ALLMERS
(malrapide, rigardas ŝin fikse) De nun ĉiam estu vando kaj muro inter ni du.
Kiu scias ĉu ne grandaj, malfermitaj infanokuloj rigardos nin nokte kaj tage.
RITA
(silente; timotremanta) Alfred, – estas terure tion imagi!
Nia amo estis kiel konsumanta fajro. Nun ĝi estu estingita –
RITA
(kontraŭ lin) Estingita!
(malmole) Ĝi jam estas estingita, – en unu el ni.
(kiel ŝtonigita) Kaj tion vi kuraĝas diri al mi!
ALLMERS
(pli milde) Ĝi estas morta, Rita. Sed en tio, kion mi nun, en kuna kulpo kaj pentodeziro, sentas por vi, – en tio mi kvazaŭ videtas releviĝon –
RITA
(impete) Ho, mi ne interesiĝas pri iu releviĝo!
Mi estas varmkora homo, mi! Ne ĉirkaŭvagas dormetante, – kun fiŝsango en la vejnoj. (tordas la manojn) Kaj jen esti enfermita tutvive – en pento kaj riproĉo! Enfermita kun iu, kiu ne plu estas mia, mia, mia!
Tiel devis ja foje finiĝi, Rita.
Ĉu tiel devus finiĝi! Tio, kio komencis inter ni en tia kune akceptanta amo!
ALLMERS
Mia amo ne estis kune akceptanta de la komenco.
RITA
Kion vi do sentis por mi unue?
Mi komprenas. Sed kiel mi tamen gajnis vin?
ALLMERS
(mallaŭte) Vi estis tiom rave delikata, Rita.
RITA
(rigardas lin esploreme) Nur tio do? Diru, Alfred! Sole tio?
ALLMERS
(sindevige) Ne; flanke estis ankaŭ io alia.
RITA
(ekkrie) Mi suspektas kio estis! Estis "oro kaj verdaj arbaroj", kiel vi diradas. Jen, ĉu estis, Alfred?
(rigardas lin profunde riproĉe) Kiel vi povis – kiel vi tion povis!
ALLMERS
Mi devis pensi pri Asta.
RITA
Asta, jes! (amare) Estis do efektive Asta, kiu kunigis nin du.
ALLMERS
Ŝi nenion sciis. Eĉ ne hodiaŭ ŝi suspektas.
RITA
(repuŝante) Tamen estis Asta! (ridetas per rikana okulĵeto flanken) Aŭ ne, – estis eta Eyolf. Eta Eyolf, jen vi!
Jes, ĉu vi ne nomis ŝin Eyolf antaŭe? Ŝajnas al mi, ke vi iam tion diris, en intima momento. (proksimiĝas) Ĉu vi memoras ĝin – la tentantan, ravan momenton, Alfred?
ALLMERS
(retiras sin kvazaŭ en teruro) Mi memoras nenion! Volas nenion memori!
RITA
(sekvas lin) Estis en la momento, – kiam via alia Eyolf fariĝis kriplulo!
ALLMERS
(obtuze, apogas sin al la tablo) La venĝo.
RITA
(minacante) Jes, la venĝo!
(Asta kaj Borghejm revenas ĉe la boatejo. Ŝi portas kelkajn nimfeojn en la mano.)
RITA
(sinrege) Nu, Asta, – jen, ĉu vi kaj sinjoro Borgstrom ekhavis okazon funde kunparoli?
ASTA
Nu jes, – certagrade.
(Ŝi formetas la pluvŝirmilon kaj metas la florojn sur seĝon.)
BORGHEJM
Fraŭlino Allmers estis tre parol-avara dum la promenado.
RITA
Vere tia? Jen do, Alfred kaj mi kunparolis tiom profunde ke sufiĉas –
ASTA
(rigardas ambaŭ streĉite) Kio estas –?
RITA
– ke sufiĉas por la tuta vivo, mi diras. (interrompante) Sed jen venu, kaj ni iru supren, ĉiuj kvar. De nun ni devas havi homojn ĉirkaŭ ni. Alfred kaj mi ne eltenas solaj.
ALLMERS
Jes, nur iru antaŭe vi aliaj. (turnas sin) Sed kun vi mi devas unue interŝanĝi kelkajn vortojn, Asta.
RITA
(rigardas lin) Nu? – Jen jes, venu do vi kun mi, sinjoro Borghejm.
(Rita kaj Borghejm iras supren laŭ la arbara vojeto.)
ASTA
(timeme) Alfred, kio okazis!
ALLMERS
(sombre) Estas tio, ke mi ne plu eltenas ĉi tie.
ASTA
Ĉi tie! Kune kun Rita, vi sugestas?
ALLMERS
Jes. Rita kaj mi ne povas daŭrigi la kunan vivon.
ASTA
(agitas lian brakon) Sed, Alfred, – ne diru do ion tiel teruran!
ALLMERS
Estas vero, kion mi diras. Ni iradas ĉi tie kaj igas unu la alian malicaj kaj fiaj.
ASTA
(vunde tuŝita) Ho, neniam, – neniam mi suspektus ion tian!
ALLMERS
Eĉ mi ne tion vidis antaŭ hodiaŭ.
ASTA
Kaj nun vi volas –! Jen, kion vi vere volas, Alfred?
ALLMERS
Mi volas forvojaĝi de ĉio jena. Forege de ĉio.
ASTA
Kaj jen stari tute sola en la mondo?
ALLMERS
(kapsignas) Kiel iam antaŭe, jes.
ASTA
Sed vi ne taŭgas por stari sola!
ALLMERS
Ho jes. Antaŭe mi almenaŭ taŭgis.
ASTA
Jes, antaŭe, jes. Tiam vi ja havis min ĉe vi.
ALLMERS
(volas preni ŝian manon) Jes. Kaj estas hejmen al vi, Asta, ke mi nun rifuĝas.
ASTA
(evitas lin) Al mi! Ne, ne, Alfred! Tute neeblas.
ALLMERS
(rigardas ŝin peze) Borghejm do tamen staras en la vojo?
ASTA
(fervore) Ne, ne; li ne faras! En tio vi mispensas.
Bone. Do mi venos al vi, – vi kara, kara fratino. Mi devas reveni al vi. Hejmen al vi por puriĝi kaj nobliĝi de la kunvivo kun –
ASTA
(ekscitita) Alfred, – vi pekas kontraŭ Rita!
Mi estas pekinta kontraŭ ŝi. Sed ne en tio ĉi. Ho, pripensu do, Asta! Kia do estis la kuna vivo inter vi kaj mi? Ĉu ne estis kiel nura alta, sankta tago de komenco ĝis fino?
ASTA
Jes, estis, Alfred. Sed ne estas revivebla.
ALLMERS
(amare) Ĉu vi opinias, ke la geedzeco tiom neripareble degenerigis min?
ASTA
(trankvile) Ne, tion mi ne opinias.
ALLMERS
Jen do, ni du volas revivi nian iaman vivon.
(decide) Ni ne povas , Alfred.
ALLMERS
Jes, ni povas. Ĉar amo de frato kaj fratino –
(streĉita) Kio pri ĝi?
ALLMERS
Tiu rilato estas la sola, kiu ne estas sub la leĝo de transformo.
ASTA
(malrapide; tremetanta) Tamen, se tiu rilato ne –
– ne estas nia rilato?