(malmole) Malsupre ĉe ĉiuj tiuj ratoj. (denove milde) Sed nun mi devas denove eliri al la aferoj. Ĉiam survoje. (al Rita ) Ĉu la gesinjoroj tute ne bezonas min hodiaŭ? Ĉar tial mi povus finfari samtempe.
RITA
Dankon ne; mi opinias, ke ne estas bezonata.
RATO-FRAŬLINO
Nu-ja, plej kara sinjorino, oni neniam scias –. Se la gesinjoroj rimarkus, ke estas io kio ronĝadas, – kaj svarmas kaj ĉirkaŭkuras. – jen sendu por mi kaj Mopsulo. – Adiaŭ, adiaŭ milfoje. (Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)
(mallaŭte triumfe al Asta ) Onklino, jen pensu, ke ankaŭ mi vidis la Rato-fraŭlinon!
(Rita eliras sur la verandon kaj ventumas sin per poŝtuko. Iom poste Eyolf gardeme kaj nerimarkite eliras dekstren.)
(prenas la tekon de la tablo ĉe la sofo) Ĉu estas via teko, tiu ĉi, Asta?
ASTA
Jes, mi havas kelkajn malnovajn leterojn en ĝi.
ALLMERS
Nu, la familiajn leterojn –
ASTA
Ĉar vi ja petis min ordigi ilin por vi dum via foresto.
(frapetas ŝian kapon) Kaj jen por tio vi trovis tempon, vi!
ASTA
Ho jes. Mi faris tion parte ĉi tie kaj parte en la urbo ĉe mi mem.
ALLMERS
Dankon, kara –. Ĉu vi trovis ion apartan en ili?
ASTA
(supraĵe aludante) Nu, – ion aŭ alian oni ja ĉiam trovas en tiaj malnovaj paperoj, vi scias. (mallaŭte, sincere) Tio en la teko, tio estas la leteroj de patrino.
ALLMERS
Do, tiujn vi ja kompreneble mem retenos.
ASTA
(kun sindevigo) Ne. Mi deziras, ke ankaŭ vi tralegu ilin, Alfred. Iam, – pli malfrue en la vivo. – Sed hodiaŭ mi ne kunprenis la ŝlosilon de la teko.
ALLMERS
Ne estas bezonata, kara Asta. Ĉar mi tamen neniam legos la leterojn de via patrino.
ASTA
(fiksrigardas lin) Do mi iam, – tiel en hejmeca vespera horo, rakontu al vi ion de tio, kio tie estas rakontita.
ALLMERS
Jes, tion vi prefere faru. Sed gardu nur la leterojn de via patrino. Vi ne havas tro da memoraĵoj post ŝi.
(Li donas la tekon al Asta . Ŝi prenas ĝin kaj metas ĝin sur la seĝon sub la supervestaĵojn.)
(Rita reen venas en la ĉambron.)
RITA
Hu, ŝajnas al mi, ke tiu maljuna, terura virinaĉo kvazaŭ kunportis kadavran odoron.
ALLMERS
Jes, iom timiginda ŝi ja estis.
RITA
Mi preskaŭ sentis min malsana, dum ŝi estis en la ĉambro.
ALLMERS
Krome mi povas kompreni tiun trudan, logantan forton, pri kiu ŝi parolis. La soleco supre inter la montopintoj kaj sur la vastaj altebenaĵoj havas ion de la sama.
ASTA
(rigardas lin atenteme) Kio vere okazis en vi, Alfred?
Jes, io estas. Kvazaŭ metamorfozo. Ankaŭ Rita rimarkis tion.
RITA
Jes, mi tion vidis tuj kiam vi revenis. Sed tio do nur estas por bono, tio, Alfred?
Devas esti por bono. Kaj estu kaj fariĝu por bono.
RITA
(ekkrie) Vi ion spertis dum la vojaĝo! Ne neu! Ĉar mi vidas laŭ via aspekto!
