RITA
Jes, ĉu ni ne sendu iun malsupren por helpi ilin?
ALLMERS
(malmole kaj kolere) Helpi ilin, kiuj ne helpis Eyolf! Ne, lasu ilin perei, – kiel ili lasis Eyolf perei!
RITA
Ho, ne parolu tiel, Alfred! Ne pensu tiel!
ALLMERS
Mi ne povas alimaniere pensi. Ĉiuj tiuj domaĉoj devus esti malkonstruataj.
RITA
Kaj kio do fariĝus de tiuj multaj malriĉaj homoj?
Ĉu gravas, kie ili pereas.
RITA
(silente, riproĉe) Vi trudas vin mem al tia malmoleco, Alfred.
(impete) De nun mi rajtas esti malmola! Estas ankaŭ mia devo!
Mia devo al Eyolf. Li ne kuŝu senvenĝita. Jen, mallonge, Rita! Mi al vi diras! Malkonstruu la tutan lokon kaj ebenigu la bordon, – kiam mi estos for.
RITA
(rigardas lin profunde) Kiam vi estos for?
Jes, ĉar jen vi almenaŭ per io plenigos vian vivon. Kaj taskon vi havu.
RITA
(firme kaj decide) Vi rajtas. Mi havu. Sed ĉu vi povas diveni, per kio mi okupos min – kiam vi estos for?
(malrapide, decide) Tuj kiam vi estos for, mi iros malsupren al la marbordo kaj kunprenas ĉiujn tiujn malriĉajn, malsatajn infanojn supren al nia hejmo. Ĉiujn tiujn petolaĉajn knabojn –
ALLMERS
Kion vi faros kun ili ĉi tie!
RITA
Mi volas adopti ilin.
Jes, tion mi volas. De la tago kiam vi estos forvojaĝinta, ili estu ĉi tie, ĉiuj, – kvazaŭ ili estus miaj propraj.
ALLMERS
(ekscitita) En la loko de nia eta Eyolf!
RITA
Jes, en la loko de nia eta Eyolf. Ili loĝu en la ĉambroj de Eyolf. Ili legu liajn librojn. Ludu per liaj etaj aĵoj. Ili laŭvice sidu en lia seĝo ĉe la tablo.
ALLMERS
Aŭdi tion estas ja kompleta frenezaĵo! Mi ne konas homon en la tuta mondo, kiu estas malpli taŭga por tiaĵo ol vi.
RITA
Mi do eduku min al tio. Lernigu min. Ekzercu min.
ALLMERS
Se estas via sincera decido, – ĉion kion vi jen diras, okazigis transformo en vi.
Vere okazigis, Alfred. Pri tio vi zorgis. Vi kreis malplenan lokon ene en mi. Kaj ĝin mi devas provi per io plenigi. Io kio similus al ia amo.
ALLMERS
(staras momenton pensante; rigardas ŝin) Funde ni ne faris multe por la povruloj tie malsupre.
RITA
Ni faris nenion por ili.
ALLMERS
Apenaŭ pensis pri ili.
RITA
Neniam pensis pri ili en kunsento.
ALLMERS
Ni, kiuj havis "la oron kaj la verdajn arbarojn" –
RITA
Ni havis por ili fermitajn manojn. Kaj ankaŭ fermitajn korojn.
ALLMERS
(kapsignas) Do estas ja kompreneble, ke ili ne riskis la vivon por savi etan Eyolf.
RITA
(silente) Pripensu, Alfred. Ĉu vi estas certa, ke – ke ni mem tion kuraĝus?
(maltrankvile repuŝante) Sed ne dubu pri tio , Rita!
RITA
Ho, ni estas homoj el la mondo, ni du.
ALLMERS
Kion vi vere intencas fari por tiuj kompatindaj infanoj?
RITA
Mi eble devus provi, se mi povus mildigi – nobligi ilian vivosorton.
Se tion vi povos, Eyolf ne naskiĝis senutile.
RITA
Kaj li ne estas senutile de ni forprenita.
ALLMERS
(rigardas ŝin firme) Sed komprenu la kialon, Rita. Ne estas amo, kiu igas vin tion fari.
RITA
Ne, tute ne. Almenaŭ ne ankoraŭ.
ALLMERS
Nu, kaj jen kio do estas?
RITA
(duone cedante) Vi ja ofte parolis kun Asta pri la homa respondeco –
ALLMERS
Pri la libro, kiun vi malamis.
Mi malamas tiun libron eĉ nun. Sed mi sidis aŭskultante, kiam vi rakontis. Kaj nun mi volas mem pluen provi. En mia maniero.
ALLMERS
(agitas la kapon) Ne estas pro la nefinita libro –
RITA
Ne, mi havas kroman kialon.
(silente, pezanime ridetante) Mi volas akiri la pardonon de du grandaj malfermitaj okuloj, vidu.
ALLMERS
(frapite, fiksas la rigardon sur ŝin) Eble vi permesus al mi kunlabori? Kaj helpi vin, Rita?
Jes, – se mi nur scius, ke mi povus.
RITA
(hezitante) Sed tiuokaze vi devus ja resti ĉi tie.
ALLMERS
(silente) Ni provu, ĉu tio sukcesos.
RITA
(preskaŭ neaŭdeble) Ni provu, Alfred.
(Ambaŭ silentas. Poste Allmers iras al la stango kaj levas la flagon tute supren. Rita staras apud la pavilono kaj rigardas lin silente.)
ALLMERS
(revenas antaŭen) Estos peza labortago por ni, Rita.
RITA
Vi vidos, – tiam foje falos dimanĉtrankvilo super nin.
ALLMERS
(silente, tuŝita) Tiam ni perceptos viziton de la spiritoj, eble.
RITA
(flustrante) La spiritoj?
ALLMERS
(kiel antaŭe) Jes. Tiam ili eble ĉirkaŭas nin, tiuj kiujn ni perdis.
RITA
(kapsignas malrapide) Nia eta Eyolf. Kaj ankaŭ via granda Eyolf.
ALLMERS
(fiksrigardas antaŭen) Eble ni ankoraŭ foje – sur la vivovojo – kvazaŭ ekvidos ilin.
RITA
Kien ni rigardu, Alfred –?
ALLMERS
(fiksas la okulojn sur ŝin) Supren.
RITA
(kapsignas konsente) Jes, jes, – supren.
ALLMERS
Supren, al la pintoj. Al la steloj. Kaj al la granda kvieto.
(etendas al li la manon) Dankon!