Выбрать главу

XXX

Nun dubo mankas: ve! Eŭgeno Ekamis Tatiana-n jen. En la sopira amĉagreno Tagnoktojn vivas li kun pen’. Al la raci’ ne atentante, En ĉiu tago li konstante Al ŝia dom’ venigas sin; Li persekutas ombre ŝin; Li ĝojas, se li helpis meti Boaon jen al ŝia kol’, Aŭ se ektuŝis li kun mol’ Al ŝia man’, aŭ se senpete Lakeojn puŝis li al flank’ Kaj levis tukon de sur plank’.

XXXI

Sed ŝi lin ne atentas vere, Eĉ malgraŭ ke penegas li. Ŝi lin akceptas tutlibere, Al li eldiras vortojn tri, Jen nur renkontas klinsalute, Jen eĉ lin ne rimarkas tute: Neniu estas koketec’ — Ekstrema estus ĝi maldec’. Onegin iĝas nun pli pala; Sed ŝi ne vidas kun kompat’; Onegin velkas, tia stat’ Kondukas ja al ftiz’ fatala. Kaj kuracistoj kun obstin’ Al kuraclokoj sendas lin.

XXXII

Sed tiu sendo estas vana; Li pretas eĉ al la renkont’ Kun praavar’, sed Tatiana Lin plue tenas sen respond’. Kaj li obstinas, li suferas, Atingi ion li esperas; Kaj pli kuraĝe ol sanul’ Li skribas en malsana brul’ Leteron nun al la princino. Eĉ kvankam al korespondad’ Li fidis en malmulta grad’, Sed evidente la kulmino Ekpuŝis lin de la sufer’. Jen estas lia do leter’:

Letero de Onegin al Tatiana

Mi antaŭvidas ĉion: vin Ofendos mia pent’ intima. Fiero kia malestima Responde do atendas min. Mi kion volas? Kaj eksponas L’ animon mi por kiu pun’? Al kia ĝoj’ kolera donas Pretekston eble mi do nun!
Vin iam foje renkontinte, En vi amemon rimarkinte, Mi ne ekvolis kredi ĝin: Ne uzis mi la karkutimon; Kaj al libero mia limon Ne emis meti mi por fin’. Ankoraŭ nin disigis tiam… Viktime Lenskij falis for… Mi ŝiris tiam koron mian De ĉio kara por la kor’; Mi pensis, fremda, sen rilatoj: Liber’ kaj kora apati’ Feliĉon anstataŭas. Di’! Ja mi eraris senkompate!
Ne, — vidi vin en ĉiu hor’, Vin sekvi ĉiam ĉiuloke, Rideton, movon de l’ humor’ Kaptadi per okuloj voke, Aŭskulti vin, per la anim’ Vin perceptadi ĉiam plue, Fordroni en sufer’ sen lim’, Paliĝi for… jen estas ĝue! Kaj mi ne havas tion ĉi: Mi vin okaze ĉie ĉasas; Valoras ĉiu hor’ al mi; Sed mi en van-enu’ ellasas La lastajn tagojn de l’ destin’. Sufiĉe ili ŝarĝas min. Mi scias: vivos mi apenaŭ; Sed por ke mi travivu pli, Bezonas scii mi matene, Ke tage vin ekvidos mi…
Mi timas, ke en mia peto Vi nur ekvidos kun sever’ Malican ruzon sen diskreto — Mi vin do vidas en koler’. Ho, se vi scius, kiom peze Soifi estas al la am’ Kaj per racio tutfreneze Spitadi al ensanga flam’; Deziri forte ĉirkaŭpreni Genuojn viajn kaj kun plor’ Al vi konfesojn, petojn peni Esprimi el la tuta kor’, Sed tamen false bonkorekte Sin streĉi ĉiam en ĝentil’, Kun vi paroli en trankvil’ Kaj vin rigardi gajaspekte!..
Egalas tamen: mankas fort’ Min kontraŭstari mem pli daŭre; Do decidite: senbedaŭre De vi dependas mia sort’.

XXXIII

Respondo mankas. Li denove: Al dua, tria epistol’ Respondo mankas. Li laŭpove Al klubo venas por konsol’; Ĵus li enpaŝis… ŝi pretere Trairas sen parol’ severe; Hu! kiel estas ŝi ĝis ost’ Plenplena je malvarma frost’! Indignon akran buŝo ŝia Reteni penas kun obstin’! Onegin zorge fiksis sin: Ĉu estas do kompato ia? Ĉu estas larm-makuloj?.. Ne! Kolero nur videblas,ve!..

XXXIV

Kaj eble ankaŭ timo iu, Ke oni iel je terur’ La pasintaĵon ne eksciu… Onegin kiun sciis nur… Espero mankas! Li elvenas, Frenezon sian li malbenas — Kaj, eĉ freneza multe pli, La mondon reabdikas li. Kaj en silenta kabineto Li ree ekmemoris nun Pri la hipoĥondri’, en pun’ Pelinta lin el malkvieto De l’ mondo al angulmallum’, Kaptinte lin je la kolum’.

