Выбрать главу

XXI

Pli laŭtas la disput’; Eŭgeno Tranĉilon kaptas en subit’, Ekfalis Lenskij: tuj apenaŭ Disiĝis ombroj; tra rigid’ Kri’ sonis… la kaban’ skuiĝis… Kaj Tanjo en terur’ vekiĝis… Jam estas lummatena hor’; Skarlat-radio de l’ aŭror’ Tra l’ frosta vitro ludas brile; Jen malfermiĝis tuj la pord’: Pli ruĝa ol aŭror’ de l’ nord’ Enflugas Olga birdfacile Kaj petas: «Diru do al mi, Hodiaŭ kiun sonĝis vi?»

XXII

Sed tiu, eĉ ne rimarkante, Kun libro kuŝas en la lit’, Foliumante ĝin konstante, Kaj ne respondas en medit’. Demonstris tiu ĉi libreto Nek dolĉ-elpensojn de poeto, Nek saĝajn verojn sen rutin’; Sed nek Virgilius, nek Racine[161], Nek Scott, nek Byron[80], nek Seneca[162], Nek eĉ Virina Modrevu’ Okupis iun kun sam-ĝu’: Ĝi estis ja Martin Zadeka[163], Ĉef’ de kaldea saĝular’, Sonĝdivenisto sen kompar’.

XXIII

Ĉi tiun verkon multesaĝan Migranta foje komercist’ Venigis do en la vilaĝon Kaj vendis post marĉand-insist’ Al Tatiana por dispono Ĝin por tri rubloj kun duono, Preninte krome kun avar’ Kolekton grandan da fablar’, Du «Petriadojn»[164], gramatikon Kun volumet’ de Marmontel[165]. Martin’ Zadeka iĝis cel’ De Tanjo kara plej… Efikon En ĉiuj fojoj havas ĝi, Kaj ĉiam dornas ĝi kun ŝi.

XXIV

Ŝi la misteran sonĝon miras. Sen sci’ kompreni, en korvibr’ Signifon de l’ inkub’ deziras Eltrovi Tanjo en la libr’. En la mallonga indekseto Ŝi trovas laŭ la alfabeto La vortojn jen: arbar’, abi’, Mallum’, pontet’, river’, rabi’, Urs’ kaj ceteraj. Tre nature Zadeka ŝin en ŝia dub’ Ne helpas; tamen la inkub’ Avertas multajn aventurojn. Dum kelkaj tagoj poste jam Ŝi maltrankvilis pri la sam’.

XXV

Kaj jen per sia man’ skarlata[166] L’ aŭror’ el la matena val’ Venigas kun la sun’ naskata Nomfeston gajan kun regal’. Jam svarmas de post frumateno La dom’ de Lárina en pleno; Tutfamilie najbarar’ En droŝkoj venis, jen en ĉar’. Puŝiĝo regas en vestiblo, Novrenkontado en salon’, De hundoj boj’, ŝmackisa son’, De l’ gastoj rido, bruo, siblo, Kliniĝoj, riverenc’ laŭ mor’ Kaj de l’ infanoj kri’ kaj plor’.

XXVI

Alvenis: Pustjakóv-dikulo Kun sia dikulin’-edzin’; Kaj de malriĉaj servutuloj Tre riĉa posedant’ Gvozdin; Skotinin-famili’ grizhara Kun geidaro diversjara De du ĝis tridek laŭ la pov’; Distrikta dando Petuŝkóv; Jen ankaŭ mia kuz’, Bujánov, En sia ĉap’ kun vizier’[167] (Ja vi bonkonas lin en ver’), Kaj la ekskonsilanto Flanov, Manĝema klaĉa fiperson’, Korupteblulo kaj fripon’.

