(sen respondi, turnas sin al Borghejm ) Estus eble pli bone por vi, ke vi ankoraŭ ne havas kunvojaĝanton.
BORGHEJM
(malema) Ho, kial vi povas diri tiaĵon!
ALLMERS
Ja, ĉar vi neniam scias, kiun vi eble renkontos poste. Survoje.
La ĝusta vojaĝkamarado. Kiam estos tro malfrue. Tro malfrue.
ASTA
(silente, tremante) Alfred! Alfred!
BORGHEJM
(rigardas ilin laŭvice) Kion tio signifas? Mi ne komprenas –
(Rita suprenvenas de maldekstre de la fono.)
RITA
(plende) Ho, ne foriru de mi, ĉiuj!
ASTA
(al ŝi renkonte) Vi ja preferis esti sola, vi diris –
RITA
Jes, tamen mi ne kuraĝas. Komencas tiom malbele malheliĝi. Ŝajnas al mi, ke estas grandaj, malfermitaj okuloj, kiuj rigardas min!
ASTA
(mole, kunsentanta) Se tiel do estus, Rita? Tiujn okulojn vi ne timu.
RITA
Ke vi tion povas diri! Ne timu!
ALLMERS
(petege) Asta, mi petas vin, – por ĉio en la mondo, – restu – ĉe Rita!
RITA
Jes! Kaj ankaŭ ĉe Alfred! Restu! Restu, Asta!
ASTA
(batalante) Ho, mi dezirus ege volonte –
Nu, do jen tion faru! Ĉar Alfred kaj mi ne povas solaj travivi la funebron kaj aflikton.
ALLMERS
(sombre) Prefere diru – tra la riproĉo kaj turmento.
RITA
Jes, kion ajn vi preferas nomi jenon, – ni ne portas ĝin solaj, ni du. Ho, Asta, mi petas vin elkore! Restu, kaj helpu nin! Estu por ni en la loko de Eyolf –
ASTA
(retiras sin) De Eyolf –!
RITA
Jes, ĉu ne, ŝi povas, Alfred?
ALLMERS
Se ŝi volas kaj povas.
Antaŭe vi ja nomis ŝin via eta Eyolf. (prenas ŝian manon) De nun vi estu nia Eyolf, Asta! Eyolf kiel vi antaŭe estis.
ALLMERS
(en kaŝata emocio) Restu – kaj dividu la vivon kun ni, Asta. Kun Rita. Kun mi. Kun mi, via frato!
ASTA
(decide, retiras sian manon) Ne. Mi ne povas. (turnas sin) Borghejm, – kiam ekveturos la vaporŝipo?
Jen mi devas preni la ŝipon. Vi volas kuniri, ĉu?
BORGHEJM
(mallaŭta ĝojkrio) Se mi volas! Jes, jes, jes!
(malrapide) Ha, tiel. Jes, do vi ja ne povas resti ĉe ni.
ASTA
(ĵetas sin ĉirkaŭ ŝian kolon) Dankon pro ĉio, Rita! (aliras kaptante la manon de Allmers) Alfred, adiaŭ! Mil, mil fojojn adiaŭ!
ALLMERS
(Mallaŭte, streĉite) Kio estas tio ĉi, Asta? Aspektas ja kiel forkuro.
ASTA
(en silenta timo) Jes, Alfred, – ja estas ankaŭ forkuro.
Forkuro de – mi!
ASTA
(flustre) Forkuro de vi – kaj de mi mem.
(Asta rapidas malsupren en la fono. Borghejm svingas la ĉapelon kaj sekvas ŝin.)
(Rita apogas sin al la enirejo de la pavilono. Allmers iras en forta ekscito al la baraĵo kaj staras tie rigardante malsupren. Paŭzo.)
(turnas sin kaj diras kun sinrego, batale akirita) Jen la vaporŝipo. Jen rigardu, Rita.
RITA
Mi ne kuraĝas rigardi ĝin.
Ne. Ĉar ĝi havas unu ruĝan okulon. Kaj ankaŭ unu verdan. Grandajn ardantajn okulojn.
ALLMERS
Ho, estas ja nur la lanternoj, vi scias.
RITA
De nun ili estas okuloj. Por mi. Ili fikse rigardadas el la mallumo. – Kaj ankaŭ enen en la mallumon.
Kie ĝi albordiĝas ĉi-vespere?
ALLMERS
(pli proksime) Ĉe la kajo, kiel kutime, kara –
(rektigas sin) Ho, kiel ĝi do povas albordiĝi tie!
Sed estas ja tie , ke Eyolf –! Kiel do povas tiuj homoj albordiĝi tie?
ALLMERS
Jes, la vivo estas senkora, Rita.
RITA
La homoj estas senkoraj. Senkonsideraj. Al vivantaj kaj mortintaj.
ALLMERS
Jen vi pravas. La vivo, ĝi antaŭen marŝadas, ĝuste kvazaŭ nenio okazis.
RITA
(rigardas antaŭen) Okazis ja vere nenio. Ne por la aliuloj. Nur por ni du.
ALLMERS
(en vekiĝanta doloro) Jes, Rita, – tiel senutile estis, ke vi naskis lin en doloro kaj plendo. Ĉar nun li ree estas for – sen postsigno.
RITA
Nur la lambastono saviĝis.
ALLMERS
(impete) Silentu do! Ne aŭdigu al mi tiun vorton?
RITA
(Plendante) Ho, mi ne eltenas la penson, ke ni lin ne plu havas.
ALLMERS
(malvarme kaj amare) Vi kontente senestis de li dum vi lin havis. Tutajn duontagojn vi ne vidis lin antaŭ viaj okuloj.
RITA
Ne, ĉar tiam mi sciis, ke mi povis vidi lin, kiam ajn mi deziris.
ALLMERS
Jes, tiel ni maluzis la mallongan kunvivon kun eta Eyolf.
RITA
(aŭskultas, timeme) Ĉu vi aŭdas, Alfred! Denove sonoras!
ALLMERS
(rigardas foren) Estas la vaporŝipo, kiu sonorigas. Ĝi debordiĝos.
Ho, ne estas pri tiu sonorilo ke mi pensas. La tutan tagon mi aŭdis sonoradon ĉe la oreloj. – Nun denove sonoradas!
ALLMERS
(al ŝi) Vi misaŭdas, Rita.
RITA
Ne, mi aŭdas ĝin tiel klare. Sonas kiel funebraj sonoriloj. Malrapide. Malrapide. Kaj ĉiam la samajn vortojn.
ALLMERS
Vortojn? Kiujn vortojn?
RITA
(kapsignas la takton) "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-to-no flo-sas." Ho, ŝajnas al mi, ke ankaŭ vi povus tion aŭdi.
ALLMERS
(agitas la kapon) Mi aŭdas nenion. Kaj eĉ nenio estas.
RITA
Ja, ja, diru kion vi volas, vi. Mi tion aŭdas tre klare.
ALLMERS
(rigardas trans la baraĵon) Nun ili estas surŝipe, Rita. Ĉar nun la ŝipo veturas enen al la urbo.
RITA
Ĉu vere, ke vi ne tion aŭdas! "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-ton– –".
ALLMERS
(iras antaŭen) Ne staru aŭskultante ion, kio ne ekzistas. Mi diras, ke nun Asta kaj Borghejm estas surŝipe. Jam survoje. – Asta estas for.
RITA
(rigardas lin eviteme) Jen do ankaŭ vi baldaŭ estos for, Alfred?