XXXV

Eklegis ree li sencele. Li legis Gibbon[239] kaj Rousseau, Manzoni[231], Herder[241], Fontenelle[242]. Madame de Staël, Biĉot[243], Tissot[244]; Skeptikan Bell[245], Chamfort[246] li legis, Libr-elektadon li ne flegis, Kaj rusajn verkojn legis li, Prenante ĉion pli kaj pli: Jen almanakojn, jen ĵurnalojn, Edifas kiuj plu sen fin’, Insultas kie oni min Kaj kie tiajn madrigalojn Por mi mi vidis sen erar’: E sempre bene[247], sinjorar’!

XXXVI

Kaj kion? La okuloj legis, Sed pensoj vagis ie for. En la anim’ profunde regis Aspiroj, revoj kaj angor’. Kaj inter liniar’ presita Li legis per okul’ spirita Aliajn vortojn. Ilin nur Li do perceptis ĝis satur’. Kaj ili estis sonĝ-deliroj De la malluma malnovec’, Vizioj de diversa spec’, Minacoj, klaĉoj, antaŭdiroj, Jen de fabel’ absurd-aper’, Jen de knabino amleter’.

XXXVII

Kaj sen rapid’ en inercio Ekdormas liaj sent’ kaj mens’, Kaj antaŭ li la Fantazio Kolore ludas kun intens’. Jen vidas li: sur neĝ’ degela, Dormanto kvazaŭ, senŝancela Junulo kuŝas pala tro. Li aŭdas: Nu, li mortis do! Jen malamikojn forgesitajn, Mensogemulojn kun envi’, Perfidulinojn vidas li Kaj kamaradojn senmeritajn, Jen biendomon — tie ĉi Ŝi ree sidas… ĉiam ŝi!..

XXXVIII

Li tiel do alkutimiĝis Al tiu fantazia kned’, Ke preskaŭ tute freneziĝis Kaj preskaŭ iĝis eĉ poet’. Jes, vere: al la mekanismo De l’ rusa vers’ per magnetismo Disĉiplo mia sen talent’ Nun preskaŭ trafis kun prudent’. Similis ja al tip’ poeta Li, kiam sidis iam jen En anguleto ĉe kamen’, Murmuretante: Benedetta Idol mio[248], dum al flam’ Pantofl’ aŭ libro falis jam.

XXXIX

La tagoj flugis: vintromezo Procedis jam al lasta fin’: Sed li ne mortis en frenezo Kaj eĉ ne poetigis sin. Printempe lia spleno pasas: Unuafoje li forlasas, Samkiel neston la marmot’, La ĉambrojn de la sindorlot’ Kaj flugas jen ĉe l’ bordo Neva Matene en glitveturil’. La helvetera suna bril’ Radias sur glaci’ diskreva; Degelas neĝo sur la strat’. Do kien nun en veturad’

XL

Onegin celas? Certe vi ja Divenis jam sen multa pen’: Al ŝi, al Tatiana sia Strangulo mia venas jen. Mortule li sin manifestas. Neniu en vestiblo estas. Neniu — en salono; plu Malfermas li la pordon. Ĉu Impresis io lin subite? La mem princino sidas jen Negliĝe kaj kun palmien’, Leteron legas ŝi medite Kaj ploras en silenta mut’, Sin apoginte je kubut’.
вернуться

[239]

E. Gibbon (1737–1794) — fama angla historiisto, aŭtoro de «Historio de la dekliniĝo kaj falo de la Roma imperio».

вернуться

[241]

Johann Gottfried von Herder (prononcu: Johán Gótfrid fon Herder) — fama germana verkisto (1744–1803).

вернуться

[242]

Bern. Le Bovier de Fontenelle (1657–1757) — konata franca verkisto.

вернуться

[243]

Marie-François-Xavier Bichat (prononcu: Mari-Fransuá-Ksavjé Biŝá) — fama franca medicinisto kaj fiziologo (1771–1802), aŭtoro de kelkaj gravaj verkoj pri la anatomio kaj fiziologio, ekzemple «Recherches sur la vie et la mort» (Esploroj pri la vivo kaj la morto).

вернуться

[244]

Simon André Tissot (prononcu: Tisó) — franca medicinisto (1728–1797), konata pro kelkaj popularaj medicinverkoj.

вернуться

[245]

Charles Bell (prononcu: Ĉarlz Bel) — fama angla ĥirurgo kaj anatomo (1774–1842), aŭtoro de diversaj sciencaj verkoj.

вернуться

[246]

Nicolas-Sébastien Roch Chamfort (prononcu: Nikolá-Sebastján-Roŝ Ŝamfór) — franca literaturisto (1741–1794).

вернуться

[247]

Itallingve, signifas: Estas ĉiam bone.

вернуться

[248]

«Benedetto» (Benita) kaj «Idol mio» (Idolo mia) — popularaj arioj de tiutempaj italaj operoj.