Antaŭparolo
La romano «Eŭgeno Onegin» de la granda rusa poeto A.S. Puŝkin apartenas al malmulta nombro de la epokfarantaj mondverkoj kun tute eksterordinara signifo.
Per «Eŭgeno Onegin» la rusa literaturo unuafoje ekhavis senkompare brilan nacian majstroverkon, kiu ĝis nun restas nesuperita artjuvelo kun eterna valoro.
La fama rusa publicisto kaj literatur-kritikisto V.G. Belinskij (1810–1848), kiu ludis tre gravan rolon en la historio de la rusa socio, jene karakterizis la signifon de «Eŭgeno Onegin»:
«Antaŭ ĉio, en „Onegin“ ni vidas poezie reproduktitan bildon de la rusa socio, prenita dum unu el la plej interesaj momentoj de ĝia evoluo. Laŭ tiu ĉi vidpunkto „Eŭgeno Onegin“ estas poemo historia en plena senco de la vorto, kvankam en la nombro de ĝiaj herooj mankas eĉ unu historia persono. La historia valoro de tiu ĉi poemo estas ankoraŭ pli alta, ĉar ĝi estis unua kaj brila provo en tiu ĉi speco. En ĝi Puŝkin aperas ne simple kiel poeto nur, sed ankaŭ kiel reprezentanto de la unue vekiĝinta socia memkonscio: estas merito supermezura! Antaŭ Puŝkin la rusa poezio estis ne pli ol kapabla kaj imitema disĉiplo de la Eŭropa muzo… Sed kun Puŝkin la rusa poezio el timema disĉiplo fariĝis talenta kaj sperta majstro… Kune kun la samtempa genia verko de Gribojedov „Malfeliĉo pro saĝeco“, la versa romano de Puŝkin starigis firman bazon por la nova rusa poezio, por la nova rusa literaturo…»
Detale analizante plue la tutan enhavon de la romano, Belinskij speciale substrekis la nacian signifon de la verko por la rusa socio en tiu senco, ke «Eŭgeno Onegin» laŭ sia enhavo kaj laŭ siaj ideoj estis unua vere naci-rusa kreaĵo. Sed tiun ĉi epiteton oni ne devas kompreni false. Apartenante al la tendaro de la t.n. «okcidentanoj» (t.e. partianoj de la eŭropa kulturo por Rusio) kaj energie kontraŭbatalante la ŝovinismemajn «slavofilojn», Belinskij ne estis naciisto kaj, nomante la romanon de Puŝkin «vere naci-rusa kreaĵo», li konsideris nur la veran respeguliĝon de la reala rusa vivo, ne pli.
Efektive, en la romano «Eŭgeno Onegin» ni renkontas tre multajn objektojn, faktojn kaj ideojn, kiuj ne estas rusaj laŭ sia deveno, sed estas nepre alinaciaj. Kaj tamen «Eŭgeno Onegin» pli fidele kaj bone respegulas la veran rusan nacian vivon, ol iu alia verko kun multe da «samovaroj», «bastoŝuoj», «oksikoko» kaj «sarafanoj» (vere naciaj rusaj objektoj).
Kontraŭbatalante la rusnaciajn puristojn, Belinskij skribis:
«La rusa literaturo estas ne aborigena, sed transplantita kreskaĵo. Tiu ĉi cirkonstanco donas specialan karakteron al ĝi kaj al ĝia historio; ne kompreni tiun ĉi cirkonstancon aŭ ne direkti al ĝi la tutan atenton — signifas kompreni nek la rusan literaturon, nek ĝian historion… Iuj kreskaĵoj, transportite en novan klimaton kaj replantite en novan grundon, konservas sian antaŭan aspekton kaj siajn antaŭajn ecojn; la aliaj ŝanĝiĝas en tiu kaj en la alia rilatoj, pro influo al ili de la nova klimato kaj de la nova grundo. La rusa literaturo povas esti komparata kun la kreskaĵoj de la dua speco».
Efektive, antaŭ fariĝi memstara kaj tute originala, en la komenco de sia ekzistado, la rusa literaturo plejparte estis imitanta la literaturon de aliaj pli frue evoluintaj nacioj. Precipe multe en la fino de la XVIII kaj en la komenco de la XIX jarcentoj la rusaj aŭtoroj imitis la francajn klasikulojn, kiuj siavice imitis la senmortajn Romajn kaj grekajn antikvajn modelojn. Restaĵoj de tiu ĉi imitad-kutimo konserviĝis ankaŭ en «Eŭgeno Onegin» en sufiĉe ofta citado de la mitologiaj personoj, sed malgraŭ tio la tuta romano estas trapenetrita de tute alia spirito, ol la malnova pseŭdoklasika tendenco: la tuta «Eŭgeno Onegin» spiras per sana kaj originala realismo, kiu havas nenion komunan kun la pseŭdoklasikismo, sentimentalismo kaj romantismo de la antaŭaj literaturaj verkoj.
Alia — pli moderna — tendenco, nome la «bajronismo» devenanta de la angla verkisto Lordo Byron[80], estis dominanta en la epoko, kiam estis verkata «Eŭgeno Onegin». Multaj literaturistoj de plej diversaj nacioj imitis la strangan fieran kaj ribelan humoron de la herooj de Byron. Eĉ en la unua ĉapitro de «Onegin» oni povas vidi refleksiĝon de tiu «bajronisma» spirito («Beppo»), sed jam la pluaj ĉapitroj montras radikalan forigon de la «bajronismo» kaj dominadon de tute realisma mondkoncepto, plene originala kaj natura ĉe Puŝkin.
