Выбрать главу
ALLMERS

(rapide) Al kio vi aludas?

RITA

Ke vi sekvos vian fratinon.

ALLMERS Ĉu ŝi ion diris? RITA

Ne. Sed vi ja mem diris, ke estis pro Asta, ke – ke ni du trovis unu la alian.

ALLMERS

Jes, tamen vi mem ligis min. Per la kunvivado.

RITA

Ho, por via animo mi ne plu estas – ne plu tia – rave delikata.

ALLMERS

La leĝo de la transformo tamen povus eble kunteni nin.

RITA

(kapsignas malrapide) Okazas transformo en mi nun. Tion mi dolorige sentas.

ALLMERS Dolorige? RITA

Jes, ĉar estas kvazaŭ ia nasko ankaŭ en tio.

ALLMERS

Jes estas. Aŭ releviĝo. Transiro al pli supera vivo.

RITA

(rigardas senkuraĝe antaŭ si) Jes, – sed pereo de la tuta, tuta feliĉo de la vivo.

ALLMERS

Tiu pereo, ĝi estas ja vere la gajno.

RITA

(impete) Ho, parolturnoj! Bona Dio, ni estas ja tamen teraj homoj.

ALLMERS

Ni iom parencas ankaŭ al maro kaj ĉielo, Rita.

RITA Eble vi. Ne mi. ALLMERS

Ho jes. Vi pli ol vi mem scietas.

RITA

(paŝon pli proksimen) Aŭskultu, Alfred, – ĉu vi ne volus pensi rekomenci vian laboron?

ALLMERS

Tiun laboron, kiun vi malamis?

RITA

Mi fariĝis facile kontentigebla nun. Mi estas preta dividi vin kun la libro.

ALLMERS Kial? RITA

Nur por reteni vin ĉi tie ĉe mi. Proksime.

ALLMERS

Ho, mi vere ne povas helpi vin, Rita.

RITA

Sed eble mi povus helpi vin.

ALLMERS

Pri la laboro, vi celas?

RITA Ne. Pri la vivado. ALLMERS

(agitas la kapon) Ŝajnas al mi, ke mi ne havas vivon vivindan.

RITA

Nu, do por subporti la vivon.

ALLMERS

(sombre, antaŭen) Mi opinias, ke estus pli bone por ni ambaŭ, ke ni rompus la geedzecon.

RITA

(rigardas lin esplore) Kien vi rifuĝus? Eble tamen al Asta?

ALLMERS

Ne. De nun neniam al Asta.

RITA Kien do? ALLMERS

Supren en la solecon.

RITA

Supren inter la montojn? Ĉu tion vi sugestas?

ALLMERS Jes. RITA

Sed jeno estas ja nur fantaziaĵoj, Alfred! Tie supre vi ja ne povas vivi.

ALLMERS

Tamen tien mi nun tiriĝas.

RITA Kial? Diru al mi! ALLMERS

Eksidu. Jen mi rakontos ion al vi.

RITA

Ion, kio okazis al vi tie supre?

ALLMERS Jes. RITA

Kaj pri kio vi silentis antaŭ Asta kaj mi?

ALLMERS Jes. RITA

Ho, vi silentas pri ĉio. Vi ne devus.

ALLMERS

Eksidu tien. Kaj jen mi rakontos al vi.

RITA

Jes, jes, – mi aŭskultos! (Ŝi sidigas sin sur la benkon ĉe la pavilono.)

ALLMERS

Mi estis sola tie supre. Meze inter la montegoj. Jen mi venis al vasta, dezerta montara lago. Kaj mi devis transiri tiun lagon. Sed mi ne povis. Ĉar troviĝis nek boato nek homoj.

RITA Nu? Kaj sekve kio? ALLMERS

Jen mi iris sola en flankan valon. Ĉar tie, mi opiniis, ke mi venus trans la montodorsojn kaj inter la pintojn. Kaj poste malsupren al la alia bordo de la lago.

RITA

Ho, kaj jen vi certe eraris pri la vojo, Alfred!

