Выбрать главу

XXXI

Ŝin oni vestis kun atento Laŭ deca modo kun ornam’; Sed sen demandi pri konsento Ŝin oni edzinigis jam. Kaj por ŝin distri el domaĝo, Tre baldaŭ ŝia edz’ kun saĝo Ŝin veturigis al kampar’, Kaj ŝi ĉi tie kun amar’ Komence ploris kaj lamentis Ĝis preskaŭ de l’ edzec’ eksplod’; Sed poste en mastrum-klopod’ Ŝi kutimiĝis kaj kontentis. La kutimiĝon donis di’: Feliĉon anstataŭas ĝi[98].

XXXII

La kutimiĝo vere sava Dolĉigis pezon de l’ ĉagren’; Kaj baldaŭ eltrovaĵo grava Ŝin ekkonsolis jam en plen’. Ŝi dum ripozo kaj afero Sekreton de regmaniero Je sia edzo trovis nun, — Kaj ĉio iĝis oportun’. Ŝi la laborojn administris, Saligis fungojn por sezon’, Rekrutojn varbis per ordon’, Sen edzo spezojn ŝi registris, Sabate iris al banej’ Kaj servistinojn batis plej.

XXXIII

Antaŭe en album’ fraŭlina Ŝi skribis pri tre dolĉa tem’, Praskovja-n nomis ŝi Paŭlina Kaj parolemis kun kantem’; Korseto ŝia estis danca, Kaj rusan N laŭ tono franca Prononci penis ŝi tra naz’; Sed ĉio restis en forpas’: Korset’, album’, princin’, Paŭlina, Sentimentala verskajer’ Foriĝis — kaj en reaper’ Akulka iĝis el Selina[99], Kaj fine ŝi per vat-tavol’ La kufon stebis por la mol’.

XXXIV

Sed ŝin la edzo amis kore, Ne bridis ŝin en klopodad’, Li ĉion fidis bonhumore Kaj manĝis, trinkis en ĥalat’[100]. Trankvile pasis vivo lia; Vespere rondo familia Kunvenis iam de najbar’ Kaj neĝenema amikar’ Por babileti, por bedaŭri Kun bona rid’ aŭ kun ĉagren’. La tempo pasas; Olga jen Sendata estas te-prepari; Jen jam vesper’, jen dormohor’, Kaj la gastar’ veturas for.

XXXV

En sia paca viv’ konservis Kutimojn ili de malnov’ Kaj grasajn rusajn flanojn servis Dum karnaval’ laŭ sia pov’, Dum jar’ dufoje en kapelon Pent-iris, ŝatis karuselon, Dancadon rondan kun la ĥor’; En Triunuo-tag’[101] dum hor’ De meso, kiam la popolo Aŭskultas ĝin kun oscedem’, Larmetis ankaŭ ili mem; Trinkadis kvason[102] laŭ bonvolo Kaj regaligis dum manĝad’ La gastojn laŭ la ranga grad’.

XXXVI

Vivinte laŭ ĉi tiu ordo, Jen ili venis ĝis maljun’, Kaj fine antaŭ ĉerka pordo La edzo prezentiĝis nun. Li mortis antaŭ ol siestis, Kaj pli ol iu ajn li estis Plor-bedaŭrita de l’ najbar’, De la edzin’ kaj infanar’. Simplulo estis li en vero, Sur lia tomba ŝton’ kun traf’ Ĉi tiel tekstas epitaf’: Dimitrij Larin, brigadero[103], Sklav’ de Sinjor’, laŭ dia grac’ Ripozas tie ĉi en pac’.

XXXVII

Al la penatoj redonite, La pacan tombon de l’ najbar’ Vladimir Lenskij tuj vizite Rehonorigis kun amar’; Malĝojis longe li enkore. «Poor Yorick!»[104] diris li angore: «Min sur la brakoj tenis li. Kaj kiom ofte lian mi Lud-uzis Oĉakov-medalon[105]! Kun Olga li svatigis min, Li revis kunaj vidi nin…» Kaj tuj surtomban madrigalon Vladimir nia verkis jen En plej sincera korĉagren’.

