Выбрать главу

Ĉapitro kvara

La morale est dans la nature des choses.

Necker[128].

I

[En la komenc’ de l’ viv’ min regis La bela, ruza, mola seks’; Arbitron ĝian mi volegis Konfesi nur en plenampleks’. L’ animo brulis kun emfazo, Kaj la virin’ aspektis kvazaŭ Diaĵo pura por la kor’. Kun senta, pensa ortrezor’ Ŝi kiel idealo brilis. Mi ŝin adoris en silent’; Kaj al mi ŝia ama sent’ Neatingebla eĉ similis. Formorti ĉe l’ pied’ kun ĝu’ — Nenion mi deziris plu.

II

Jen mi malamis ŝin subite, Mi tremis, ploris en sincer’, En ŝi mi vidis timigite Kreaĵon de l’ malbon-infer’; Rigardo penetrema ŝia, Rideto, ton’ konversacia, Kaj korpo ŝia kaj spirit’ Plenplenis je malbon-perfid’; Ŝi larmojn, ĝemojn nur avidis Kaj nutris sin per mia sang’ … Jen la marmoron nur sen mank’ En ŝi mi plenadmire vidis, Pro la Pigmaliona pet’ Viv-varmiĝantan en komplet’[129].

III

Mi diru per esprim’ poeta, Konata por eterna fam’: Temira, Dafna kaj Lileta[130] Nun estas forgesitaj jam. Sed estas unu en amaso… Mi ŝin adoris sen forlaso… Sed ĉu ŝi ankaŭ amis min, Ĉu longe, kie?.. Kial vin Intrigas tio? Ja ne gravas! Estinto restas en obskur’, La ĉefafero estas nur, Ke de post tiam jam ne havas Varmecon aman mia kor’, Ĝin lumo ankaŭ lasis for.

IV

Eksciis mi, ke la virinoj En la anim’ sen diferenc’ Pri ni miregas mem senfine, Taksante sin laŭ konscienc’. Admiroj niaj senrifuzaj Al ili ŝajnas tre amuzaj; Kaj prave, en la am-okup’ Ridindaj estas ni sen dub’. Kateniginte nin sengarde, Ni petas pri amrekompenc’, Freneze vokas ni sen senc’, Kredante ke postuli arde Pasion eblas de lili’ Aŭ de facila papili’!

V

Ĉu mi konfesu, ke pasion Mi tiam sciis dum la jun’; Mi ŝatis mian afekcion, Kaj mi pri ĝi bedaŭras nun. Sed la enigmon ĉarman loge Suferis tamen mi nelonge, Kaj la virinoj helpis mem, Al mi dirinte sen kaŝem’ La vorton jam konatan ĉie Kaj ankaŭ ne ridindan jam Pro longa plej truisma[131] fam’ (Do mi divenis tre racie), Mi diris: nur do kaj ne pli! — Malsagaculo estas mi!

VI

De la pasi’ ribelaj zorgoj Forpasis kaj ne venos plu! Sensentan dormon mian morgaŭ Jam ne agitos am-influ’. Belaĵoj de l’ malvirt’ intima Ja plaĉas nur ĝis tempo lima. Nun venis tempo por kun saĝ’ Glatigi agojn de l’ junaĝ’! — Komencajn miajn jarojn junajn La fam’ nigrigis kun provok’, Ĝin multe helpis la mensog’, Sed spitis la amikojn kunajn. Feliĉe tamen blinda fam’ Kontraŭpruvata estas jam.][132]

VII

Ju malpli amas ni virinon, Des pli al ŝi ni plaĉas tre, Kaj des pli baldaŭ vivdestinon Ni ŝian tiras al pere’. Malvirto en epok’ iama Gloriĝis kiel arto ama, Trumpetis ĉie ĝi pri si Kaj ĝuojn donis sen pasi’. Sed tiu ĉi amuzo grava Ja pli konvenas sen kompar’ Al la maljuna simiar’ De la laŭdita tempo ava: Kun pufperukoj pasis for De la Lovelace-oj vanta glor’.

VIII

Enue estas hipokriti, Diverse diri pri la sam’, Penege kun gravec’ agiti Pri kio ĉiuj certas jam, Aŭskulti kontraŭdirojn samajn, Ekstermi antaŭjuĝojn amajn, Pri kiuj eĉ ne ĝenis sin La dektrijara junknabin’! Al kiu do ne tedus petoj, Ĵurado kaj trompad’ sen ĉes’, Leteroj sur folioj ses, Ĉikanoj, larmoj, braceletoj, De l’ onklinar’ admon’ pri dec’ Kaj de l’ edzar’ pezamikec’!

