Выбрать главу

XXX

Sed disigitaj vi, volumoj El libroj de diabla gent’, La plej belegaj luksalbumoj, De l’ moda rimular’ turment’, Vi, ornamitaj per magia Peniko de Tolstoj[138] genia Aŭ per de Baratinskij plum’, Vi brulu for en tondr’, en fum’! In-quarto sian kiam donas Al mi brilpompa sinjorin’, Koler’ kun trem’ ekkaptas min, Kaj epigramo tuj eksonas En korprofundo, sed je mal’ Ŝi petas ja pri madrigal’.

XXXI

Ne madrigalojn Lenskij liras Por sia Olga en album’; Kaj ne malvarman amon spiras Brilante sprite lia plum’; Li ĉion, kion nur rimarkas Pri Olga, tion tuj li markas: Kaj fluas plenaj de la ver’ La elegioj per river’. Simile vi, Jazikov[140] mia, Laŭ la inspir’ de via kor’ Vi kantas iun kun fervor’ — Kaj en la ar’ da elegioj Fiksiĝos iam ajn al vi De via sorto histori’.

XXXII

Silente! Streĉu aŭdon vian! Jen kritikisto kun sever’ Ordonas kronon elegian Mizeran ĵeti al la ter’ Kaj krias: «Ĉesu do lamenti, Kaj ĉiam samon kvak-prezenti, Bedaŭri pri pasint’ sen pov’: Sufiĉas, kantu pri la nov’!» — Vi pravas, kaj al ni vi donos Trumpeton, maskon kun ponard’, Kaj kapitalon de l’ pens-art’ Renaskl ĉiel vi ordonos: Ĉu jes? — Sed aŭdas ni en klar’: «Vi odojn verku, poetar’,

XXXIII

«Laŭ modo de l’ potenc-epoko, Laŭ la malnova manier’ …» — Nur sole odojn ĝis sufoko! Ne gravas; ĉu ne sam-afer’? Memoru pri la satiriko! Ĉu de la fremda kap’ liriko Al vi pli plaĉas en kompar’ Ol nia larma rimular’? — «Mizeras ja la elegio; Malplena estas ĝia cel’; Sed por la odo la akcel’ Tre noblas…» Mi kun ironio Disputus, sed ne puŝu mi Jarcentojn du al kolizi’.

XXXIV

Ŝatante gloron, libermodon, En ondoj de pensar’ sen fin’, Vladimir verkus eĉ la odon, Sed Olga ja ne legus ĝin. Ĉu iam legis la poetoj Al siaj koramatinetoj Verkaĵojn siajn? Laŭ la fam’ Pli alta mankas dank’ por am’. Kaj vere, feliĉega estas L’ amanto, deklamante jen Al la objekto de l’ ĉagren’ Revaĵojn de l’ pasi’ modesta. Feliĉas li… dum eble mem Ŝi pensas pri alia tem’.

XXXV

Sed mi de l’ revo harmonia La fruktojn legas iam nur Al vartistin’ maljuna mia; Jen estas mia solplezur’. Kaj ankaŭ post tagmanĝ’ enua Anstataŭ regalaĵo plua Okazan gaston iam mi Sufokas for per tragedi’; Aŭ (nun jam ŝerci mi ne celas) Premate de angor’ kaj rim’, Ĉe lag’ vagante en proksim’, Sovaĝ-anasojn mi dispelas. Aŭdinte kanton de l’ versord’, Forflugas ili de la bord’.

XXXVI

[Mi ĉie ilin peli penas… Ĉasist’ celinta ĵus en van’ La poezion ekmalbenas, Zorgante pri streĉita ĉan’. Ja ĉiu ŝatas propran ĉason Kaj por aliaj embarason: Jen iu pafas el pafil’, Jen iu versas sen trankvil’, Jen iu muŝojn klak-bategas, Jen iu ĝuas kun ekscit’, Jen iu ĝojas pri milit’, Jen iu reve mondon regas, Jen iu drinkas ĝis ekdron’: Kaj bon’ miksiĝas kun malbon’.][141]

XXXVII

Sed kion do Onegin? Fratoj, Mi petas vin pri pacienc’: Li kiel estas okupata, Priskribos mi en plena senc’. Li vivis laŭ ermita moro; Vekiĝis je la sepa horo Kaj sin direktis en somer’ Al bord’ apuda de river’; Imite al Leandro naĝis Li trans ĉi tiu Helespont’[142], Plu kafon trinkis kun volont’, Ĵurnalon iom interpaĝis Kaj vestis sin… [Sed lia vest’ Tre stranga estis sen kontest’.

XXXVIII

Surhavis li ĉemizon rusan Kun larĝa silka tukozon’, Tatar-kitelon vastkonusan, Ĉapelon larĝan laŭ fason’ Tegmentaspekta. Vesto tia Senmoraleca, senracia Ĉagrenis tre laŭ ebla pov’ Al sinjorin’ el urbo Pskov Nomata Durina kaj ankaŭ Kun ŝi Mizinĉikov sinjor’.— Eŭgeno tamen kun ignor’ Kutimojn siajn ĉiuflankajn Ne ŝanĝis laŭ ilia plaĉ’, — Pro tio lin ĉirkaŭis klaĉ’.][143]

XXXIX

Promen’, banad’, ombrum’ betula, Legado, dormo — paradiz’, De blankulino nigr-okula En iu fojo freŝa kis’, Ĉevalo bridon obeanta, Tagmanĝo iom eleganta, Silent’, izol’ laŭ korinklin’: Jen vivo de Onegin sankta, Kaj li ekĝuis ĝin sen sent’, En la senzorga vivkontent’ La tagojn eĉ ne kalkulante Kaj forgesinte urbon for Kun fest-enu’ de ties mor’.

