ALLMERS
Ĝi kvazaŭ komenciĝis foriĝi. Sed pli kaj pli altiĝis la penso pri pli superaj devoj, kiuj prezentis postulojn al mi.
RITA
(radia, prenas lian manon) Alfred!
ALLMERS
La penso pri Eyolf, kara Rita.
RITA
(seniluziigita, malprenas lian manon) Nu ja, – pri Eyolf!
ALLMERS
Pli kaj pli profunden eta Eyolf prenis lokon en mi. Post la fatala falo de la tablo –. Kaj pleje post kiam ni certiĝis, ke estas nekuraceble –
RITA
(insiste) Sed vi ja zorgas pri li laŭ ĉiuj povoj, Alfred.
ALLMERS
Kiel lerneja instruisto, jes. Sed ne kiel patro. Kaj patro estas kio mi de nun volas esti por Eyolf.
RITA
(rigardas lin kaj skuas la kapon) Aspekte mi ne vere komprenas vin.
ALLMERS
Mi celas, ke mi el ĉiuj miaj povoj volas provi igi lian nekuraceblan staton tiom milda kaj facila kiom elpenseble.
RITA
Ho, sed, vi, – dank' al Dio, mi opinias, ke li ne sentas tion tiom profunde.
ASTA
(kortuŝita) Ho jes, Rita, li sentas.
ALLMERS
Jes, estu certa, ke li sentas tion profunde.
RITA
(senpacience) Sed, kara, – kion pli povas vi do por li fari?
Mi volas provi lumigi ĉiujn tiujn riĉajn eblecojn, kiuj aperas en lia infana animo. Ĉio kion li havas en si de noblaj ĝermoj, mi volas instigi al kresko, – porti florojn kaj fruktojn. (pli kaj pli arde; ekstaras) Kaj mi volas pli ol tio ! Mi volas helpi lin harmoniigi siajn dezirojn kaj tion, kio kuŝas atingebla antaŭ li. Ĉar tia li ne estas nun. Lia tuta aspiro celas tion, kio lian tutan vivon restos por li neatingebla. Sed mi volas krei senton de feliĉo en lia animo.
(Li paŝas kelkajn fojojn tien kaj reen sur la planko. Asta kaj Rita sekvas lin per la okuloj.)
RITA
Vi devus preni tiujn aferojn pli trankvilanime, Alfred!
ALLMERS
(haltas apud la tablo maldekstre kaj rigardas ilin) Eyolf daŭrigu la verkon de mia vivo. Se li tion volas. Aŭ li povas elekti ion, kio estas plene lia propra. Plej eble tio. – Do, ĉiuokaze mi lasas mian resti.
RITA
(ekstaras) Sed, plej kara Alfred, – ĉu vi ne povas labori por vi ambaŭ, vi kaj Eyolf?
Ne, tion mi ne povas. Neeble! Mi ne povas dividi min mem. Kaj tial mi cedas. Eyolf estu la superulo en nia parencaro. Kaj mi faros tion la verko de mia vivo fari lin la superulo.
ASTA
(ekstaris kaj iras al li) Tio ĉi kostis por vi terure severan batalon, Alfred.
ALLMERS
Jes, efektive. Ĉi-hejme mi ne estus reginta min mem. Neniam trudinta min mem al rezigno. Neniam ĉi-hejme.
RITA
Tial vi do faris vojaĝon ĉi-somere?
ALLMERS
(kun lumantaj okuloj) Jes! Kaj jen mi atingis supren en la senfinan solecon. Vidis la sunleviĝon lumi sur la pintojn. Sentis min pli proksima al la steloj. Kvazaŭ en kompreno kaj komunumo kun ili. Kaj jen mi kapablis.
ASTA
(malĝoje) Sed neniam plu vi daŭrigos skribi la libron pri "La respondeco de la homo"?
ALLMERS
Ne, neniam, Asta. Mi ne povas dividi min inter du taskoj, mi ja diras. – Sed mi volas realigi la respondecon de la homo – en mia vivo.