IX

Eŭgen’ meditis tiel mia. Li estis jam en juna aĝ’ Viktimo de la viv’ pasia Kaj de la vant-erar’ sen saĝ’. Tro dorlotite per kutimo, Jen ravigate super limo, Jen sen iluziiĝ’ en tut’, Jen aspirante kun akut’, Sentante de l’ sukcesoj tedon, Aŭd-atentante en intim’ Eternan flustron de l’ anim’, Kovrante per ridet’ oscedon, Ĉi tiel li en efektiv’ Ok jarojn perdis de la viv’.

X

Ne plu li belulinojn amis, Nur amindumis iom ajn; Rifuz’ — li konsolite samis; Perfid’ — ripozis li kun gajn’. Li serĉis ilin nur apenaŭ Kaj forlasadis sen ĉagreno Kaj eĉ sen rememor’ en last’. Simile pacanima gast’ Alvenas por vespera visto[133], Li sidas ĝis finiĝas lud’: Li hejmen iras sen diskut’ Kaj dormas laŭ kutim-ekzisto Kaj eĉ ne scias mem laŭ ver’, Nun kien iri en vesper’.

XI

Sed, ricevinte la leteron, Onegin estis en anim’ Tre kortuŝita per sincero De la knabina revesprim’; Li rememoris Tatiana-n, Aspekton ŝian diafanan Kaj li ekdronis per spirit’ En dolĉa revo kaj medit’. Malnovaj sentoj eble ŝlime Lin ekposedis por minut’; Sed ne deziris li kun krud’ Senkulpan koron trompi krime. Nun ni transiĝu al ĝarden’, Ŝi kie lin renkontis jen.

XII

Komence pro subit-ekvido Silentis ili, sed en fin’ Onegin diris: «Skribis vi do, Ne neŭ. Mi tralegis ĝin, Konfeson de l’ anim’ sincera, Elmontron de la amo vera. Min ĉarmis via korkonfes’; Ĝi vigle vekis en impres’ Jam longe ekdormintan senton; Sed vin ne volas laŭdi mi; Kaj same pagos mi al vi; Akceptu ankaŭ mian penton; Konfesos mi al vi sen art’: Do juĝu min laŭ bonrigard’.

XIII

«Se mi per sola hejma rondo Limigi vivon volus nur, Se volus la destin’ de l’ mondo Min fari edzo kun plezur’; Se iom bildo familia Konvenus nur al plaĉo mia: Tutcerte ja krom sola vi Ne serĉus fianĉinon mi. Sen falsa bril’ de madrigalo Al vi mi diras kun sincer’: Nur vin elektus mi en ver’ Laŭ mia juna idealo, Kaj kun ĉi tiu bela trov’ Feliĉa estus mi… laŭ pov’!

XIV

«Sed por feliĉo ne kreitas Animo mia laŭ natur’; Kaj ankaŭ tute ne meritas Mi je perfekta via pur’. Min kredu (konscienc’ atestus), Edziĝo nur sufero estus. Eĉ malgraŭ se mi amus vin, Ne plu mi amos jam en fin’; Se vi ekploros, viaj ploroj Min ne kortuŝos per sincer’, Sed nur instigos al koler’. Do mem konstatu, kiaj floroj De Himeneo[134] je bedaŭr’ Atendas nin por longa daŭr’!
вернуться

[128]

La moralo estas en la naturo de l’ aferoj (Nekér).

Jacque Necker (prononcu: Ĵak Nekér) — franca financisto kaj ŝtatfunkciulo (1732–1804). En 1789 lia devigita eksiĝo el la posteno de ĉefa financadministranto en la registaro de la franca reĝo fariĝis senpera kaŭzo de popola ribelo kaj de la fama konkero de Bastilio. Li verkis kelkajn interesajn verkojn pri la financa politiko kaj pri la granda franca revolucio. Li estis patro de la konata verkistino S-ino de Staël.

вернуться

[129]

Pigmaliono (Pygmalion) — laŭ la greka mitologio reĝo de l’ insulo Cipro (Kypros), enamiĝinta la skulptitan de li mem statuon de knabino. Pro lia varmega preĝo la statuo viviĝis.

вернуться

[130]

Temira, Dafna (aŭ Daphne) kaj Lileta — kondiĉaj nomoj de iuj virinoj.

вернуться

[131]

Truismo — plej ordinara, al ĉiuj konata veraĵo sen iu originaleco.

вернуться

[132]

La unuaj kvar strofoj de la ĉapitro kvara estis presigitaj de Puŝkin aparte; la kvina kaj sesa strofoj estas konataj nur en malneta manuskripto.

вернуться

[133]

Visto — kartludo.

вернуться

[134]

Himeneo (HymenaeusHymen) — dio de geedziĝo laŭ la greka mitologio.