La realismo de Puŝkin, per kiu estas saturita la romano «Eŭgeno Onegin», esprimiĝas antaŭ ĉio en la klasa karaktero de tiu ĉi verko. Apartenante laŭnaske al la klaso de antikvaj nobeloj kaj riĉaj terposedantoj, Puŝkin estis deca filo de sia klaso kaj en persono mem de sia ĉefheroo li montris antaŭ ĉio nobelon kaj bienposedanton. Superaj rondoj de la alta aristokrata «mondo» en la ĉefurbo kaj riĉaj (kvankam mizeriĝantaj) nobelaj bienoj en la provinco — jen estas la medio, pentrita de Puŝkin en «Eŭgeno Onegin».
«Pro la reformo de Petro la Granda[206], — skribas Belinskij: — en Rusio estis formiĝonta societo, tute aparta de la popolamaso laŭ sia vivmaniero… Katarino II, per favoresprima edikto, difinigis en 1785 la rajtojn kaj devojn de la nobelaro. Tiu ĉi cirkonstanco komunikis tute novan karakteron al la grandnobelaro — la sola klaso, kiu dum la regado de Katarino II atingis sian superan evolugradon kaj estis klera, edukita klaso. Pro la morala movado, komunikita de la edikto de la jaro 1785, post la grandnobelaro ekaperis klaso de meza nobelaro… Dum regado de Aleksandro I la Benita, signifo de tiu ĉi, ĉiurilate plej bona, klaso estis pli kaj pli grandiĝanta, ĉar la kleriĝo estis pli kaj pli penetranta en ĉiujn angulojn de la grandega provinco, havanta tie dissemitaj multajn nobelajn bienposedaĵojn. Tiamaniere formiĝis socio, por kiu la nobla ĝuado pri la estado fariĝis jam bezono kiel signo de aperanta spirita vivo. Tiu ĉi socio estis kontentiganta sin jam ne nur per ĉasado, lukso kaj festenoj, eĉ ne nur per dancoj kaj kartludo: ĝi parolis kaj legis franclingve, la muziko kaj desegnado ankaŭ enestis kiel necesaĵo en la plano por infanedukado… Sed kio estas la plej grava — tiu ĉi klaso ekhavis sian literaturon, jam pli facilan, viglan, sociecan kaj laikan, ol la peza, lerneja kaj libra… Influo de la literaturo al la socio estis multe pli grava, ol oni opinias ĉe ni pri tio: pliproksimigante kaj amikigante personojn de diversaj klasoj per kontakto de gusto kaj per aspirado al nobla ĝuado pri la vivo, la literaturo transformis la klason al socio… En la dudekaj jaroj de la kuranta (XIX) jarcento, la rusa literaturo el imitado direktiĝis al originaleco: aperis Puŝkin. Li ŝatis la klason, en kiu preskaŭ ekskluzive esprimiĝis la progreso de la rusa socio kaj al kiu apartenis li mem, — kaj en „Onegin“ li decidis reprezenti al ni la internan vivon de tiu ĉi klaso, kaj kune kun ĝi ankaŭ la socion en tiu aspekto, en kiu ĝi estis dum la elektita de li epoko, t.e. en la dudekaj jaroj de la kuranta (XIX) jarcento…»
La ideologio de la nobela klaso de bienposedantoj estas ĉie klare videbla en «Eŭgeno Onegin». Devenante el nobelfamilio, kiu estis unu el la plej antikvaj kaj «gloraj», sed kiu kun la tempo malriĉiĝis kaj estis repuŝita per la nova nobelaro, Puŝkin mem, tute nevole, esprimis en sia romano ĉiujn ideojn, proprajn por sia socia grupo. Li esprimis sian aspiradon al la bieno kampara, kiu estis ekonomia bazo de la provinca nobelaro. Sen signo de malfavoro li citis kelkaloke la unuajn elementojn de la naskiĝanta burĝaro, sed kun ironio li primokis la superan novaristokratan «mondon», kiel grupon socie malamikan por li kaj por lia klasgrupo.
«Puŝkin estis genia reprezentanto de la nobela literaturo de sia epoko», — tiel skribis la antaŭnelonge mortinta kompetenta puŝkinisto akademiano P.N. Sakulin.— «Neniu el la verkistoj de lia epoko solvis kun sama sinteza kompleteco kaj kun sama arteca forto la kurantajn taskojn de la literaturo, kiel tion faris ĝuste Puŝkin… Puŝkin estis verkisto-nobelo kaj ĉiam li konsideris sin reprezentanto de sia klaso. Peneme pliprecizigante sian klasdifiniĝon, li ĝuste rilatigis sin al la meza nobelaro, kiu precipe estis partoprenanta kreadon de la nobela kulturo kaj de la nobela literaturo… De la akra okulo de Puŝkin ne kaŝiĝis la dinamikeco de la socia vivo, kaj li estis sobre taksanta la faktojn. Vidante, ke Moskvo de la tridekaj jaroj (t.e. 1830–1840) jam pli kaj pli perdis „sian aristokratan brilon“, li komprenis, ke ĝia „dekadenco“ estas rezulto de „mizeriĝo de la rusa nobelaro“. Tamen tiu ĉi vidaĵo ne estis por Puŝkin kaŭzo por malesperi. Se la nobelaro dekadencas, do anstataŭe, — vigle konstatas li, — Moskvo „floras en aliaj rilatoj“: la komercistaro pliriĉiĝas, la industrio kreskas kaj la kleriĝo disvolviĝas… La nobela kulturo ne devas esti senmova kaj izolita. La progreso de la lando postulas, ke variu kiel la formo de la kulturo, tiel ankaŭ la konsisto de ĝiaj laborantoj».
[80]
[206]