rimarkis.
ASTA
(batalante kontraŭ la ploro, ekstaras) Ho, kara Alfred, – lasu ilin ripozi, tiuj, kiuj estas for. (Ŝi iras dekstren.)
ALLMERS
(ekstaras) Jes, lasu ilin ripozi. (tordas la manojn) Sed tiuj kiuj estas for, – ili ne lasas nin ripozi, Asta. Nek tagon nek nokton.
ASTA
(rigardas lin varme) Post daŭro de la tempo ĉio sentiĝos pli milde, Alfred.
ALLMERS
(rigardas ŝin senhelpe) Jes, ankaŭ vi kredas tion, ĉu ne? – Sed kiel mi supervenku tiujn terurajn, unuajn tagojn –. (raŭke) Ne, tion mi ne komprenas.
ASTA
(petante, metas la manojn sur liajn ŝultrojn) Iru al Rita. Ho, mi petegas vin –
ALLMERS
(ekscitita, formoviĝas) Ne, ne, ne, – ne parolu al mi pri tio! Ĉar mi ne povas, komprenu. (pli trankvila) Lasu min resti ĉi tie kune kun vi.
ASTA
Jes, mi ne foriros de vi.
ALLMERS
(prenas ŝian manon kaj tenas ĝin firme) Dankon! (rigardas momenton sur la fjordon) Kie estas nun mia eta Eyolf? (ridetas al ŝi peze) Ĉu tion vi povas diri al mi, – vi, mia granda, saĝa Eyolf? (agitas la kapon) Neniu en la tuta mondo povas tion al mi diri. Al mi la nura scio estas, ke mi ne plu havas lin.
ASTA
(rigardas supren maldekstren kaj retiras sian manon) Nun ili venas.
(Sinjorino Allmers kaj inĝeniero Borghejm venas promenante malsupren la arbaran vojeton; ŝi antaŭe; li malantaŭ ŝi. Ŝi estas nigre vestita, kun nigra vualo super la kapo. Li portas pluvŝirmilon sub la brako.)
ALLMERS
(iras ŝin renkonte) Kiel statas pri vi, Rita?
RITA
(preterpasas lin) Ho, ne demandu.
Nur serĉi vin. Pri kio vi okupetadas?
ALLMERS
Nenio. Asta venis al mi.
RITA
Jes, sed antaŭ ol Asta venis? Vi forestis de mi la tutan antaŭtagmezon.
ALLMERS
Mi sidis rigardante eksteren sur la akvon.
RITA
Hu, – ĉu vi eltenas!
ALLMERS
(senpacience) Prefere mi nun estu sola!
RITA
(maltrankvila paŝadas ĉirkaŭe) Kaj jen sidi trankvile! Sur unu kaj la sama loko!
ALLMERS
Mi havas ja nenion en la mondo kion postsopiri.