(ekrigardas al Asta ) Kiu scias! Kiam la feliĉo unue alvenas, ĝi kutimas veni kiel printempa inundo. (turnas sin al Asta ) Fraŭlino Allmers, ĉu ni du faru etan promenadon kune? Kiel ni kutimas?
ASTA
(rapide) Ne, ne, dankon. Ne nun. Ne hodiaŭ.
BORGHEJM
Ho, venu do! Nur etan promenadon! Mi pensas, ke mi havas multon por priparoli kun vi, antaŭ ol mi forvojaĝos.
RITA
Eble estas io pri kio vi ankoraŭ ne povas paroli laŭte.
Jes, ĉar vi povas ja ankaŭ flustri (duone mallaŭte) Asta, kompreneble vi devas iri kun li.
(petante) Fraŭlino Asta, – memoru, ke tio ĉi estus adiaŭa promenado – por longaj, longaj tempoj.
ASTA
(prenas sian ĉapelon kaj sunŝirmilon) Nu do, ni iomete ĉirkaŭiru malsupre en la ĝardeno.
BORGHEJM
Ho dankon, dankon por tio!
ALLMERS
Kaj samtempe iomete atentu pri Eyolf.
BORGHEJM
Jes, Eyolf, vere! Kie estas Eyolf hodiaŭ? Mi kunportis ion por li.
ALLMERS
Li estas ludanta ie malsupre.
BORGHEJM
Ĉu vere! Li do nun komencis ludi? Alie li kutimas nur sidi interne legante.
ALLMERS
Tio havu finon. Vera liberaera knabo li fariĝu.
Jen ĝuste! Elen en la liberan naturon ankaŭ li , la kompatindulo! Bona Dio, oni ne povas ja ion pli bonan fari ol ludi en ĉi tiu benita mondo. Ŝajnas al mi, ke la tuta vivo estas kiel ludo! – Do venu, fraŭlino Asta!
(Borghejm kaj Asta eliras sur la verandon kaj malsupren tra la ĝardeno.)
ALLMERS
(staras postrigardante ilin) Vi, Rita, – ĉu vi kredas, ke estas io inter la du?
RITA
Mi ne scias kion diri. Antaŭe mi tion kredis. Sed Asta fariĝis tiel neklarigebla, – tiel tute nekomprenebla dum la lasta tempo.
ALLMERS
Nu? Ĉu tiel? Dum mi estis for?
RITA
Jes, la lastajn kelkajn semajnojn, mi pensas.
ALLMERS
Kaj vi kredas, ke ŝi ne plu iome pensas pri li?
RITA
Ne serioze. Ne tute kaj plene. Neniel reteneme. Tion mi ne kredas. (rigardas lin esplore) Ĉu al vi estus kontraŭdezire, se ŝi farus?
ALLMERS
Ne vere kontraŭdezire. Sed estus ja sendube maltrankviliganta penso –
Jes, ĉar memoru, ke mi havas respondecon por Asta. Por ŝia feliĉo en la vivo.
RITA
Ho kion – respondeco! Asta do estas matura? Ŝi certe komprenas elekti mem, mi opinias.
ALLMERS
Jes, tion ni esperu, Rita.
RITA
Mi almenaŭ ne havas iun malfidon al Borghejm.
ALLMERS
Ne, kara, – tion ankaŭ mi ne havas. Kontraŭe. Sed tamen –
RITA
(daŭrige) Kaj mi volonte vidus, ke fariĝus paro de li kaj Asta.
ALLMERS
(malkontenta) Jes, sed kial nu efektive tio?
RITA
(en kreskanta animskuo) Jes, ĉar tiam ŝi devis longe foren vojaĝi kun li! Kaj tiam ŝi ne povus veni ĉi tien al ni kiel nun!
ALLMERS
(rigardas ŝin surprize) Kion! Ĉu vi dezirus kvitiĝi de Asta!
Sed kial je la mondo –?
RITA
(pasie ĵetas la brakojn ĉirkaŭ lian kolon) Jes, ĉar tiam mi fine havus vin sola por mi mem! Tamen – eĉ ne tiam! Ne tute por mi! (ekploregas) Ho, Alfred, Alfred, – mi ne povas malkapti vin.
