Выбрать главу

BORGHEJM

Jen vidu. Nun fraŭlino Allmers kaj mi iris nian lastan promenadon kune.

RITA

(ekmire) Ah! – Kaj ne sekvas iu pli longa vojaĝo post la promenado?

BORGHEJM Jes, por mi. RITA Por vi sola? BORGHEJM

Jes, por mi sola.

RITA

(ekrigardas sombre al Allmers ) Ĉu vi aŭdas tion, Alfred? (turnas sin al Borghejm ) Mi kuraĝas veti, ke estas malicaj okuloj, kiuj ludis ruze pri vi.

BORGHEJM

(rigardas ŝin) Malicaj okuloj?

RITA

(kapsignas) Malicaj okuloj, jes.

BORGHEJM

Ĉu vi kredas pri malicaj okuloj, sinjorino Allmers?

RITA

Jes, mi komencis kredi pri malicaj okuloj nun. Pleje pri malicaj infanokuloj.

ALLMERS

(agitigita, flustras) Rita, – kiel povas vi, –!

RITA

(duonlaŭte) Estas vi kiu faras min malica kaj malbela, Alfred.

(Fora, eturdita kriado aŭdiĝas de malsupre ĉe la maro.)

BORGHEJM

(iras al la vitra pordo) Kia bruo estas tio –?

ASTA

(ĉe la pordo) Vidu kiom da homoj, kiuj kuras malsupre sur la kajo!

ALLMERS

Kio tio povas esti? (Momenton li elrigardas.) Certe la stratbuboj, kiuj petolas.

BORGHEJM

(vokas elen trans la barilon) Aŭdu vi knabetoj tie sube! Kio okazas?

(Pluraj aŭdiĝas respondi malklare samtempe.)

RITA Kion ili diras? BORGHEJM

Ili diras ke estas infano, kiu dronis.

ALLMERS Infano dronis? ASTA

Eta knabo, ili diras.

ALLMERS

Ho, ili povas ja ĉiuj naĝi.

RITA

(krias en timo) Kie estas Eyolf!

ALLMERS

Nur trankvile. Trankvile. Eyolf estas ja ludanta en la ĝardeno.

ASTA

Ne, en la ĝardeno li ne estas –

RITA

(kun supren etendataj brakoj) Ho, ke ne estas li!

BORGHEJM

(aŭskultas kaj vokas malsupren) Kies infano estas, vi diras?

(Malklaraj voĉoj aŭdiĝas. Borghejm kaj Asta eligas sufokitan krion, kaj ekkuras malsupren tra la ĝardeno.)

ALLMERS

(en anima timo) Ne estas Eyolf! Ne estas Eyolf, Rita!

RITA

(sur la verando, aŭskultante) Tŝ; silentu! Lasu min aŭdi kion ili diras! (Rita fuĝas kun tranĉanta krio enen en la ĉambron.)

ALLMERS

(post ŝin) Kion ili diris?

RITA

(glitfalas apud la apogseĝo) Ili diris: La lambastono flosas!

ALLMERS

(preskaŭ lamigita) Ne! Ne! Ne!

RITA

(raŭke) Eyolf! Eyolf! Ho, ili devas savi lin!

ALLMERS

(duone freneza) Aliaĵo ne eblas! Tia kara vivo! Tia kara vivo!

(Li kuregas malsupren tra la ĝardeno.)

DUA AKTO

(Malgranda, malvasta valo en la arbaro de Allmers malsupre ĉe la marbordo. Altaj, maljunaj arboj maldekstre klinas sin super la loko. Malsupren laŭ la deklivo en la fono fluegas rivereto, kiu malaperas inter la ŝtonoj ĉe la rando de la arbaro. Vojeto serpentumas apude laŭ la rivereto. Dekstre staras nur kelkaj opaj arboj, inter kiuj videtiĝas la fjordo. Antaŭe vidiĝas la angulo de boatejo kun surteren tirita boato. Sub la maljunaj arboj maldekstre staras tablo kun benko kaj kelkaj seĝoj, ĉio farita el maldikaj betultrunkoj. Estas peza, pluvema tago kun drivantaj nebulnuboj.)

