Выбрать главу

XLIII

Kortuŝas Tanjon ĝis intimo Karesoj de l’ malsanulin’; Sed ĉe l’ novloko sen kutimo Ŝi tre malbone sentas sin. Sub silka kurtenet’ alkova Ne dormas ŝi sur lito nova; Kaj la preĝeja frusonor’, Reanoncanto de l’ labor’, Matene levas ŝin; eksidas Ŝi ĉe fenestro en malklar’. Tagiĝas pli, sed ne kampar’ Vidiĝas antaŭ ŝi: ŝi vidas Tutfremdan korton je surpriz’ Kun muro, kuirej’, remiz’.

XLIV

Kaj jen: por tagmanĝad’ sen finoj Venigas oni Tanjon nun AI ĉiuj avoj kaj avinoj, Por montri ŝin en oportun’. La parencinojn elekstreme Renkontas oni kareseme Kun pan’ kaj sal’[215], kun ĝojekkri’: «Ĉu Tanjo! Kiom kreskis vi! Nur ĵus ja ŝajne mi vin baptis! Kaj mi vin pinĉis je orel’! Kaj mi vin nutris per pastel’! Kaj mi vin sur la brakojn kaptis!» Kaj veas la avina ĥor’: «Jen flugas niaj jaroj for!»

XLV

Sed ili ŝanĝis sin apenaŭ; Tutsamas ili eĉ sen pruv’: Onklin’ de la princin’ Elena Sin vestas per la sama kuf’; Ŝminkadas sin Lukérja Lvovna, Mensogas plu Lubóvj Petrovna, Iván Petroviĉ — malsaĝul’, Semjón Petroviĉ — avarul’, Ĉe Pelageja Nikolavna Monsieur Finmouche[216] en amikec’ Kaj sama hund’ kaj sama edz’, Kaj tiu ĉi, kutimklubano, Silente surdas laŭ la sam’ Kaj manĝas kun la sama am’.

XLVI

Filinoj Tanjon ĉiel servas; De l’ jungracioj Moskvaj gap’ Komence en silent’ observas Jen Tanjon de l’ pied’ ĝis kap’. Ŝin ili opinias stranga, Provinc-afekta kaj palvanga, Malgrasa iom, estas ver’, Sed tre beleta en ceter’; Kaj poste laŭ sinakomodo Amikiniĝas ili jam, Ŝin kisas kaj dum sinornam’ Ŝin frizaranĝas laŭ la modo, Kaj fundsekretojn de la kor’ Al ŝi konfidas kun fervor’,

XLVII

Amvenkojn siajn kaj esperojn, Petolojn, revojn kun delog’. Senkulpe fluas tuj kveroj Kun spic’ facila de mensog’. Kaj danke por babilo tia Pri propra korkonfeso ŝia Insistas ili kun aspir’. Sed Tanjo kvazaŭ en delir’ Aŭskultas ilin senatente, Ŝi ĉion preterlasas for, Sekreton ŝi de sia kor’, Trezoron de l’ felic’, silente Konservas sen parol’ en pi’, Konfidas al neniu ŝi.

XLVIII

Deziras tamen Tatiana Atenti al la bona ton’, Sed tia trivialo vana Okupas ĉiujn en salon’; Aspektas ĉio tiel pale; Mensogas oni eĉ sengale; En la senfrukta senutil’ De klaĉoj, famoj kaj babil’ Ide’ neniam elaperas Eĉ nur senkaŭze en subit’; La mens’ sekigas sin sen sprit’; La kor’ neniam eksinceras; Malsaĝo gaja je renkont’ En vi eĉ mankas, vanta mond’!

XLIX

Arĥivaj fraŭloj jen en grupo Rigardas Tanjon kun afekt’ Kaj inter si pro senokupo Pri ŝi parolas kun neglekt’. Nur arleken’ sentimentala Ŝin ial trovas ideala Kaj apud pordangul’ por ŝi Laboras jen pri elegi’. Okaze apud ŝi eksidis Vjázemskij[3] persone mem Kaj ĉarmis ŝin per alta tem’, Kaj apud li do ŝin ekvidis Kaj informiĝis pri la nom’ Maljuna kun peruko hom’.

L

Sed tie, kie Melpomena[217] Laŭtblekas per tirkria ton’ Kaj antaŭ la malvarmoplena Publiko svingas per ĥiton’[218], Dum dormas Thalia[219] sen aŭdo De la favora vokaplaŭdo, Kaj kie Terpsiĥora-n[40] nur Admiras oni kun plezur’ (Ĉi tiuj moroj kaj inklinoj Samtempas ĉiam min kaj vin), Al Tanjo ne direktis sin Lornetoj de l’ ĵaluzulinoj, Nek modkritikoj kun sever’ El la loĝioj kaj parter’.