ALLMERS
(skuas la kapon) Eĉ nenion – ekstere. Sed –
Interne en mi vere okazis eta metamorfozo.
(trankviligante, frapetas ŝian manon) Nur por bono, kara Rita. Pri tio vi senzorge fidu.
RITA
(eksidas sur la sofon) Tion ĉi vi nepre al ni tuj rakontu. Ĉion!
(turnas sin al Asta ) Jes, ni eksidu, ankaŭ ni. Jen mi provos rakonti. Plej eble bone.
(Li eksidas sur la sofon apud Rita. Asta antaŭentiras seĝon kaj eksidas proksime apud li. Mallonga paŭzo.)
RITA
(rigardas lin kvazaŭ esperante) Jen do –?
ALLMERS
(rigardas antaŭen) Kiam mi pripensas mian antaŭan vivon – kaj mian sorton – dum la lastaj dek – dekunu jaroj, ĝi aspektas por mi kvazaŭ fabelo aŭ kvazaŭ revo. Ĉu ne ankaŭ al vi tiel aspektas, Asta?
ASTA
Jes, multmaniere ankaŭ mi tion trovas.
ALLMERS
(daŭrigante) Kiam mi pensas pri tio, kion ni du estis pli frue, Asta. Ni du kompatindaj, malriĉaj, orfoj –
RITA
(senpacience) Nu do, tio okazis ja antaŭ longe.
ALLMERS
(sen ŝin aŭskultante) Kaj nun mi sidas ĉi tie en riĉeco kaj pompo. Povis plenumi mian vivotaskon. Povis labori kaj studi, – ĉio laŭ propra emo. (etendas la manon) Kaj tiun tutan, nekompreneblan feliĉon – ĝin ni ŝuldas al vi, kara Rita.
RITA
(duone ŝerce, duone senvole, ekfrapetas lin sur la manon) Nun vi bonvole ĉesu pri tiu babilado.
ALLMERS
Mi ja nur tion mencias kiel ia enkonduko –
RITA
Ho, transsaltu do tiun enkondukon!
ALLMERS
Rita, – ne kredu, ke estis la konsilo de la kuracisto, kiu pelis min supren en la montaron.
Estis tio, ke mi ne plu trovis trankvilon ĉe mia labortablo.
RITA
Ne trankvilon! Kara, kiu do ĝenis vin!
ALLMERS
(skuas la kapon) Neniu de ekstere. Sed mi havis senton en mi, ke mi rekte misuzis – aŭ – neglektis miajn plej bonajn talentojn. Ke mi malŝparis la tempon.
ASTA
(grandokule) Dum vi skribis la libron?
ALLMERS
(kapjesas) Ĉar mi havas ja ne nur por tio talentojn. Mi eble povus fari ankaŭ ion alian.
RITA
Ĉu pri tio vi sidis cerbumante?
Kaj tial vi laste fariĝis nekontenta pri vi mem. Kaj ankaŭ pri ni aliuloj. Jes, ĉar tia vi estis, Alfred!
ALLMERS
(rigardas antaŭen) Tie mi sidis kurbigita super la tablo kaj skribis tagon post tago. Multfoje ankaŭ duonan nokton. Skribis kaj skribis sur la granda, dika libro pri "La homa respondeco". Hm!
ASTA
(metas sian manon sur lian brakon) Sed, kara, – tiu libro estu ja la verko de via vivo.
RITA
Jes, tion vi ja sufiĉe ofte diris.
ALLMERS
Tiel mi pensis. Ĝuste de la tempo kiam mi komencis fariĝi plenkreska. (kun varma esprimo en la okuloj) Kaj jen vi igis min kapabla ekkomenci ĝin, vi, kara Rita –
(ridetas al ŝi) – vi kun via oro kaj viaj verdaj arbaroj –
RITA
(duone ridante, duone ĉagrenita) Se ankoraŭfoje vi elbuŝigas tiun stultaĵon, mi batos vin.
ASTA
(rigardas lin maltrankvile) Sed la libro, Alfred?