ALLMERS
(milde liberigas sin) Sed plej kara Rita, – estu do prudenta!
RITA
Ne, mi tute ne ŝatas esti prudenta! Mi nur ŝatas vin! Nur sole vin en la tuta mondo! (denove ĉirkaŭbrakas lian kolon) Vin, vin, vin!
ALLMERS
Lasu, lasu, – vi sufokas min –!
RITA
(malkaptas lin) Je Dio se mi povus! (rigardas lin fajre) Ho, se vi scius, kiom mi estas vin malaminta –!
Jes, – kiam vi sidis tie ene ĉe vi mem. Kovante sur via laboro. Ĝis longe – longe en la noktojn. (plendante) Tiom longe, – tiel malfrue, Alfred. – Ho, kiel mi malamis vian laboron!
ALLMERS
Sed nun estas ja finite pri tio.
RITA
(ridas tranĉe) Jes, certe! Nun vi ja estas okupata pri tio, kio estas pli malinda.
ALLMERS
(ekscite) Pli malinda! Ĉu vi nomas la infanon tio, kio estas pli malinda?
RITA
(impete) Jes, mi faras. En la rilato inter ni du, mi ĝin tiel nomas. Ĉar la infano, – la infano, ĝi aldone estas viva homo, ĝi. (en kreskanta ekscitiĝo) Sed mi tion ne toleras, Alfred! Mi ne toleras, – mi jenon diras al vi!
ALLMERS
(rigardas ŝin fikse kaj diras mallaŭtete) Multajn fojojn mi preskaŭ timas vin, Rita.
RITA
(sombre) Mi foje ankaŭ timas min mem. Kaj ĝuste tial vi ne devas veki la malicon en mi.
ALLMERS
Jes, sed je la nomo de Dio, – ĉu tion mi faras?
RITA
Jes, vi faras, – kiam vi pecen ŝiras la plej sanktan inter ni du.
ALLMERS
(emfaze) Sed pripensu do, Rita. Estas ja via propra infano, – nia sola infano pri kiu temas.
La infano estas nur duone mia propra. (denove en eksplodo) Sed vi estu sole mia! Tute mia vi estu! Tion mi rajtas postuli de vi!
ALLMERS
(ektiras la ŝultrojn) Ho kara Rita, – ne utilas ion postuli. Ĉio devas esti donata libervole.
RITA
(rigardas lin streĉe) Kaj tion vi de nun eble ne povas?
ALLMERS
Ne, mi ne povas. Mi devas dividi min inter Eyolf kaj vi.
RITA
Sed se Eyolf neniam estus naskita? Kiel tiaokaze?
ALLMERS
(cedante) Nu, tiaokaze estus alie. Tiam mi ja havus nur vin por ami.
RITA
(malrapide; tremante) Do mi esperus, ke mi neniam estus lin naskinta.
ALLMERS
(eksaltas) Rita, vi ne scias mem kion vi diras!
RITA
(skuiĝas de eksciteco) Mi naskis lin en la mondon sub nedirebla turmento. Sed mi portis ĉion kun ĝojego pro vi.
ALLMERS
(varme) Ho jes, jes, tion mi ja scias.
(decide) Sed per tio ĝi havu finon. Mi volas vivi la vivon. Kune kun vi. Tute kun vi. Mi ne povas ekzisti nur kiel la patrino de Eyolf. Nur tio. Nenio pli. Mi ne volas , mi diras! Mi ne povas! Mi volas esti ĉio por vi! Por vi, Alfred!
Sed tio vi ja estas , Rita. Tra nia infano –
Ho, naŭzigaj, tepidaj parolturniĝoj –. Nenio alia. Ne do, tiaĵo ne estas por mi . Mi estis taŭga por fariĝi patrino al la infano, sed ne por esti patrino de ĝi. Vi devas preni min kiel mi estas, Alfred.
ALLMERS
Vi tamen kore ŝatis Eyolf antaŭe.