RITA
(kun rideto) Ĉu vi vere kredas ke vi povas subteni tiajn altajn intencojn ĉi-hejme?
ALLMERS
(prenas ŝian manon) Lige kun vi mi povas. (etendas la alian manon) Kaj lige ankaŭ kun vi, Asta.
RITA
(retiras sian manon) Do kun du. Vi tamen povas vin dividi.
(Rita foriras de li kaj haltas ĉe la pordo de la ĝardeno.)
(Iu frapas facile kaj rapide sur la pordon dekstre. Inĝeniero Borghejm rapide envenas. Li estas juna viro iom pli ol 30 jaroj. Hela kaj brava esprimo, Rekta staturo.)
Bonan matenon, bonan matenon, sinjorino! (Haltas ĝoja je la vido de Allmers .) Ho ne, kion mi vidas! Jam reen hejme, sinjoro Allmers?
ALLMERS
(skuas lian manon) Jes, mi revenis ĉi-nokte.
RITA
(gaje) Li ne plu havis forpermeson, sinjoro Borghejm.
ALLMERS
Ho ne, tio do ne estas vero, Rita –
RITA
(venas pli proksimen) Jes, certe estas vero. Lia forpermeso finiĝis.
BORGHEJM
Nu, vi tenas vian edzon per streĉaj bridoj, sinjorino?
RITA
Mi subtenas miajn rajtojn. Kaj ĉio devas ja havi finon.
BORGHEJM
Ho, ne ĉio, – mi esperas. – Bonan matenon, fraŭlino Allmers!
ASTA
(eviteme) Bonan matenon.
(rigardas al Borghejm ) Ne ĉio, vi diras?
Jes, mi plene kaj fide kredas, ke almenaŭ io en ĉi tiu mondo ne havas finon.
RITA
Nun vi certe pensas pri amo – aŭ tiaĵo.
BORGHEJM
(varme) Mi pensas pri ĉio tio, kio estas inda.
RITA
Kaj kio neniam finiĝas. Jes, ke ni pensu pri tio. Ni ĉiuj esperu pri tio.
ALLMERS
(proksimiĝas al ili) Nun vi baldaŭ finfaris la vojlaboron ĉi tie?
Mi jam finfaris. Finfaris hieraŭ. Ĝi daŭris sufiĉe longe. Sed, dank' al Dio, tio do finiĝis.
RITA
Kaj pri tio vi estas ĝojega?
Ne estas tute afable de vi, sinjoro Borghejm.
Ne, ĉar tial vi poste ne ofte venos en niajn regionojn.
BORGHEJM
Ne, tio estas vero. Pri tio mi ne pensis.
RITA
Nu, foje kaj foje vi do certe povos tamen viziti nin.
BORGHEJM
Ne, bedaŭrinde, tio neeblos por mi dum longa tempo.
Jes, ĉar nun mi ricevis grandan, novan laboron, kiun mi devas tuj komenci.
ALLMERS
Ĉu vere? (premas lian manon) Ĝojigas min kore.
RITA
Gratulon, gratulon, sinjoro Borghejm!
BORGHEJM
Tŝ, tŝ, – vere mi ne havas permeson paroli laŭte pri tio ankoraŭ! Sed mi ne povas reteni min! – Estas granda vojlaboro – supre en la nordo. Kun montaraj transpasejoj – kaj kun la plej nekredeblaj malfacilaĵoj por supervenki! (ekdire) Ho, vi granda, bela mondo, – kia feliĉo tio estas esti vojkonstruisto!
RITA
(ridetas kaj rigardas lin ŝerce) Ĉu estas nur por tiu vojlaboro, ke vi venas ĉi tien tiel senrega pro ĝojo hodiaŭ?
BORGHEJM
Ne, ne por tio sole. Sed por ĉiuj la helaj promesplenaj esperoj, kiuj malfermas sin por mi.
RITA
(kiel antaŭe) Aha, eble estas io pli delikata malantaŭe!