RITA
Mi kompatis lin. Ĉar vi malzorgis lin. Nur igis lin legi kaj muele lerni. Preskaŭ neniam vidis lin.
ALLMERS
(kapsignas malrapide) Ne; mi estis blinda. La tempo ne estis por mi alveninta –
(rigardas lin) Sed nun ĝi do estas veninta?
ALLMERS
Jes, nun fine. Nun mi vidas, ke la plej alta, kion mi havas por fari en la mondo, estas esti vera patro por Eyolf.
Kaj por mi ? Kion vi volas esti por mi?
ALLMERS
(milde) Vin mi daŭrigos ami. En silenta intimeco. (Li provas kapti ŝiajn manojn.)
RITA
(evitas lin) Mi ne ŝatas vian silentan intimecon. Mi volas havi vin tute kaj plene! Kaj sola! Tiel kiel mi havis vin en la unuaj, ravaj, ŝvelantaj tagoj. (impete kaj malmole) Neniam en la mondo mi lasas min regali per restaĵoj kaj postlasaĵoj, Alfred!
ALLMERS
(kvietanima) Ŝajnas al mi, ke povus esti sufiĉe riĉe da feliĉo ĉi tie por ĉiuj tri, Rita.
RITA
(moke) Sekve vi estas malpostulema. (eksidas ĉe la tablo maldekstre) Aŭskultu nun jenon.
ALLMERS
(alproksimiĝas) Nu? Kio estas?
RITA
(rigardas lin per okulo perdinta la brilon) Kiam mi ricevis vian telegramon hieraŭ vespere –
– mi vestis min blanke –
ALLMERS
Jes, mi vidis ke vi estas blanke vestita, kiam mi venis.
RITA
Libere faligis la harojn –
ALLMERS
Vian riĉe odorantan hararon –
RITA
– tiel ke ĝi ondis malsupren laŭ la nuko kaj la dorso –
ALLMERS
Mi vidis. Mi vidis. Ho kiel delikata vi estis, Rita.
RITA
Estis rozkoloraj ŝirmiloj super ambaŭ lampoj. Kaj ni estis solaj, ni du. La solaj maldormaj en la tuta domo. Kaj estis ĉampana vino sur la tablo.
ALLMERS
El ĝi mi nenion trinkis.
(rigardas lin amare) Ne, estas vero. (ridas akre) "Vi havis ĉampanon, eĉ ne tuŝis ĝin ", – kiel estas skribite.
(Ŝi ekstaras de la apogseĝo kaj iras kvazaŭ laca al la sofo, kaj eksidas duone kuŝanta.)
ALLMERS
(iras trans la planko kaj haltas antaŭ ŝi) Mi estis tiel plena de sinceraj pensoj. Mi estis decidinta paroli kun vi pri nia estonta vivo, Rita. Kaj unue kaj ĉefe pri Eyolf.
RITA
(ridetas) Tion vi ja ankaŭ faris, kara –
ALLMERS
Ne, mi ne atingis. Ĉar vi komencis malvesti vin.
RITA
Jes, kaj dume vi parolis pri Eyolf. Ĉu vi ne memoras tion? Vi demandis kiel statas pri la stomako de eta Eyolf.
ALLMERS
(rigardas ŝin riproĉe) Rita –?
RITA
Kaj vi kuŝigis vin en via lito. Kaj dormis tiel ege bone.
ALLMERS
(skuas la kapon) Rita, – Rita!
RITA
(kuŝigas sin tute plate kaj rigardas lin) Vi? Alfred?
"Vi havis ĉampanon, eĉ ne tuŝis ĝin ".
ALLMERS
(preskaŭ malmole) Ne, mi ne tuŝis ĝin.
(Li foriras de ŝi kaj starigas sin ĉe la ĝardena pordo. Rita dum tempeto kuŝas senmova kun fermitaj okuloj.)
RITA
(subite eksaltas) Sed unu aferon mi volas diri al vi, Alfred.
