Выбрать главу

XXXV

Moviĝas seĝoj for kun knaro; La gastoj iras al salon’. Simile flugas abelaro Al kampoj kun zumanta son’. Kontenta pri regal’ de l’ festo, Najbar’ singultas je digesto. La sinjorinoj ĉe l’ kamen’, Fraŭlinoj en anguloj jen Murmuras; tabloj verdaj pretas; Bostonon[60] — hazardemular’, Lomberon — pli solidular’ Kaj viston[133] oni do dismetas; Ĝi estas kun avidsoif’ Idar’ de la enua viv’.

XXXVI

Jam ok roberojn bonaranĝis La vist-herooj kun sukces’; Okfoje ili lokojn ŝanĝis; Nun pretas te’. Mi laŭ neces’ Difinas horon kun honesto Laŭ lunĉo, teo kaj siesto. Ni bone dum kampara loĝ’ Stonakon uzas je horloĝ’; En krampoj mi rimarku ankaŭ, Ke mi en mia strofkombin’ Rakontas pri festenoj, vin’ Kaj pri manĝaĵoj diversrangaj Samofte kiel vi, Homer’, Idol’ de l’ trimiljara ter’!

XXXVII

[Rivali pretas mi sentime Kun vi pri faro de festen’; Sed mi konfesas grandanime, Vi venkis min sekvante jen: Sovaĝaj viaj herouloj, Bataloj viaj sen reguloj, Kaj Zeŭso via kaj Ciprid’[135] Superas certe laŭ kvalit’ Ol nia kamp-enuo muta, Kaj ol Onegin kun malvarm’, Kaj ol Istómina[41] kun ĉarm’, Ol nia modeduko tuta! Sed Tanjo (mi eĉ ĵuras jen) Pli bonas certe ol Helen’[175].

XXXVIII

Neniu tion pridisputus, Eĉ kvankam Menela’ sen ĝen’ Centjare plue ekzekutus Frigian landon pro Helen’, Eĉ kvankam ree ĉe Priamo Maljunularo de Pergamo, Vidinte ŝin, decidus bis Por Menelao kaj Paris’[175]. Koncerne la batalojn, vere, Atendi nur vin petas mi: Bonvolu legi iom pli; Ne juĝu laŭ komenc’ severe, Batal’ okazos. Sen mensog’ Mi faros ĝin en taŭga lok’.][176]

XXXIX

Apenaŭ ĉe la te-regalo Eksidis la fraŭlinoj ĵus, Subite el la longa halo Muzik’ eksonis por amuz’. For de la te-taset’ kun rumo, Tutprete por reamindumo Kaj ĝoje pro l’ muzik-ekblov’ Al Olga venas Petuŝkóv, Al Tanjo Lenskij, Ĥarlikova-n Troaĝan vokas nia franc’ — Poet’ Tambova al la danc’, Bujánov prenis Pustjakóva-n, Kaj ĉiuj venis al la hal’, Ekbrilis plene nun la bal’.

XL

En la komenco de l’ romano (En la unua vidu part’) Mi skribi volis laŭ Albani[177] Pri Peterburga bal’ kun art’, Sed pro distrita korhumoro Mi skribis nur laŭ rememoro Pri piedetoj de l’ inar’. Ho, piedetoj, vag-erar’ Sur viaj ĉesu postesignoj! Kun la perfid’ al mia jun’ Pli saĝa mi fariĝu nun Kaj pli ordema laŭ la dignoj, Kaj kvinan parton tiun ĉi Senbalastigu ĉiel mi.

XLI

Freneza, brua kaj sammova, Simila al la vivovent’, Turniĝas valso ventoblova; Turniĝas paroj per torent’. De l’ venĝ’ minuton aspirante, Onegin, en sekret’ ridante, Aliras Olga-n. Kun rapid’ Li gvidas ŝin en ĉies vid’, Sur seĝon poste ŝin sidigas, Kun ŝi babilas vigle; plu Tre baldaŭ, post minutoj du, Kun ŝi li valson redaŭrigas; Miregas ĉiuj. Lenskij mem Ne kredas kun ekĵaluzem’.

XLII

Mazurko komenciĝis. Iam Dum bruis la mazurka danc’, Grandega hal’ skuiĝis tiam Kaj krakis planko je distanc’, Sonoris eĉ fenestroj skue; Nun jam ne samas: glitas flue Ni sur parget’ kun oportun’. Sed en provinco eĉ ĝis nun Konservis sian belon saman Mazurko laŭ la veraspekt’: Kalkanoj, saltoj kun efekt’ Restadas samaj: ilin tamen Ne ŝanĝis modo, la tiran’, De l’ novaj rusoj la malsan’.

XLIII

[Samkiel pelas vip’ maneĝa Ĉevalojn laŭ streĉita kord’, Fraŭlinojn en la rond’ sieĝa Ekpelis viroj laŭ akord’. De Petuŝkóv la hufoferoj Kaj spronoj frapas senmodere; Kaj de Bujánov la kalkan’ Krevigas plankon sen human’; Klakado, tondro, brufrapado: Des pli da bru’, ju pli da bat’; Nun komenciĝis elmontrad’ De artifikoj en dancado. Ah, pli facile: pli je ŝpar’ Piedojn de l’ sinjorinar’!][178]

XLIV

Bujánov, brava kuzo mia, Kun Tanjo kaj kun Olga jen Aliris al heroo nia: Kun Olga iris tuj Eŭgen’; Li ŝin kondukas delikate — Kaj flustras, kliniĝinte flate, Banalan madrigalon li, Eĉ manon ŝian premas, — pli Ruĝiĝas ŝiaj vangoj belaj. Rigardas Lenskij kun ĵaluz’ Al la Eŭgena lerta ruz’; Kun sentoj de l’ koler’ ribelaj Atendis li ĝis fin’ de l’ son’ Ŝin voki por kotilion’.

XLV

Sed ŝi ne povas. Sed pro kio? Jes, kial? Ĉar promeson ŝi Jam al Onegin donis. Dio! Ĉu ĝuste tion aŭdis li? Cu eble? Nur infan’ apenaŭ, Sed jam koketulino plena! Jam ŝi ruzemas kaj laŭ sam’ Perfidi ŝi kapablas jam! Ne povas Lenskij eltoleri; Kun kor’ vundita kaj malben’ Li for eliras tuj kaj jen Forrajdas. Par’ de revolveroj, Du kugloj — kaj nenio pli — La sorton solvos nun por li.

Ĉapitro sesa

La, sotto i giorni nubilosi e brevi, Nasce una gente a cui l’ morir non dole.[179]
Petr.[75]

I

Vidinte, ke Vladimir iris For el la hal’, Onegin nun Enuon ree ekakiris, Kontenta pri la venĝa pun’. Kaj Olga ankaŭ eksopiris, Al Lenskij iri ŝi deziris, Kaj la kotilion’ sen fin’ Inkube tede premis ŝin. Sed jen ĝi finis. Vespermanĝo. Jam komenciĝis la prepar’ De la litaĵoj por gastar’ Tra l’ tuta domo. Dormaranĝo Allogas ĉiujn. Pri vetur’ Al hejm’ Onegin riskis nur.

II

Paciĝis ĉio: en salono La peza ronkas Pustjakóv Kun sia peza vivduono; Gvozdin, Bujánov, Petuŝkóv Kaj Flánov ne en bona farto Ekkuŝis sur seĝar’ kun arto, Kaj en manĝej’ sur planka trab’ Monsieur Triqué en nokta ĉap’. La fraŭlinar’ ĉe Tatiana Kaj Olga dormas kun feliĉ’. Kaj sole ĉe fenestra niĉ’ Sub la radio de Diana[52] Ne dormas Tatiana nur, Rigardas ŝi al nokt-obskur’.
вернуться

[60]

Bostono — kartludo.

вернуться

[133]

Visto — kartludo.

вернуться

[135]

Ciprido (Kypris) — diino de amo, devenanta de la insulo Cipro (Kypros) laŭ la greka mitologio.

вернуться

[175]

Heleno estis, laŭ la antikva greka legendo, edzino de la Sparta reĝo Menelao. — Pariso, dua filo de la Troja (Frigia) reĝo Priamo, ŝtelis Helenon, rompinte la leĝon de gastamo. Kiam Menelao ekpostulis, ke Heleno estu redonita, Priamo rifuzis. Pro tio Menelao entreprenis militon kontraŭ Trojo. Tiu milito daŭris preskaŭ dek jarojn (supozeble en la jaroj 1193–1084 antaŭ Kristo) kaj finiĝis per detruo de Trojo. Kiam la maljunularo de Pergamo (Trojo) juĝis pri justeco de la konflikto, ekvidinte la eksterordinaran belecon de Heleno, ĝi tuj verdiktis, ke la ambaŭ pretendantoj, Menelao kaj Pariso, estas pravaj.

вернуться

[176]

La strofoj XXXVII kaj XXXVIII estis presigitaj de Puŝkin nur en la unua eldono.

вернуться

[177]

Francesco Albani (prononcu: Franĉesko Albani) — fama itala pentristo (1578–1660). Multaj, precipe festenojn prezentantaj bildoj de Albani distingiĝas per ĝojhumoro, tonheleco kaj lumabundo.

вернуться

[178]

Tiu ĉi strofo estis presigita de Puŝkin nur en la unua eldono kaj eĉ tie sen la unuaj kvar versoj.

вернуться

[179]

Itallingve, signifas: Tie, sub la tagoj nebulaj kaj mallongaj, naskiĝas gento, por kiu la morto ne doloras.