Выбрать главу

XVI

Disput’ pri ĉio, malkonsentoj Instigis ilin al rezon’; Kontraktoj de antikvaj gentoj, Sciencofruktoj, bon’, malbon’, Jarcenta superstiĉo forta, Fatalo de la viv’ postmorta, La vivo kaj la sort’ en tut’, Subiĝis ĉio al diskut’. En flam’ debata la poeto Forgese legis kun talent’ Poemojn nordajn po fragment’; Kaj lin kun pardonema preto Aŭskultis kun atent’ Eŭgen’, Eĉ kvankam ofte sen kompren’.

XVII

Diskutis tamen plej pikpinte Ermitoj niaj pri la am’. Potencon ĝian forskuinte, Onegin ĝin pricitis jam Kun spir’ nevola de bedaŭro: Feliĉas, kiu post la daŭro De I’ amsufer’ ĝin lasis for; Sed pli feliĉas, kies kor’ Ne sciis ĝin, kaj kiu ruze Per disa viv’ mutigis ĝin Kaj eĉ oscedis kun edzin’ Kaj kun amikoj senĵaluze, Kaj kapitalon de l’ av-ras’ Ne fidis al malica as’[94]!

XVIII

En tempo, kiam ni atingos Al la trankvila saĝa pac’, Flam’ de pasioj sin estingos Kaj ni konstatos en sagac’ Ridindon de ĉi tiuj sentoj, Impetoj kaj malfruaj pentoj, — Humiligitaj ne sen pen’, Ni ŝatos aŭdi kun ĉagren’ Ribelon fremdan de l’ pasioj, Ĝi estas por la kor’ incit’; Maljuna same invalid’ Volonte turnas aŭdon sian, Solul’ lasita, al rakont’ En mez’ de junbravula rond’.

XIX

Kaj ankaŭ la junaĝ’ nenion Kapablas teni en sekret’: Ĉagrenon, ĝojon, simpation Malkaŝi povas ĝi en pret’. Je am’ estante invalido, Onegin grave kun solido Aŭskultis, kiel kun sincer’ Sin montris la poet’ en ver’; Konfidoplenan korkonscion Nudigis li tre simple jen, Eŭgen’ eksciis tuj sen pen’ De lia amo historion, Abundan je diversa sent’, Al ni ne nova por atend’.

XX

Ah, amis li ĝis tia limo, Ne restis kia nun en pur’; Ĉi tiel la poetanimo Ankoraŭ povas ami nur: Konstante unu nur sopiro, Kutima unu nur deziro, Kutima unu nur dolor’! Nek malproksim-restado for, Nek longa temp’ da pacienco, Nek horoj da servad’ al Muz’, Nek alilanda mir-amuz’, Nek gaja bruo, nek scienco Eĉ iom aliigis lin, Benitan de virgec-destin’.

XXI

En la knabaĝo, dum ne konis Ankoraŭ korturmentojn li, Al Olga ĉiam li patronis En la infana idili’; Li ĉiam ŝin ĉe bosk’ apuda Kunulis dum amuzo luda, Kaj la najbaroj-patroj jam Kunsvatis ilin por ĉiam’. En la kampar’, sub ombr-vualo, En senkulpeco sen skrupul’, Sub la gepatra zorg-okul’ Ŝi floris kvazaŭ bel-konvalo En herb’ kaŝita sub foli’ For de abel’ aŭ papili’.

XXII

Al la poeto ŝi ja donis Unuan sonĝon de l’ inspir’, Kun la ide’ pri ŝi eksonis Unua ĝem’ de lia lir’. Adiaŭ, ludoj facilpensaj! Al li ekplaĉis boskoj densaj, Soleco kaj silento nun, Kaj nokto, kaj stelar’, kaj lun’, — La lun’, ĉiela lampiono, Al kiu iam en vesper’ Dediĉis ni kun la sincer’ Sopirojn, larmojn, amadmonon… Sed nun en ĝi ni vidas nur Lanternon bonan de l’ natur’.

XXIII

Konstante milda, obeema Kaj gaja kiel la maten’, Tre simpla kiel viv’ poema, Kaj ĉarma kiel kisa ben’, Kun la okuloj bluĉielaj, Rideto, bukloj line helaj, Kun movoj, voĉo kaj statur’, Jen Olga… tamen prenu nur Romanon ĉiun, sendispute Portreton ŝian trovos vi: Tre ĉarmas ĝi; ĝin amis mi, Sed tedis ĝi al mi jam tute. Permesu do okupi min Pri la pliaĝa nun fratin’.