XXVII

Monsieur Triqué alvenis ankaŭ Kun famili’ de Harlikóv, Spritulo en peruko stranga Kaj okulvitroj, el Tambóv[169]. Laŭ vera franc’, al Tatiana Gratul-kupleton laŭ infana Melodiet’ alportis li: Reveillez vouz, belle endormie[170]. En iu polva almanako Presita estis la kuplet’; Triqué, sagaca poetet’, Ĝin tiris el malnova sako, Kaj nur anstataŭ «belle Ninà» Li uzis «belle Tatianà»[171].

XXVIII

Kaj jen el la urbet’ proksima — De l’ tuta fraŭlinar’ idol’ Kaj de l’ patrinoj ĝoj’ senlima — Rotestro venis laŭ bonvol’; Tuj flugis sensaci’ momenta: Muziko estos regimenta! Ĝin sendis mem la kolonel’. Do estos balo: kia bel’! La knabinaĉoj gaje saltas[172]! Tagmanĝo pretas. Kun agrabl’ La paroj iras al la tabl’. Ĉe Tanjo la fraŭlinoj haltas; Kaj mansignante je krucum’ Eksidas la amas’ kun zum’.

XXIX

Momente haltis babiladoj; La buŝoj maĉas. Sole nur Sonoras la manĝiloj, pladoj Kaj vinglasetoj en konkur’. Sed baldaŭ kune la gastaro Tumulton levas jam sen baro. Aŭdiĝas krioj, babilad’, Pepado, rido kaj debat’. Subite malfermiĝas pordo: Vladimir venas kun Eŭgen’. Ekkrias la mastrin’: «Nu jen! Finfine!» La gastar’ sen ordo La du amikojn kun afabl’ Invitas ĉien al la tabl’.

XXX

Kaj ili kontraŭ Tanjo rekte Lokataj estas kun intenc’, Sed ŝi, palega laŭaspekte, Tremante pro ekscit-potenc’, Okulojn levi eĉ ne povas; Ŝi sufokiĝas kaj senmovas; Ŝi flamas kaj ne aŭdas eĉ Gratulojn malgraŭ sia streĉ’; Jam preskaŭ larmoj fluis; pretis Ŝi sveni jam pro l’ emoci’, Sed tamen volo de l’ raci’ Triumfis. Ŝi elprononcetis Responde iujn vortojn du Kaj sidis ĉe la tablo plu.

XXXI

Nerv-tragediajn fenomenojn Kaj larmojn, svenojn de fraŭlin’ Ne ŝatis por toler’ Eŭgeno: Sufiĉe ili tedis lin. Trafinte al la grand-festeno, Li jam koleris. Sed apenaŭ L’ impeton de l’ fraŭlina kor’ Li vidis, en malbon-humor’ Ekmalkontentis li kaj ĵuris Al Lenskij venĝi pro la tromp’ Kaj ekscitigi lin kun pomp’. Nun li triumfon jam aŭguris Kaj groteskigis ne sen sprit’ Li ĉiujn gastojn en medit’.

XXXII

Konsternon Tanjan tre nature Rimarkus ĉiuj kun dedukt’, Sed tiam ĉies celo nure Centriĝis ĉirkaŭ grasa kuk’ (Tre bedaŭrinde tro salita); Jen en botelo gudrumita Post la rostaĵ’ kun oportun’ Cimlana vin’[173] portatas nun; Jen sekvas longaj vinglasetoj Similaj al la beltali’ De vi, kristal’ de l’ kor’, Zizi[174], Objekt’ de miaj poemetoj, Pokal’ alloga da pasi’, Pro kiu tut-ebriis mi!

XXXIII

Liberiĝinte de korketo, Ekklakis la botelo; vin’ Eksiblis, kun la verskupleto Triqué gravpoze levis sin; La societo eksilentas Kaj lin profunde ekatentas. Sin Tanjo streĉas, sed en van’; Triqué kun la foli’ en man’ Ekkantis false. Laŭdo brua Salutas lin. Por la kantint’ Ekriverencas ŝi kun ind’. Kaj trinkas la poet’ unua Pro san’ kaj la kupleton for Al ŝi transdonas en furor’.