LI

Venigas oni Tanjon ankaŭ En Klubon. En ĉi tiu lok’ Ekscito, premo, spacomanko, Mazurka bru’, densec’, sufok’, Kandela bril’, vizaĝoj ŝvitaj, Per homoj haloj plenigitaj, Da fianĉinoj luksa ĥor’ Impresas tuj ĝis kapdolor’. Ĉi tie dandoj fanfaronas Per la lorneto, modsurtut’ Kaj aroganta fikondut’. Ĉi tie la husaroj spronas Por brili, ĉasi al la kor’ Kaj fluge malaperi for.

LII

La nokto havas multajn stelojn, En Moskvo multas knabinar’, Sed tamen en la blu’ ĉiela La luno restas sen kompar’. Kaj tiu, kiun kun admiro Mi timas ĝeni per la liro, Samkiel la majesta lun’, En mez’ unike brilas nun. Kun kia ĉieleca ardo La teron tuŝas ŝi dum ir’! Ondigas sin la brust’ en spir’! Kaj dolĉas kiom la rigardo! Sufiĉas tamen; ĉesu mi: Mi jam tributis al pasi’.

LIII

Bru’, rido, riverencaj klinoj, Galop’, mazurko, valso, kur’ … Sed sole inter du onklinoj, Nerimarkate, sen plezur’, Silente Tatiana sidas, De l’ mondo bruon ŝi ne vidas; Ŝi sufokiĝas tie ĉi… Aspiras al kamparo ŝi, Al la malriĉaj vilaĝanoj, Al la izola angulet’, En kiu fluas riveret’, Al siaj floroj kaj romanoj, Al tiu loko ĉe tili’, En kiu ŝin vizitis li.

LIV

Eraras tiel ŝia penso: Forgesis ŝi eĉ pri la bal’, Dum ŝin rigardas kun intenso Jen iu grava general’. Tuj la onklinoj sen diskuto Ekpuŝis Tanjon per kubuto Kaj ambaŭ flustris por kompren’: — Maldekstren tuj rigardu jen.— «Maldekstren? Kio tie estas?» — Egale, vi rigardu nur… En tiu grup’, kun grav-statur’, Ĉe du en uniforma vesto… Jen iris li… ĉe fin’ de l’ hal’ …— «Ĉu tiu dika general’?»

LV

Nun pro la venko kun respekto Gratulu Tatiana-n ni Kaj flanken vojon ni direktu Al tiu, kiun kantas mi… Jen estas loko oportuna: Mi kantas pri l’ amiko juna, Pri lia multestranga viv’. Do verkon mian longan vi Nun benu, Muzo de eposo! Migrantan kun apogostang’ Ne erarigu min al flank’. Sufiĉe. Ŝarĝo for kolosa! Honor’ al klasikism-eduk’: Malfrue, tamen — enkonduk’.

Ĉapitro oka

Fare thee well, and if for ever, Still for ever fare thee well.[220]
Byron[80]

I

En tiuj tagoj, kiam flegis Ekfloron mian la Lice’, Mi arde Apuleon legis, Sed Ciceronon[221] tute ne. Printempe en ĉi tiuj tagoj, Je cignokrioj apud lagoj Ĉe val’ mistera en silent’, Min Muz’ vizitis kun atent’. Studenta mia ĉel’ subite Lumiĝis. Tie mia Muz’ Festenon faris kun amuz’, Pri juna ĝoj’ ekkantis sprite, Pri nia historia glor’, Pri vervosonĝoj de la kor’.
вернуться

[215]

Rusa kutimo prezenti panon kaj salon (almenaŭ pervorte) kiel signon de bonvenigo.

вернуться

[216]

Prononcu: Mosjéŭ Finmuŝ. France, signifas: sinjoro Finmuŝ.

вернуться

[217]

Melpomene — muzo de kantoj laŭ la antikva greka mitologio.

вернуться

[218]

Ĥitono — greka vestaĵo.

вернуться

[219]

ThaliaThaleia — muzo de komedio laŭ la greka mitologio.

вернуться

[220]

Anglalingve, signifas: Estu feliĉa, kaj se ni adiaŭas por ĉiam, do por ĉiam estu feliĉa.

вернуться

[221]

Marcus Tullius Cicero ( prononcu: Márkus Tulius Cícero) — fama Roma oratoro kaj filozofo (106–43 antaŭ Kristo).