XXIV

Ŝi havis nomon Tatiana[95]. Unue do sen ironi’ La dolĉajn paĝojn de l’ romano Per tia nom’ sanktigu ni. Nu kion? Estas ĝi sonora, Sed scias mi, ke en memoro Ĝi vekas bildon de malnov’ Aŭ de servistinej’. Kun pov’ Konfesi, ni konstatu: mankas Pri nomoj bona gust’ al ni (Eĉ sen parol’ pri poezi’); Por la klereco ni ne dankas, De ĝi nur restis la influ’ De afektem’, — nenio plu.

XXV

Do ŝi nomiĝis Tatiana. Nek per beleco de l’ fratin’, Nek per freŝeco ties sana Atenton tirus ŝi sur sin. Tre silentema kaj amara, Timema kiel cerv’ arbara, En sia propra famili’ Knabino fremda ŝajnis ŝi. Ŝi karesemi ne aspiris Al la gepatroj kun volont’. Infano, en infana rond’ Ŝi ludi, salti ne deziris, Kaj ofte sidis ŝi sen plend’ Ĉe la fenestro en silent’.

XXVI

Plej multe ŝi pensemon amis De post plej frua sia jar’ Kaj ĝi per rev’ al ŝi ornamis La vivenuon de l’ kampar’. Fingraro ŝia ne laboris Per la kudrilo; kaj ne floris Brodita silka filigran’ Sur blanka tol’ sub ŝia man’. Jen signo de regem’ kutima: Infan’, ludante per la pup’, Preparas sin por ekokup’ De la posten’ en ord’ reĝima De l’ mondo kaj edukas ĝin Laŭ lecionoj de l’ patrin’.

XXVII

Sed pupon, eĉ en aĝ’ infana, Neniam prenis laŭ la plaĉ’ Kaj ne babilis Tatiana Kun ĝi pri mod’ aŭ urba klaĉ’. Ne logis ŝin infanpetolo, Sed mirrakontoj de l’ popolo En vintra temp’, en nokta hor’ Konvenis pli al ŝia kor’. Kaj kiam sur herbej’ kunvenis Laŭ voko de la vartistin’ Infanoj por la ludkombin’, Ŝi tute ĝin ne partoprenis, Enuis ŝi ĉe gaja rid’, Ĉe luda bru’ kaj kurrapid’.

XXVIII

Ŝi satis ofte sur balkono Renkonti venon de l’ aŭror’, Dum sur la pala blua fono Stelaro malaperas for, Terrand’ heliĝas en silento, Ekblovas frumatena vento Kaj venas malrapide tag’. En vintro, kiam nokt’ en vag’ Pli daŭre terduonon tenas Kaj la malvigla orient’ Pli longedaŭre en silent’ Sub la nebula luno svenas, El lito en kutima hor’ Ŝi kun kandelo iris for.

XXIX

Ekŝatis paĝojn ŝi romanajn Kaj frue jam ekamis tro La emociajn trompojn vanajn De Richardson[96] kaj de Rousseau. La patro ŝia estis brava Bonulo de l’ epok’ antaŭa; Ne vidis, ne legante mem, Danĝeron li en la legem’ Kaj librojn traktis je ludilo, Ne zorgis, kiu libro jen Sekrete dormas sub kusen’ Ĉe la filino en trankvilo. Kaj la edzino sen opon’ Favoris mem al Richardson.

XXX

Ne ĉar ŝi legis la aferon, Favoris ŝi al Richardson, Ne ĉar donacis ŝi preferon Pli ol Lovelace al Grandison[97]; Sed iam la princin’ Alina, En Moskvo ŝia bonkuzino, Pri ili informetis ŝin. Ŝi estis tiam fianĉin’, Sed tiel estis pro devigo; Alia logis ŝin person’, En kiu menso, kor’ kaj ton’ Al ŝi pli plaĉis sen instigo; Kaj Grandison do tiu ĉi Serĝento estis de gvardi’.
вернуться

[94]

Do al kartludo.

вернуться

[95]

Noto de l’ aŭtoro: La plej dolĉesonaj grekaj nomoj, kiel ekzemple: Agatono, Filato, Teodora, Tekla kaj aliaj, estas uzataj ĉe ni nur inter la homoj el la simpla popolo.

вернуться

[96]

Samuel Richardson (prononcu: Sémjuel Riĉardsón) — angla romanverkisto (1689–1761). Li estis fondinto de la romanspeco por familia legado, kie la bonvirto estas rekompencata, la malvirto punata kaj la moralo estas prezentata kiel ĉefa vivprincipo.

вернуться

[97]

Noto de l’ aŭtoro: Grandison kaj Lovelace estas herooj de du famaj romanoj [de Richardson].

(Lovelace — prononcu: Lovlés).