Выбрать главу

*

Li sin preparis — glor’ al dio. Kaj facilkura poŝta ĉar’ Jen do la trian de junio Ekveturigis lin sen bar’. Dum li sur glateben’ rapidas, Li Grandan Nóvgorod-on[251] vidas; La placoj pacas en trankvil’; Ribela mutas sonoril’[252]. Sed vagas ĉie glorfantomoj: Jen konkerinto Skandinav’[253], Leĝeldoninto Jaroslav’[254], Johanoj[255] kaj popolohomoj De la malnova glor-epok’ Ĉe temploj kun humila vok’.

*

Angor’, angor’! Eŭgen’ rapidas Pli pluen, pluen: en aper’ Li kvazaŭ ombroj urbojn vidas Valdáj, Torĵók kaj ankaŭ Tver. De kampaninoj ĉiuflankaj Li ekaĉetas jen barankojn[256], Kaj jen pantoflojn kun ornam’, Kaj jen sur Volgaj[192] bordoj jam Veturas li dormante, kuras Nun la ĉevaloj ĉe l’ river’; Veturigistoj en liber’ Fajfkantas kaj blasfeme ĵuras: Volviĝas polv’. Ekbruas rad’ En Moskvo sur Tverskaja strat’.

*

En Moskv’ Onegin nun renkontas Fieran vanton en okup’, Fraŭlinoj antaŭ li ekfrontas, Regalo kun sterleda sup’; En saloneg’ de Angla klubo[257] (De parlamento prov’, sen dubo) Tra meditem’ dum manĝomaĉ’ Diskutojn aŭdas li pri kaĉ’. Rimarkis oni lin. Kun tono Diversa laŭ vari-difin’ Nun Moskvo priparolas lin, Jen lin suspektas je spiono, Jen panegiras je salut’ Kaj fianĉigas en konklud’.

*

Angor’, angor’! — Li iri volas Al Niĵnij-Nóvgorod[258] — kaj jen Makárjev[259] antaŭ li ekbolas Klopode en abunda plen’. Kun perloj tien venis hindo Kaj eŭropan’ kun falsa vin’ do. Ĉevalojn fuŝajn por brokant’ El step’ alpelis komercant’, Ludist’ venigis tromp-metodojn Por la kartluda mongajnad’, Filinojn bienul’ por svat’ Kaj tiuj ĉi malnovajn modojn. Kaj ĉie regas la spirit’ De merkantila monprofit’.

*

Angor’! Eŭgen’ atendas tagon. Jam Volgo, bela grandriver’, Lin vokas en surakvan vagon, Sub velojn en favorveter’. Cedante logon tre insistan, Li luis ŝipon komercistan Kaj jen eknaĝis laŭ la flu’. Leviĝis pufe Volgo plu. Je ŝtalaj stangoj apogante, Barkotiristoj kun sopir’ Kantadas dum penplena tir’ Kaj pri ribel’ rakontas kante De Razin[260], kiu por liber’ Sangigis ondojn de l’ river’.

*

Kaj ili kantas pri buĉadoj, Pri dombruligoj kaj malord’, — Sed jen en stepoj de nomadoj, Ĉe la Kaspia mara bord’ Komerca Astraĥanj[261] vidiĝis. Onegin ĵus enprofundiĝis En pensojn pri la histori’, Sed jam tagmeza brulradi’ Kaj nuboj da arogaj kuloj Kun zum’ tedante al ripoz’ Renkontas lin, — kun furioz’ La sablajn bordojn ĉi-stimule Li adiaŭas en forlas’. Angor’! — li iras al Kaŭkaz’.

*

Li vidas, kiel Terek[262] tosas Abruptajn bordojn kun koler’; Belkorna cervo kvazaŭ pozas Kaj aglo ŝvebas en aer’; Kamelo kuŝas, kaj en valo Ĉerkes’[263] galopas sur ĉevalo, Kaj ĉirkaŭ tendoj sur eben’ Kalmukoj[212] paŝtas ŝafojn jen; Kaŭkazo kuŝas en proksimo: Voj’ estas malfermita, ĉar Trans la natura monta bar’ Trapasis la arme’ sen timo; Arágva kaj Kurá[264] sur bord’ Ekvidis rusojn el la nord’.