XXXVIII

Kaj ankaŭ honorigis same Li la gepatran cindron nun Kun plor’ malĝoje kaj fil-ame… Ho ve! Ĉi tiel en aŭtun’ Sur sulkoj de la viv’ potenca Laŭ stranga volo providenca Generacioj ĝermas nur Kaj falas for post la matur’ … Ĉi tiel nia juna gento Elkreskas bole kun aplomb’ Kaj avojn premas al la tomb’. Kaj venos ankaŭ la momento — Kaj niaj nepoj en bonhor’ Nin el la mond’ elpremos for!

XXXIX

Do ĝuu dume nunan horon, Facilan vivon, amikar’! Mi scias ĝian malvaloron Kaj forignorus ĝin sen bar’; Mi plu fantomojn ne rigardas, Sed iufoje antaŭgardas Min la esper’ en efektiv’: Mi min ne volas de la viv’ Sen postesigno for malligi. Mi vivas, verkas ne por laŭd’; Sed ŝajne tra la monda aŭd’ Mi volus iom min famigi, Por memorigu por rekon’ Pri mi almenaŭ unu son’.

XL

Kaj ĝi ektuŝos ies koron; Kaj konservota de la sort’ Ne dronos eble en vaporon La nun de mi kreata vort’; Kaj eble (kia flatespero!) Simplul’ estonta kun fiero Al mia montros bildportret’ Kaj diros: estis la Poet’! Akceptu dankojn do pasiajn, De Aonidoj[106] amator’, Vi, kies firma bonmemor’ Konservos flugajn verkojn miajn Kaj kiu taŭzos laŭ stimul’ La laŭrojn de la maljunul’!

Ĉapitro tria

Elle était fille, elle était amoureŭse.
Malfilâtre[107].

I

«Ĉu vi foriras jam al ie?» — Eŭgen’, adiaŭ, iras mi.— «Mi ne haltigas vin, sed kie En la vesperoj estas vi?» — En famili’ de Larin.— «Bele. Sed kiel povas vi senсele Perdadi tie tempon for?» — Mi povas.— «Kia stranga mor’! Mi antaŭvidas, kio estas: Unue — ĉu ja pravas mi? — Tre simpla rusa famili’, Ĝi tre gastamas kaj honestas, Dolĉaĵ’ el beroj kaj babil’ Pri pluvo, lino, brutazil’ …»

II

— Ĉu estas tio ĉi malbona? «Sed estas ja enu’, karul’!» — Pli tedas via mond’ bontona; Pli min allogas hejmangul’, Mi tie povas… — «Jen liriko! Sed ĉesu ja, pro di’, amiko. Vi iras do: domaĝe, nu! Sed tamen aŭdu, Lenskij; ĉu Fillida-n[108] vian mi ekvidu, Objekton de la larma flu’, De rim’, de plum’ kaj tiel plu? Prezentu min.» — Ĉu ŝerĉas vi do? — «Ne.» — Bone. — «Kiam do?» — Eĉ nun. Ni venus sen maloportun’.—

III

«Ni iru.» — Ili ekveturis, Alvenis; laŭ malnov-kutim’ Gastame ĉiuj ekkonkuris Por servi ilin super lim’. Jen rit’ konata de regalo: Jen venas konfitaĵ-pokalo Kaj sur tablet’ aperas tuj Kun vakcinia akvo uj’. [Nur manĝoj regas en kamparo. La hejma knabinar’ sen ord’ Sin amasigis ĉe la pord’ Por gapi al la nov-najbaro. Kaj laŭdis vir-amas’ en kort’ Ĉevalojn per kritika vort’.][109]