XXXIV

Nun ĉiuj vice bondeziris, Kaj ĉiujn Tanjo dankas mem. Sed kiam jam Eŭgen’ aliris, Konfuzo ŝia kaj lacem’, Metantaj ŝin en svenan staton, En li revekis la kompaton: Li klinsalutis en silent’, Kaj plenis je karesa sent’ Rigardo lia. Ĉu pro tio Ke kortuŝiĝis li en ver’, Ĉu li koketis sen sincer’, Ĉu vole, ĉu pro inercio, Sed staris li kun dolĉesprim’: Vigliĝis Tanjo en anim’.
вернуться

[161]

Jean de Racine (prononcu: Ĵan de Rasín) — granda franca verkisto (1639–1699), aŭtoro de kelkaj klasikismaj tragedioj.

вернуться

[162]

Lucius Seneca (prononcu: Lúcius Senéka) — Roma filozofo kaj tragediverkisto. Li naskiĝis en la jaro 4 antaŭ Kristo kaj memmortigis sin en la jaro 65 p. Kr. laŭ ordono de Nero, pro partopreno en konspiro kontraŭ tiu ĉi tirana imperiestro.

вернуться

[163]

Noto de l’ aŭtoro: La divenlibroj estas vendataj ĉe ni sub la firmo de Martin’ Zadeka, estiminda persono, neniam verkinta divenlibrojn, kiel rimarkigas V.M. Fédorov.

вернуться

[164]

«Petriado» — epopeo de M. Lomonosov, granda rusa scienculo kaj literaturisto (1711–1765), dediĉita al la caro Petro I.

вернуться

[165]

Jean François Marmontel (prononcu: Ĵan Fransuá Marmontél) — franca verkisto (1723–1799).

вернуться

[166]

Noto de l’ aŭtoro: Parodio de la konataj versoj de Lomonósov:

L’ aŭror’ per sia man’ skarlata De la matena pacakvar’ Venigas kun la sun’ naskata, — k.c.
вернуться

[167]

Noto de l’ aŭtoro:

. . . . . . . . . . Bujánov, la najbar’ Vizitis min hieraŭ tute ne razita, Ĉifita, en lanug’, en ĉap’ kun vizier’ … («Danĝera Najbaro»).

[Bujánov estas heroo de la ŝerca poemo «Danĝera Najbaro», apartenanta al la plumo de V.L. Puŝkin (1770–1830), onklo de A.S. Puŝkin. Siatempe la poemo «Danĝera Najbaro» estis multe disvastigita inter la literaturaj rondoj kaj V.L. Puŝkin mem estis aktiva membro de la fama literatura societo «Arzamas». A.S. Puŝkin multe ŝatis sian onklon kaj ofte citis liajn verkojn, plejparte por ŝerco. Tial ankaŭ la personaĵon de Bujánov li ŝerce nomis sia kuzo aŭ parenco.]

вернуться

[169]

Tambóv — urbo en la centra Ruslando.

вернуться

[170]

Prononcu: Reveje-vu, bel andormí. Franclingve, signifas: Vekiĝu, bela dormulin’.

вернуться

[171]

Prononcu: «bel Nina» kaj «bel Tatiana» kun akcento sur la lastaj silaboj laŭ la franclingva maniero.

вернуться

[172]

Noto de l’ aŭtoro: Niaj kritikistoj, fidelaj respektantoj de la bela sekso, forte kondamnis la nekonvenecon de tiu ĉi verso.

[Komparu la Ĉapitron Kvaran, strofo XLI.]

вернуться

[173]

Vinspeco.

вернуться

[174]

Zizi — hejma nomo de Eŭpráksia Vulf, la malpli aĝa filino de P.A. Osipova kaj de ties unua edzo, unu el la konatulinoj de Puŝkin.