(Alfred Allmers , vestita kiel antaŭe, sidas sur la benko apogante la brakojn sur la tablo. Lia ĉapelo kuŝas antaŭ li. Li fiksrigardas senmove kaj spirite forestante rekte antaŭen super la akvon.)

(Iom poste venas Asta Allmers malsupren laŭ la arbara vojeto. Ŝi portas malfalditan pluvŝirmilon.)

ASTA

(proksimiĝas al li silente kaj gardeme) Vi ne devus sidi ĉi tie malsupre en la nuba vetero, Alfred.

ALLMERS

(kapsignas malrapide sen respondo)

ASTA

(kunfaldas la pluvŝirmilon) Mi iris longe por serĉi vin.

ALLMERS (senesprime) Dankon. ASTA

(translokigas seĝon kaj sidigas sin apud li) Ĉu vi longe sidis ĉi tie? La tutan tempon?

ALLMERS

(ne respondas; post iom li diras:) Ne, mi ne povas tion imagi. Ŝajnas al mi, ke estas tute neebla, – tio ĉi.

ASTA

(konsolante metas la manon sur lian brakon) Vi malfeliĉa Alfred.

ALLMERS

(fiksrigardas ŝin) Estas do vero, ĉu, Asta? Aŭ ĉu mi fariĝis freneza? Aŭ mi nur sonĝas? Ho, se estus nur sonĝo! Imagu kiom feliĉege, se mi nun vekiĝus!

ASTA

Ho, se mi vere povus vin veki.

ALLMERS

(rigardas super la akvon) Kiom senkora aspektas la fjordo hodiaŭ. Kuŝas peza kaj dormema. Plumbogriza, – kun flavaj ekflagroj, kaj spegulas la pluvnubojn.

ASTA

(petante) Ho, Alfred, ne sidadu tie fikse rigardante la fjordon!

ALLMERS

(sen ŝin aŭskultante) La supraĵon, jes. Sed en la profundo, – tie fluas la forta subfluo –

ASTA

(timeme) Ho, pro Dio en la ĉielo, – ne pensu pri la profundo!

ALLMERS

(rigardas ŝin milde) Vi certe kredas, ke li kuŝas tie ĝuste eksterborde, vi? Sed tion li ne faras, Asta. Ne kredu tion. Memoru, kiel ĉi tiu fluo torentas foren. Rekte en la maron.

ASTA

(ĵetas sin plorante sur la tablon kun la manoj antaŭ la vizaĝo) Ho, Dio, – ho Dio!

ALLMERS

(peze) Tial nun eta Eyolf foriĝis tiom longe – longe for de ni, la liaj.

ASTA

(rigardas lin petante) Ho, Alfred, ne diru do tiaĵon!

ALLMERS

Jes, vi povas mem elkalkuli. Vi kiu estas tiel lerta –. En dudek ok – dudek naŭ – horoj. Konsideru –! Konsideru –!

ASTA

(krias kaj kovras la orelojn) Alfred –!

ALLMERS

(premegas la manon forte kontraŭ la tablon) Sed ĉu vi komprenas la sencon en io tia?

ASTA

(rigardas lin) En kio?

ALLMERS

En tio ĉi, farita kontraŭ mi kaj Rita.

ASTA La sencon en tio? ALLMERS

(senpacience) Jes, La sencon, mi diras. Ĉar senco devas ja troviĝi en ĝi. La vivo, la ekzistado, – la sorto estu do ne tiel tute sensenca.

ASTA

Ho, kiu povas diri ion certe kaj decide pri tiuj aferoj, kara Alfred?

ALLMERS

(ridas amare) Ne-ne; vi eble vere pravas. Eble ĉio iras tiel hazarde, Asta. Prizorgante sin mem, kiel rompita ŝipo sen stirilo. Vere povas esti tiel. – Almenaŭ tiel aspektas.

ASTA

(pensema) Se nur aspektis –?

ALLMERS

(impete) Nu? Ĉu vi povas klarigi por mi? Ĉar mi ne povas. (pli milde) Jen Eyolf preta eniri spirit-konscian vivon. Enhavas en si senfinajn eblecojn. Riĉajn eblecojn, eble. Plenumus mian ekzistadon kun ĝojo kaj fiero. Kaj jen bezoniĝas nur freneza, maljuna virinaĉo venanta – montranta hundon en saketo –