IV

Al hejmo sur la voj’ ebena Rapidas ili en reven’[110] Kaj al konversacio jena Ni kaŝaŭskultu sen konven’. — Nu do, Onegin? Vi oscedas.— «Kutimo, Lenskij».— Sed pli tedas Al vi ĉi tio.— «Estas sam’. Sed kampoj tre mallumas jam; Hej! vi, Andrjuŝka[111], pli rapide! Ho, kia stulta estas lok’! Cetere: Lárina sen mok’ Ja estas bonulin’ laŭvide. Mi timas, ke la vakcini’ Ne ĝenu en stomak’ al mi.
вернуться

[98]

Noto de l’ aŭtoro:

Si j’avais la folie de croire encore au bonheur, je le chercherais dans l’habitude.

(Chateaubriand).

[Se mi havus la malsaĝecon kredi ankoraŭ je feliĉo, mi serĉus gin en la kutimiĝo. (Ŝatobrián).]

вернуться

[99]

Praskovja (de Paraskeva) kaj Akulka (de Akulina) estas «vulgaraj» nomoj, tre kutimaj inter la rusinoj; Paŭlina kaj Selina sonas neordinare kaj do «poezie».

вернуться

[100]

Ĥalato — hejma negliĝa vesto, tre vasta kun longaj baskoj, sen butonoj kaj kun zono, vestata rekte sur la nudan korpon aŭ tolaĵon.

вернуться

[101]

Festo de kristana religia kulto, dediĉita al triunueco de dio (dio-patro, dio-filo kaj dio-sankta spirito).

вернуться

[102]

Kvaso — kutima rusa refreŝiga trinkaĵo, preparata el sekala pano.

вернуться

[103]

Brigadero — oficira rango, ekzistinta en Rusio ĝis fino de la XVIII jarcento.

вернуться

[104]

Noto de l’ aŭtoro: «Malfeliĉa Jorik!» — ekkrio de Hamleto super la kranio de arlekeno. (Vidu Shakespeare kaj Stern).

[William Shakespeare (prononcu: Ŭiljám Ŝekspir) — granda angla dramverkisto (1564–1616). Cetere, ekzistas supozo, ke Shakespeare estis nur substituita persono de la vera anonima aŭtoro, kiu pro sia grava pozicio en supera socio ne volis konigi sian nomon. Lia fama tragedio «Hamleto» estas tradukita esperanten de d-ro L.L. Zamenhof (eld. Nürnberg 1894 kaj Paris 1902).

Lawrence Stern (prononcu: Lóurens Stern) — konata angla humoristo (1713–1768).]

вернуться

[105]

Oĉakov — urbo kaj citadelo proksime de Odessa. En la jaro 1788 Oĉakov, aparteninta tiam al la turkoj, estis konkerita per atako de la rusaj trupoj sub komando de Suvorov.

вернуться

[106]

Aonidoj — Muzoj, naŭ feinoj de l’ artoj laŭ la greka mitologio.

вернуться

[107]

Ŝi estis junulino, ŝi estis enamiĝinta. — (Malfilátr). Jacque Charles Louis de Malfilâtre (prononcu: Ĵak Ŝarl Luí de Malfilátr) — franca verkisto (1732–1767).

вернуться

[108]

Fillida (Phillys) — klasika virina nomo.

вернуться

[109]

La finan parton de la strofo Puŝkin ne presigis en la redaktita de li teksto de la romano.

вернуться

[110]

Noto de l’ aŭtoro: En la antaŭa eldono, anstataŭ: al hejmo rapidas estis erare presita: en vintro rapidas (kio havis nenian sencon). Kritikistoj, tion ne kompreninte, trovis anakronismon en la sekvantaj strofoj. — Ni kuraĝas certigi, ke en nia romano la tempo estas kalkulita laŭ la kalendaro.

вернуться

[111]

Andrjuŝka — nomformo de Andreo, pli neglekta ol Andreĉjo. Koncernas la veturigiston.