ALLMERS

Jes; mi misprenis pri la direkto. Ĉar vojo aŭ vojeto tie ne troviĝis. Kaj mi iris la tutan tagon. Kaj ankaŭ la tutan sekvantan nokton. Kaj fine mi kredis, ke mi neniam plu trovus vojon al homoj.

RITA

Ne hejmen al ni? Ho, jen mi scias, ke viaj pensoj iris al ni.

ALLMERS

Ne, – ili tion ne faris.

RITA Ĉu ne? ALLMERS

Ne. Estis strange. Ŝajnis al mi, ke vi kaj Eyolf, vi ambaŭ fariĝis tiom foraj, foraj de mi. Kaj ankaŭ Asta.

RITA

Sed pri kio vi do pensis?

ALLMERS

Mi ne pensis. Mi tiradis min laŭ la deklivoj, – kaj ĝuis la pacon kaj plaĉan senton de la percepto de morto.

RITA

(eksaltas) Ho, ne uzu tiajn vortojn pri tiu teruraĵo!

ALLMERS

Tiel mi sentis. Tute ne timo. Ŝajnis al mi, ke mi kaj la morto kuniris kvazaŭ du bonaj kamaradoj. Estis tiom nature, – tiom simple, ĉio, ŝajnis al mi tiam. En mia parencaro la homoj ne kutimas fariĝi maljunaj –

RITA

Ho, silentu pri tiaĵoj, Alfred! Ĉar vi ja tamen sekure elvenis.

ALLMERS

Jes; kaj jen subite mi atingis la celon. Sur la alia bordo de la lago.

RITA

Estus nokto en teruro por vi, Alfred. Sed nun poste vi ne volas konfesi tion por vi mem.

ALLMERS

Tiu nokto suprenlevis min al decido. Kaj jen okazis, ke mi turnis kaj iris rekte hejmen. Al Eyolf.

RITA

(mallaŭte) Tro malfrue.

ALLMERS

Jes. Kaj kiam jen – la kamarado venis kaj prenis lin –. Jen blovaĉis teruro de li. De la tuto. De ĉio , – kion ni tamen ne kuraĝas forlasi. Tiom terligitaj ni ambaŭ estas, Rita.

RITA

(kun brileto de ĝojo) Jes, ĉu ne vere! Ankaŭ vi! (pli proksime) Ho, ni vivu do la vivon kune plej eble longe!

ALLMERS

(levas la ŝultron) Vivi la vivon. Jes! Kaj eĉ nenion havi por ĝin plenigi. Dezerto kaj malpleneco ĉio. Kien ajn mi rigardas.

RITA

(timigita) Ho, frue aŭ malfrue vi foriros de mi, Alfred! Mi tion sentas! Kaj mi ankaŭ vidas laŭ via aspekto! Vi foriros de mi!

ALLMERS

Kun la vojkamarado, vi aludas?

RITA

Ne, mi aludas tion, kio ankoraŭ pli aĉa estas. Libervole vi foriros de mi. Ĉar estas nur ĉi tie, ĉe mi, ke vi ne trovas, ke vi havas vivotaskon. Respondu al mi! Ĉu ne tiel vi pensas?

ALLMERS

(rigardas ŝin firme) Kaj se nun mi pensis –?

(Bruo kaj kriado kvazaŭ de koleraj, ekscititaj voĉoj aŭdiĝas de fore malsupre. Allmers iras al la baraĵo.)

RITA

Kio estas? (ekkriante) Ho, vidu, ili lin trovis!

ALLMERS

Li neniam estos trovata.

RITA Sed kio do estas? ALLMERS

(antaŭeniras) Nur interbatado, – kiel kutime.

RITA

Malsupre sur la marbordo?

ALLMERS

Jes. La tuta marborda vilaĝo devus esti forigata. Nun la edzoj venas hejmen. Ebriaj kiel kutime. Draŝas la infanojn. Aŭdu kiel la knaboj ululas! La virinoj kriaĉas pri helpo por ili –