ALLMERS
(turnas sin ĉe la pordo) Nu?
RITA
Vi ne sentus vin tiel sekura, vi!
Ne, vi ne devus esti tiel senzorga! Ne tiel sekura, ke vi havas min!
(proksimiĝas) Kion vi aludas per tio?
RITA
(kun tremantaj lipoj) Neniam per penseto mi estis malfidela al vi, Alfred! Neniam momenton.
ALLMERS
Ne, Rita, tion mi ja scias. Mi, kiu konas vin tiel bone.
RITA
(kun fulmantaj okuloj) Sed se vi rifuzas min –!
ALLMERS
Rifuzas –! Mi ne komprenas kien vi celas!
RITA
Ho, vi ne scikonas ĉion tion, kio elmergus en mi, se –
Se mi iam observis, ke vi ne plu ŝatus min. Ne plu ŝatus min kiel antaŭe.
Sed, vi mia karega Rita, – la homa ŝanĝiĝo tra la jaroj, – ĝi devas ja iam okazi ankaŭ en nia kunvivo. Kiel en tiu de aliuloj.
RITA
Neniam en mi! Kaj mi ne akceptas iun ŝanĝon eĉ en vi. Mi tion ne eltenus, Alfred. Mi volas havi vin por mi mem sola.
ALLMERS
(rigardas ŝin zorgoplene) Vi havas terure ĵaluzan animon –
RITA
Mi ne povas krei min alia ol mi estas. (minacante) Se vi pecigas vin inter mi kaj iu alia –
Tiam mi venĝas min kontraŭ vi, Alfred!
ALLMERS
Per kio vi venĝus vin?
RITA
Mi ne scias. – Ho jes, mi tamen scias!
Mi iros forĵeti min –
ALLMERS
Vi iros forĵeti vin, vi diras!
RITA
Jes, mi tiel faros. Mi ĵetos min rekte inter la brakojn de – de la unua venanta!
ALLMERS
(rigardas ŝin varme kaj skuas la kapon) Tion vi neniam faros, – vi mia sincera, fiera, fidela Rita.
RITA
(metas la brakojn ĉirkaŭ lian kolon) Ho, vi ne scias, kion mi povus fariĝi, se vi, – se vi ne plu ŝatus min.
ALLMERS
Ne plu ŝatus vin, Rita? Imagu ke vi povus diri tiaĵon!
RITA
(duone en rido malkaptas lin) Mi povus ja elĵeti miajn retojn por li, – tiu vojkonstruisto, kiu vagas ĉi tie.
ALLMERS
(malpezigita) Ah, dank' al Dio, – vi do ŝercas.
RITA
Tute ne. Kial ne same bone li, kiel kiu ajn alia?
ALLMERS
Ne, ĉar li jam estas sufiĉe ligita!
RITA
Des pli bone! Ĉar tiaokaze mi prenus lin de iu alia. Estas ja la sama kion Eyolf faris kontraŭ mi.
Ĉu vi diras, ke nia eta Eyolf tion faris?
RITA
(kun la montrofingro streĉita al li) Jen vidu! Jen vidu! Tuj kiam vi nur mencias la nomon de Eyolf, vi fariĝas mola, kaj vibras la voĉon! (minacante pugnigas la manojn) Ho, mi preskaŭ tentiĝus deziri ke – nu!
ALLMERS
(rigardas ŝin time) Kion vi dezirus, Rita –
RITA
(impete foriras de li) Ne, ne, ne, – tion mi ne diras al vi! Neniam!
ALLMERS
(proksimiĝas al ŝi) Rita, mi petegas al vi, – pro vi kaj pro mi, ne lasu vin tenti al io malbona.
(Borghejm kaj Asta venas de la ĝardeno. Ambaŭ estas en regata animskuo. Aspektas serioze kaj timigitaj, Asta restas staranta ekstere sur la verando. Borghejm eniras la ĉambron.)