XL

Sed nia nord-somero estas Karikatur’ je vintr’ en sud’, Ĝi flugas: tio fama restas, Eĉ se ni neus kun disput’. Jam la ĉiel’ aŭtunon spiris, La suno jam pli pale brilis, Pli mallongiĝis taga daŭr’, De la arbaro foliar’ Nudiĝis kun malgaj-susuro, Sur kampoj kuŝis griz-nebul’, Kun kri’ ansera triangul’ Al sudo flugis: la naturo Regata estis de l’ aŭtun’; Novembro komenciĝis nun.

XLI

En griznebulo venas tago; Rikolto finis en kampar’; Al voj’ eliras por rab-ago Malsata lupo jam sen bar’; Sentante ĝin, ĉevalo time Ekronkas — kaj de malproksime La vojaĝant’ rapidas for; Paŝtisto je maten-aŭror’ Ne pelas brutojn jam el stalo, Kaj je tagmez’ al unu lok’ Ne sonas lia korna vok’ En idilia pastoralo; Kantante en kaban’, fraŭlin’[144] Kum keno[145] sidas nun dum ŝpin’.

XLII

Kaj jam la frost’ en furiozo Arĝentas inter kampa vast’ … (Legant’ atendas rimon rozo; Do li ĝin prenu sen prokrast’!) Pli pure ol komfort-pargeto Glacie brilas rivereto. Per glit’ ĝojbando da bubar’ Glacion tranĉas kun krak-knar’[146]; Por naĝo viransero peza Per ruĝpiedoj venas jen, Ekpaŝas sur glacieben’ Kaj glite falas; gajfreneza Ekflirtas neĝo en aer’ Kaj stele falas al la ter’.

XLIII

En tia tempo fari kion? Promeni? Tamen la kampar’ Ne povas veki simpation Per sia nuda ordinar’. Ĉu rajdi en la step’ severa? Sed la ĉeval’, per hufo fera Kroĉinte je glacia split’, Ja povas fali en subit’, Do oni sidu sub tegmento Kaj legu Pradt[147]Walter Scott[148]. Se ne, do zorgu pri speznot’, Aŭ sidu, drinku; en silento Vesper’ do pasos, morgaŭ — sam’, Kaj tiel vintro pasos jam.
вернуться

[138]

Grafo F.P. Tolstój (1783–1873) — rusa pentristo, skulptisto kaj gravuristo, eminenta aganto en la sfero de la rusa arto. Estas famekonataj multaj medalaj bareliefoj de Tolstój, liaj ilustraĵoj por la poemo de Bogdanóviĉ «Duŝenjka» k.a. En la desegnaĵoj de Tolstój admirigas treege preciza, harmonia kaj delikata kompon-maniero, memoriganta pri la antikvaj grekaj desegnaĵoj sur la vazoj.

вернуться

[140]

N.M. Jazíkov (1803–1843) — rusa lirika poeto, verkinta ankaŭ historiajn kaj patriotajn poemojn.

вернуться

[141]

Tiu ĉi strofo aperis nur en la unua eldono de la ĉapitro. Poste Puŝkin forigis ĝin pro iuj konsideroj.

вернуться

[142]

Helesponto (Helléspontos) — Dardanela markolo inter la Marmora kaj Egea maroj, dividanta Eŭropon de Azio. Laŭ antikva greka legendo, trans ĉi tiu markolo ĉiunokte naĝis ĉasisto Leandro por viziti sian amatinon Hero. En iu ventega nokto Leandro dronis kaj Hero pro ĉagreno ĵetis sin en la maron.

вернуться

[143]

Puŝkin ne presigis 1½ finversojn de la strofo XXXVII kaj la tutan strofon XXXVIII verŝajne pro la tro forta kontrasto priskribita.

вернуться

[144]

Noto de l’ aŭtoro: En la gazetoj oni miris, kiel oni povis nomi fraŭlino simplan kamparaninon, dum la nobelaj fraŭlinoj, iom pli sube, estas nomitaj knabinaĉoj!

[Vidu Ĉapitron Kvinan, strofo XXVIII.]

вернуться

[145]

Lumo de brulanta keno estis antaŭe kutima maniero por lumigi la kamparanajn kabanojn en vespero. Kontraŭe la riĉulaj domoj estis lumigataj per kandeloj.

вернуться

[146]

Noto de l’ aŭtoro: «Tio ĉi signifas», — rimarkigas unu el niaj kritikistoj: — «ke la buboj kuradas per glitkuriloj». Juste!

вернуться

[147]

Dominique Dufour do Pradt (prononcu: Dominík Difur de Pradt) — franca diplomato kaj politika verkisto (1759–1837).

вернуться

[148]

Walter Scott (prononcu: Ŭólter Skot) — fama skota verkisto (1771–1832), aŭtoro de konataj historiaj romanoj.