Выбрать главу
RITA

Mi eltenas nenie. Precipe ne ĉi tie, – kun la fjordo ĝuste antaŭe.

ALLMERS

Ĝuste pro tio, ke la fjordo estas tiom proksima.

RITA

(al Borghejm ) Ĉu ne ankaŭ vi trovas, ke li supreniru kun ni aliaj?

BORGHEJM

(al Allmers ) Mi opinias, ke estus pli bone por vi.

ALLMERS

Ne, ne, – lasu min do sidi, kie mi estas.

RITA

Do mi restu ĉe vi, Alfred.

ALLMERS

Nu ja, do faru tion. – Restu ankaŭ vi, Asta.

ASTA

(flustras al Borghejm ) Lasu ilin solaj!

BORGHEJM

(kun komprenema rigardo) Fraŭlino Allmers, – ĉu promenadon – laŭ la marbordo? La finan fojon?

ASTA

(prenas sian pluvŝirmilon) Jes, venu. Ni iru iom pluen.

(Asta kaj Borghejm iras kune malantaŭ la boatejon.)

(Allmers iom paŝadas ĉirkaŭe. Poste li sidigas sin sur ŝtono sub la arboj antaŭe maldekstre.)

RITA

(proksimiĝas kaj staras antaŭ li kun interplektitaj, pendantaj manoj) Ĉu vi eblas imagi, Alfred, – ke ni perdis Eyolf?

ALLMERS

(rigardas peze malsupren antaŭ si) Al la penso ni kutimiĝu.

RITA

Mi ne povas. Mi ne povas. Mi vidis tiun teruran vidaĵon, kiu staros antaŭ mi tra mia tuta vivo.

ALLMERS

(suprenrigardas) Kiun vidaĵon? Kion vi vidis?

RITA

Mi mem nenion vidis. Nur aŭdis la rakonton. Ho –!

ALLMERS Diru do prefere tuj. RITA

Mi iris kun Borghejm al la kajo –

ALLMERS Kion vi tie volis? RITA

Demandi al la knaboj, kiel tio okazis.

ALLMERS Tion ni ja scias. RITA Ni eksciis pli. ALLMERS Nu! RITA

Ne estas vero, ke li tuj tute malaperis.

ALLMERS

Ĉu nun ili tion diras?

RITA

Jes. Ili diras, ke ili vidis lin kuŝanta sur la fundo. Profunde malsupre en la klara akvo.

ALLMERS

(dentgrincigante) Kaj ili ne savis lin!

RITA Eble ili ne povis. ALLMERS

Ili scipovas naĝi – ĉiuj –. Ĉu ili diris kiel li kuŝas, dum ili vidis lin?

RITA

Jes. Ili diris, ke li kuŝas surdorse. Kaj kun grandaj, malfermitaj okuloj.

ALLMERS

Malfermitaj okuloj. Sed tute trankvila?

RITA

Jes, tute trankvila. Kaj jen io venis kondukante lin foren. Ili nomis ĝin marfluo.

ALLMERS

(kapsignas malrapide) Tio do estis la lasta vido de li.

RITA (plorsufokite) Jes. ALLMERS

(kun apatia voĉo) Kaj neniam, – neniam ni plu vidos lin.

RITA

(lamentante) Tagon kaj nokton li staros antaŭ mi tiel, kiel li kuŝis tie sube.

ALLMERS

Kun la grandaj, malfermitaj okuloj.

RITA

(ŝokita) Jes, kun la grandaj malfermitaj okuloj. Mi vidas ilin! Mi vidas ilin antaŭ mi!

ALLMERS

(stariĝas malrapide kaj rigardas ŝin silente minace) La okuloj, ĉu ili estis malicaj, Rita?

RITA

(paliĝas) Malicaj –!

ALLMERS

(tute proksime al ŝi) La okuloj, kiuj fiksrigardis supren, ĉu ili estis malicaj? De tie profunde?

RITA

(sin retirante) Alfred –!

ALLMERS

(sekvas) Respondu al mi! ĉu estis malicaj infanokuloj?

RITA

(krias) Alfred! Alfred –!

ALLMERS

Nun estas por ni, – kiel vi deziris, Rita.

RITA

Mi ! Kiel deziris mi?

ALLMERS

Ke Eyolf ne estus ĉi tie.

RITA

Neniam en la mondo mi tion deziris! Ke Eyolf ne starus inter ni du, – tion mi deziris.

ALLMERS

Nu ja, – de nun li ja tion ne faros.

RITA

(malrapide, rigardante antaŭen) Eble de nun ankoraŭ pli. (skuiĝas) Ho, tiu terura vidaĵo!

ALLMERS

(kapsignas) La malicaj infanokuloj, jes.

RITA

(timigita, retiriĝas) Lasu min, Alfred! Mi timas vin! Tia mi neniam vidis vin antaŭe.

ALLMERS

(rigardas ŝin malmole kaj malvarme) Aflikto igas malica kaj abomena.

RITA

(timigita sed tamen obstina) Jen kiel ankaŭ mi sentas.

(Allmers iras dekstren kaj rigardas foren sur la fjordon. Rita sidigas sin ĉe la tablo. Mallonga paŭzo.)

ALLMERS

(turnas la kapon al ŝi) Vi neniam vere kaj sincere amis lin. Neniam!

RITA

(malvarme, sinrega) Eyolf neniam lasis al mi gajni sin tute kaj komplete.

ALLMERS Ĉar vi ne volis. RITA

Ho jen do. Mi volis pli ol volonte. Sed iu staris bare. Eĉ de la komenco.

ALLMERS

(turnas sin tute) Mi , mi staris bare, vi sugestas?

RITA

Nu ne. Ne de la komenco.

ALLMERS (proksimiĝas) Kiu do? RITA La onklino. ALLMERS Asta. RITA

Jes. Asta, – ŝi kaptis lin – tuj post kiam okazis – la malfeliĉa falo.

ALLMERS

Se ŝi lin kaptis, ŝi faris el amo.

RITA

(impete) Ĝuste tio! Mi ne toleras dividi ion kun aliulo! Ne en amo.

ALLMERS

Ni du devus dividi lin inter ni en amo.

RITA

(rigardas lin moke) Ni? Ho, vi funde neniam vere amis lin, eĉ ne vi.

ALLMERS

(rigardas ŝin surprizite) Mi ne, ĉu!

RITA

Ne, vi lin ne amis. Unue vi estis ja tiom kaptita de tiu libro – pri la respondeco.

ALLMERS

(forte) Jes, mi estis. Sed ĝuste ĝin, Rita, – ĝin mi oferis pro Eyolf.

RITA Ne pro amo al li. ALLMERS Kial do, vi pensas? RITA

Ĉar vi vagis ĉi tie kaj mordiĝis de malfido al vi mem. Ĉar vi komencis dubi, ĉu vi havas iun grandan vivotaskon, por kiu vivi en la mondo.

ALLMERS

(esplorante) Ĉu vi observis ion tian sur mi?

RITA

Jes ja, – iom post iom. Kaj jen vi bezonis ion novan, kiu povus plenigi vin. – Mi , mi verŝajne ne plu estis por vi sufiĉe.

ALLMERS

Estas la leĝo de transformo, Rita.

RITA

Tial do vi volis fari mirindan infanon el kompatinda eta Eyolf.