*

Per montetar’ sin ĉirkaŭinte, Gardant’ eterna de l’ dezert’, Beŝtu[265] jen staras akrepinta Kaj jen Maŝuk[265] kun verda vert’, Fontar’ de l’ akvoj terapiaj; Ĉe sorĉaj riveretoj ĝiaj Svarmadas malsanula ĥor’, Viktimoj de milithonor’, De Poĉeĉuj[266] kaj de Ciprido[135]; Miraklajn ondojn malsanul’ Bonuzas por la vivstimul’, Konsolon pro ofend-insido Koketulino serĉas nun, Kaj iuj revas pri rejun’.

*

En plej maldolĉa meditemo, En mez’ de tiu famili’, Eŭgen’ rigardas kun korpremo Al vaporanta akvostri’ Kaj pensas en nebul’ medita: Ho, se mi estus brustvundita! Se estus kadukulo mi Laŭ jen farmisto tiu ĉi! Ho, se almenaŭ je envio Mi kuŝus en la paraliz’ Laŭ tiu ano de asiz’ Aŭ reŭmatismon havus! Dio! Mi junas, viglas mia kor’; Do kion mi? angor’, angor’!..

*

Suferas manon de la sorto Vi, malsanuloj, en dolor’! Sed mi liberas en junforto, Do kion mi? angor’! angor’! Adiaŭ, neĝaj montoĉenoj! Kaj vi, Kubanaj kampebenoj[267]! Veturas li al nov-are’ Jen tra Tamanjo al Krime’, Tereno sankta por imago: Atrido tie kun Pilad’[268] Disputis, mortis Mitridat[269], Mickiewicz[270] tie dum la vago Inspire kantis en sincer’ Pri sia Litovia ter’.

*

Vi belas, bordoj de Taŭrido[226], El ŝip’ vidataj de la mar’ Ĉe lumo de l’ Maten-Ciprido[271], Vin tiel vidis mi en klar’; Aperis vi fatamorgane: En bluĉielo diafane Radiis via montospin’; Vilaĝoj, valoj, arboj min Impresis kiel filigrano. Kaj ĉe tatar-kabanoj… eĉ En mi ekflagris fajromeĉ’! Pro sorĉ-angora uragano Premiĝis mia brust’ sen pov’! Ho, Muz’! forgesu pri malnov’.

*

Nun mankas, kvankam multamasis En mi de l’ emocioj svarm’: Ŝanĝiĝis ili aŭ forpasis… Ripozu, de l’ pasint’ alarm’! Mi ŝatis iam sablolandojn, La perlebrilajn ondorandojn, Rokaron, bruon de la mar’ Kaj suferadon kun amar’, Kaj de fraŭlino idealon… Alia temp’ — alia tem’; Paciĝis la revafektem’ De mia juno; en pokalon De la fiera poezi’ Enmiksis multan akvon mi.

*

Alia bild’ min logas plaĉe: Deklivo sabla en kampar’, Sorparboj antaŭ kabanaĉo, Baril’ rompita sen ripar’, Ĉiele griza nub’ da hajlo, Ĉe la draŝej’ amas’ da pajlo, Lageto kun salika bar’ — Edeno por anasidar’; Mi ŝatas balalajkon[272] nune Kaj dancon en ebri’ sen ord’ Ĉe sojlo de drinkeja pord’. La hejm-mastrino, oportuno, Ripozo, sup’ kaj pot’ da kaĉ’ — Jen ideal’ laŭ mia plaĉ’.
вернуться

[251]

Nóvgorod Velikij (Novurbo Granda) — antikva rusa urbo en la nord-okcidenta parto de Ruslando, iam ĉefurbo de libera respubliko, havinta viglajn komercajn rilatojn kun la nordgermana Hanse-unio. En ĉirkaŭ 1477 Moskva grandprinco Johano III forigis la sendependecon de Nóvgorod kaj aneksis ĝin al Moskva ŝtato.

вернуться

[252]

La demokrata reĝimo de Novgoroda respubliko estis precipe karakterizata per la t.n. veĉe, t.e. tutpopola kunveno sur la ĉefplaco de la urbo, kunvokata per sonorilo. En 1477 veĉe estis perforte likvidita kaj la glora sonorilo, kiu ofte vokis por ribelo kontraŭ la Moskva absolutismo, estis forveturigita.

вернуться

[253]

La unuaj rusaj princoj estis skandinavaj vikingoj, estroj de normanaj rabistaj bandoj, kiuj atakadis la tutan nordan Eŭropon.

вернуться

[254]

Princo Jarosláv la Saĝa regis en Nóvgorod kaj Kiev en la jaroj 1019–1054. Li enkondukis unuan skribitan leĝaron, konatan sub la nomo «La Rusa Vero».

вернуться

[255]

La Moskva granda princo Johano III (1462–1505) en la jaro 1471 kaj la caro Johano IV la Severa (1533–1584) en la jaro 1570 aranĝis militirojn kontraŭ Novgorod kaj estis multe detruigintaj ĝin ambaŭfoje, tute subhakinte la historian memstarecon kaj komercan signifon de la urbo.

вернуться

[256]

Baranko — speco de onda kringo.

вернуться

[257]

Angla klubo — konata restoracio kaj kartludejo en Moskvo, nuntempe ĝian ejon okupas Muzeo de la Revolucio.

вернуться

[258]

Niĵnij-Nóvgorod (Malsupra Novurbo) — granda urbo ĉe la kuniĝo de la riveroj Vólga kaj Oká.

вернуться

[259]

Makarjev — distrikta urbo proksime de Niĵnij-Nóvgorod. En ĝi ĉiujare estis okazanta granda foiro, partoprenata de persaj kaj aliaj orientlandaj komercistoj. Pli malfrue tiu ĉi foiro estis transportita al Niĵnij-Nóvgorod.

вернуться

[260]

Stepán Razin — gvidinto de la granda ribelo en sud-oriento de Ruslando en la jaroj 1666–1671. Batalante

kontraŭ la nobeloj kaj caraj administrantoj, Razin sukcesis krei grandan movadon, ĉefe laŭlonge de la rivero Volga, sed fine la ribelo estis subpremita kaj Razin estis ekzekutita per diskvaronigo.

вернуться

[261]

Astraĥanj — grava komerca urbo en delto de la rivero Volga kun multaj fiŝkapt-entreprenoj kaj vigla komerco kun Persio, Kaŭkazo kaj Transkaspia regiono.

вернуться

[262]

Térek — rivero, fluanta trans la nordaj deklivoj de Kaŭkazo al Kaspia maro.

вернуться

[263]

Ĉerkesoj — nacio blankrasa, loĝanta en la montoj de la Norda Kaŭkazo.

вернуться

[264]

Arágva kaj Kurá — riveroj en Kartvelio aŭ Georgio (en Transkaŭkazio). Arágva enfluas al Kurá, kiu fluas plue tra Azerbajĝano al Kaspia maro. En unua duono de la XIX jarcento la rusa registaro gvidis daŭran konkermilitadon en Kaŭkazo.

вернуться

[265]

Beŝtu (aŭ Beŝtáu) kaj Maŝuk (aŭ Maŝuĥa) — du montoj ĉe la fama kuracloko Pjatigorsk en Norda Kaŭkazo.

вернуться

[266]

Poĉeĉuj — hemorojdo (malnoviĝinta rusa vorto).

вернуться

[267]

Kubanio (Kubánj) — stepa teritorio inter Azova maro kaj Norda Kaŭkazo, formanta basenon de la rivero Kubanj, kiu enfluas la Nigran maron ĉe Tamanja duoninsulo.

вернуться

[268]

Atrido (Atrides) — t.e. ido (nepo) de Atreus, filo de AgamemnonOresto (Orestes) kaj lia amiko Pilado (Pylades) — herooj de la antikva greka mitologio. Veninte kun Pilado al Taŭrido (nuna Krimeo), Oresto renkontis sian fratinon Ifigenion (Iphigenia), kiu lin ĝustatempe savis de morto kaj kune kun li fuĝis. Tiu ĉi mito estis ofte prilaborita de multaj verkistoj, komencante de la famaj grekaj aŭtoroj Aesĉylus (Eŝhilus), Sophocles (Sofokles) kaj Eŭripides (Eŭripides). Pri la sama temo ekzistas ankaŭ dramo de la granda germana poeto Goethe (Géