Выбрать главу

XXIX

Promenoj ŝiaj nun pli longas. Jen riveret’, jen val-dekliv’ Nun Tatiana-n pli allogas Per sia ĉarma perspektiv’. Samkvazaŭ kun amikoj koraj Ŝi kun herbejoj, boskoj foraj Konversacias en sincer’, Sed forrapidas la somer’. La oraŭtuno jam aperis. Tremanta, pala, la natur’ Vestita estas en purpur’ … Kaj jen la nordo ekkoleris Pelante nubojn — kaj en fin’ Alvenas vintro-sorĉistin’.

XXX

Alvenis ĝi kaj jen ekpendis Per neĝoflokoj sur branĉar’; Ĝi beltapiŝe sin etendis Sur kampoj kun blindiga klar’; Riveron ĝi kun bordoj mole Glat-egaligis ŝvel-tavole; Ekfrostis. Kaj ĝojigas nin L’ amuz’ de l’ vintro-bonpatrin’. Nur Tanjo nia ne aspiras Renkonti ĝin ĉe la aper’ Kaj spiri per la frost-aer’; Per neĝ’ unua ne deziras Vizaĝon lavi ŝi kun ĝoj’; Timigas ŝin la vintra voj’.

XXXI

Jam estas multe prokrastita La lasta dat’ por ekvojaĝ’. Denove estas riparita La forgesita ekipaĵ’. Laŭ la kutim’ tri plenaj ĉaroj Ŝarĝiĝas per mastrumilaroj, Kofrar’ kun multa rekvizit’, Seĝaro, vazoj kun konfit’, Matracoj, kaĝoj kaj gekokoj, Pelvar’, potar’ kaj tiel plu. El servistej’ aŭdiĝas bru’ De adiaŭaj plorsufokoj: Kondukas oni jam en ord’ Dek ok ĉevalojn al la kort’.

XXXII

Enjungas oni ilin bone, Finpretigata estas manĝ’, La ĉarojn superŝarĝas oni, Insultoj sonas dum aranĝ’. Sur vila ĉevalaĉ’ malgrasa Gvidisto sidas barbamasa. Servutular’ ĉe l’ kort-enir’ Alvenis por adiaŭdir’. Kaj jen eksidis fine ĉiuj, La ĉaroj glitas trans la plac’. «Adiaŭ, vi, angul’ de pac’! Izola refuĝej’, adiaŭ! Ĉu mi revidos iam vin?» Demandas Tanjo plore sin.

XXXIII

Se al la civiliz-stimulo Dediĉos ni pli da atent’, Verŝajne iam (laŭ kalkulo De filozofa kompetent’ — Post kvincent jaroj) niaj vojoj Boniĝos pli je kelkaj fojoj. Ruslandon tutan ŝosear’ Kunligos ĉie jam sen bar’. Trans akvoj pontoj fergranitaj Arkiĝos per larĝega blok’, Disiĝos montoj, kun arog’ Tuneloj estos trafositaj, Kaj eĉ en ĉiu ajn staci’ Fondiĝos la restoraci’.

XXXIV

Nun niaj vojoj tre malbonas[200], La pontoj putras en forlas’, En staciejoj dormon donas Neniam pul- kaj cim-amas’; Restoracioj mankas. Sole En la malvarma hal’ izole Prezlisto pendas por belvid’ Kaj mokas nur al apetit’, Dum kiam la vilaĝ-ciklopoj[201] Ĉe flam’ kuracas en kviet’ Per rusa peza martelet’ Facilkaleŝon el Eŭropo, Benante sulkojn de l’ vojrand’ Kaj kavojn de l’ gepatra land’.

XXXV

Sed dum la vintro kun intenso Agrablas tre la veturad’. Samkiel moda vers’ sen penso La vintra vojo estas glat’. Aŭtomedonoj[202] niaj kuras, La trioĉaroj[203] flugveturas Kaj verstoj[204] en malordinar’ Vidiĝas kvazaŭ palisar’[205], Sed propraforte tre domaĝe Veturis Lárina por ŝpar’, Ne per rapida poŝta ĉar’, Kaj tial multe dumvojaĝe Enuis Tanjo sen plezur’: Sep tagojn daŭris la vetur’.

XXXVI

Kaj tamen jam proksime estas. De l’ blankaŝtona Moskv’ en klar’ Per oraj krucoj jam majestas Antikva brila kupolar’. Ha, fratoj! Kiom mi kontentis Subite kiam mi eksentis Ĝardenojn, templojn, domojn jam Jen antaŭ mi en panoram’! Ho, kiom ofte entumulte Dum mia vaga vivdestin’ Mi rememoris, Moskvo, vin! Ho, Moskvo… kiom estas multe Ĉi nom’ por ĉiu rus’ trezor’! Revokas kiom lia kor’!

XXXVII

Jen la kastel’ de Petr’[206] aperas Malhele sur arbara fon’. La novan gloron ĝi fieras. Kun van’ en ĝi Napoleón Atendis dum feliĉo fina, Ke Moskvo antaŭ li sin klinu Kun ŝlosilar’ de l’ glora Kreml’[207]. Ne, Moskvo mia sen ekzempl’ Al li ne iris riverence. Ne feston kun donac-gratul’, Preparis fajron ĝi kun brul’ Por la hero’ senpacienca. Kun meditem’ el tie ĉi Al la bruleg’ rigardis li.

XXXVIII

Adiaŭ do, vi, atestanto De l’ fiaskinta glorinvad’. Kolonoj blankaj de l’ urbrando Vidiĝas. Tra Tverskaja-strat’ Trans kavoj glitas jam la ĉaro. Aperas budoj, lanternaro, Virinoj, buboj, viramas’, Veturilar’ en preterpas’, Ĝardenoj, domoj, buĥaranoj[208], Butikoj kun diversa var’, Bulvardoj, rajda kozakar’[209], Modmagazenoj kaj kabanoj, Leonoj sur pordega mur’, Monedoj super templa tur’.

XXXIX

Ho, Moskvo! Moskvo! . . . . . . .[210]

XL

Okupas horojn du komplete Laciga tiu ĉi promen’, Ĉe Ĥaritonij[211] en strateto La ĉaro haltis fine jen. Nun venis ili de l’ vojaĝo Al la onklino maljunaĝa Kvarjare jam en ftiz-malsan’. Kun okulvitroj, ŝtrump’ en man’, Kalmuko[212] en ĉifonkaftano Malfermas pordon kun sinklin’. Renkontas ilin la princin’ Per kri’, kuŝante sur divano. Nun la maljunulinoj du Brakumis sin kun larmoflu’.

XLI

— Princin’, mon ange! — «Pachete!»[214] — Alina! «Ĉu imageble?» — Pasis jam Ĉu longe? — «Karulin’! Kuzino! Sidiĝu — kia vera dram’! Nun estas kvazaŭ scen’ romana…» — Filin’ jen mia, Tatiana.— «Ah, Tanjo! do aliru vi — En sonĝo kvazaŭ estas mi… Kuzin’, ĉu lasis vin memoro Pri Grandison?» — Ha, Grandison! Nu, kion do? — «Ĉe Simeon’ En Moskvo loĝas li ankoraŭ; Li min vizitis laŭ iam’; La filon li edzigis jam.

XLII

Kaj tiu… tamen ni rakontu Pli poste pri ĉi tiu tem’. Sed Tanjon ni jam morgaŭ montru. Domaĝe mi ne povas mem, Apenaŭ trenas mi la krurojn. Sed vin lacigis la veturoj; Ripozi kune iru ni… Oh, mankas fortoj… lacas mi… Lacigas min ne nur ĉagreno, Sed eĉ la ĝojo… Karulin’, Ne taŭgas tute mi en fin’. La maljunec’ — ho, abomeno…» Kaj jam, tutlaciĝinte for, Komencis tusi ŝi kun plor’.
вернуться

[200]

Noto de l’ aŭtoro:

Ŝoseoj niaj — belplezur’: Remparo, kav’, arbvico randa; Laboro multa, gloro granda, Sed ofte spitas la vetur’. Utilas en neniu grado Deĵoraj arboj de l’ ale’; Tre belaspektas la ŝose’, Sed nure: por piedirado! Liberas en Rusland’ vetur’ En du okazoj, kiam nur Mak-Eva, Mak-Adamo nia — La vintro per invad’ glacia Aperas kun kolerdetru’, La vojon forĝas ĝi je fero, Kaj neĝo en matena fru’ Lanuge kovras ĝin sur tero. Aŭ kiam pasas tra kampar’ Somersekego tiom brule, Ke vadus trans marĉeto-mar’ La muŝo eĉ fermitokule. («Stacio» de Princo Vjazemskij)[3].

[Makadamo — ŝtonpavimo de ŝoseoj kaj vojoj, aranĝita laŭ la maniero de angla inĝeniero G.L. Mac-Adam (1756–1836). Mak-Eva estas ŝerco, ĉar en la rusa lingvo la vorto vintro estas ingenra.]

вернуться

[201]

Ciklopoj — laŭ la antikva greka mitologio unuokulaj grandeguloj, kiuj sub gvido de Vulkano forĝis fulmojn por Zeŭso[4].

вернуться

[202]

Aŭtomedono (Aŭtomedonos) — lerta veturigisto de la batalĉaro de Aĥilo (Achilleus), la plej kuraĝa el la grekaj herooj dum la sieĝo de Trojo.

вернуться

[203]

Trioĉaro (trójka) — triĉevale jungita glitveturilo, fama rusa jungaranĝo, uzata plejparte por plezurveturoj.

вернуться

[204]

Versto (verstá) — iama rusa mezuro por distanco, egalas 1,067 km.

вернуться

[205]

Noto de l’ aŭtoro: La komparo estas prunteprenita ĉe K**, tiom konata pro ludemo de l’ imago. K** estis rakontanta, ke estante sendita kiel kuriero de princo Potemkin al la imperiestrino, li veturis tiom rapide, ke lia spado, elŝoviĝinta per ekstremaĵo el la veturilo, estis frapadanta la verstokolonojn kvazaŭ palisaron.

вернуться

[206]

Petro I la Granda (1672–1725) — rusa caro. Agante despotisme, li enkondukis multajn gravajn reformojn en Ruslando, fondis Peterburgon (nun Leningrado) kaj generale multe faris por ke la tuta rusa vivo ricevu eksteran aspekton de eŭropa civilizo.

вернуться

[207]

Kreml — antikva historia kerno de la urbo Moskvo, ĉirkaŭita per muroj kaj turoj placaro kun palacoj kaj temploj, nuntempe sidejo de la Soveta registaro.

вернуться

[208]

Buĥaranoj — diverspopolaj, plejparte uzbekaj kaj turkmenaj, loĝantoj de Buĥara lando en Meza Azio. Ili havis viglan komercon kun la rusoj.

вернуться

[209]

Kozakoj — klaso de rusaj kamparanoj, kiuj estis liberaj de servuteco kaj havis aliajn privilegiojn kondiĉe ke ili loĝis en la limrandoj de la ŝtato kaj plenumis konstantan militservon. Ne konfuzu kun kazakoj — turkodevena nacio, antaŭe konita sub la nomo kirgizoj (kvankam kirgizoj aŭ karakirgizoj estas alia popolo).

вернуться

[210]

En tiu ĉi strofo Puŝkin provis priskribi rakonton de la vartistino de Tatiana pri Moskvo, sed li ne verkis ĝin.

вернуться

[211]

Preĝejo de sankta Ĥaritono la Konfesanto.

вернуться

[212]

Kalmukoj — mongoldevena popolo, loĝanta apud Kaspia maro.

вернуться

[214]

Prononcu: Paŝét. Francmaniere, virina nomo.