ALLMERS
Tion mi ne volis. Mi volis fari el li feliĉan kreaĵon. Sole tion mi volis.
RITA
Sed ne pro amo al li. Esploru vin mem! (kun ĝenataj okuloj) Kaj esploru ĉion, kio kuŝas sube – kaj malantaŭe.
ALLMERS
(evitas ŝiajn okulojn) Estas io, kion vi volas ignori.
(rigardas ŝin penseme) Se estas kiel vi pensas, ni du vere neniam posedis nian propran infanon.
RITA
Ne. Ne en profunda amo.
ALLMERS
Kaj tamen ni nun lamentadas lin tiom amare.
RITA
(amare) Jes, ĉu ne estas strange tion pensi? Lamentadi tiel pri eta, fremda knabo.
ALLMERS
(ekkriante) Ho, ne nomu lin fremda!
RITA
(peze agitas la kapon) Ni neniam al ni gajnis la knabon, Alfred. Ne mi. Nek vi.
ALLMERS
(tordas la manojn) Kaj nun estas tro malfrue. Tro malfrue!
RITA
Kaj komplete malkonsolebla – ĉio.
(subite ekkolerema) Jen vi kulpas!
Jes, vi! Estas via kulpo, ke li fariĝis, – tia kia li fariĝis! Estas via kulpo, ke li ne povis savi sin el la akvo.
(deturnante) Alfred, – ne ĵetu la kulpon sur min!
ALLMERS
(pli kaj pli ekster si mem) Jes, jes, mi faras! Estis vi kiu lasis la bebon kuŝi sur la tablo sen atento.
RITA
Li kuŝis tiom mole en la kusenetoj. Kaj dormis senriske. Kaj vi ja promesis varti la infanon.
ALLMERS
Jes, mi promesis. (malaltigas la voĉon) Sed jen vi venis, vi, vi, – kaj logis min enen al vi.
RITA
(rigardas lin obstine) Ho, diru prefere, ke vi forgesis kaj infanon kaj ĉion alian.
ALLMERS
(en subpremita kolero) Jes, vero. (pli trankvile) Mi forgesis la infanon – inter viaj brakoj!
RITA
(ekscitita) Alfred! Alfred, – estas abomene de vi!
ALLMERS
(mallaŭte, pugnigas la manojn kontraŭ ŝi) En tiu momento vi kondamnis al morto la etan Eyolf.
RITA
(sovaĝe) Ankaŭ vi! Ankaŭ vi; – se tiel estas!
Nu jes, – postulu ankaŭ de mi respondecon, – se vi jen volas. Ambaŭ ni krimis. – Kaj tial tamen vere estis venĝo en la morto de Eyolf.
(pli sinrega) Jes. Juĝo super vi kaj mi. Nun ni iras ĉi tie laŭ merito. En kaŝita, malkuraĝa pento ni lasis nin fortimigi de li, dum li vivis. Ne eltenis vidi tiun, – tiun, kiun li devis kuntreni –
RITA
(mallaŭte) La lambastonon.
ALLMERS
Jes, ĝuste ĝin. – Kaj tio, kion ni nun nomadas funebro kaj aflikto, – tio estas ronĝanta konscienco, Rita. Nenio alia.
RITA
(rigardas lin konfuzite) Ŝajnas al mi ke tio portos nin en malesperon, – rekte en frenezon por ni ambaŭ. Ĉar ni povas ja neniam, – neniam ripari.
ALLMERS
(kaptita de silenta animstato) Mi sonĝis pri Eyolf ĉinokte. Ŝajnis al mi, ke li venas supren de la kajo. Li povis kuri, kiel aliaj knaboj. Nenio estis do al li okazinta. Nenio. La sufokanta realo do estas nur sonĝo, mi pensis. Ho, kiom mi dankis kaj benis – (haltas) hm –
RITA
(rigardas lin) Kiun?
Jes; kiun vi dankis kaj benis?
ALLMERS
(repuŝante) Mi kuŝis dormante, vi aŭdas –
RITA
Iun, je kiu vi mem ne kredas?
ALLMERS
Ĝi tamen hantis min. Mi ja dormis –
RITA
(riproĉante) Vi ne devus igi min dubema, Alfred.
ALLMERS
Ĉu estus ĝuste de mi se mi lasus vin travivi kun malplenaj iluzioj?
RITA
Estus pli bone por mi. Ĉar jen mi havus ion por konsolo. Nun mi vagas nesciante ĉu elen ĉu enen.
ALLMERS
(rigardas ŝin akre) Se vi nun povus elekti –. Se vi povus sekvi Eyolf tien, kie li nun estas –?
Se vi estus tute konvinkita, ke vi retrovus lin, – konus lin, – komprenus lin –?
Ĉu vi libervole volus fari la salton transen al li? Libervole forlasi ĉion jenan? Rezigni pri la tuta tera vivo? Ĉu vi tion volus, Rita?
Jes; hodiaŭ. En ĉi horo. Respondu al mi. Ĉu vi volus?
RITA
(hezitante) Ho, mi ne scias Alfred. – Ne; mi kredas, ke unue mi volus resti iom da tempo ĉi tie ĉe vi.
Jes, nur pro vi.
ALLMERS
Sed jen poste? Ĉu tiam –? Respondu!
Ho, kion mi respondu al tiaĵo? Mi ja ne povus foriri de vi. Neniam! Neniam!
ALLMERS
Sed okaze ke mi irus al Eyolf? Kaj vi estus plene konvinkita, ke tie vi renkontus kaj lin kaj min. Ĉu jen vi volus transiri al ni?
RITA
Mi certe volus. Ho, volonte! Volonte! Sed –
(ĝemas mallaŭte) Mi ne povus, – mi sentas. Ne, ne; mi tute ne povus! Ne por ĉiuj gloroj de la ĉielo!
Ne, ĉu ne vere, Alfred! Eĉ vi ne povus!
ALLMERS
Ne, ĉar ĉi tie, en la tera vivo, ni vivantaj havas hejmon.
RITA
Jes, ĉi tie estas tia feliĉo, kian ni komprenas.
ALLMERS
(sombre) Ho, la feliĉo, – la feliĉo, Rita –
RITA
Vi do sugestas, ke la feliĉo – ĝin ni neniam plu retrovos. (rigardas lin demande) Sed okaze –? (impete) Ne, ne; mi ne kuraĝas tion diri! Eĉ ne pensi.
ALLMERS
Jen diru. Diru do, Rita.
RITA
(hezitante) Ĉu ni provu –? Ĉu eblus lin forgesi?
Forgesi la penton kaj la riproĉon, mi sugestas.
Jes. Se estus eble. (ekkrie) Ĉar ĉi tiun staton, – mi ĝin ne longe eltenos! Ho, ĉu ne eblas ion elpensi, en kio estas forgeso?
ALLMERS
(skuas la kapon) Kio tio do estus?
RITA
Ĉu eblus provi vojaĝante tre foren?
ALLMERS
De la hejmo? Vi kiu nenie sentas vin komforta, se ne estas tie ĉi.
RITA
Nu, do inviti multajn homojn al ni? Gastamece vivi. Ĵeti nin en ion, kio mildigus kaj kvietigus.
ALLMERS
Tia vivo ne konvenas al mi. – Ne, – mi prefere provus rekomenci mian laboron.
RITA
(akre) Vian laboron? Tiun, kiu staradis kiel vando kaj muro inter ni?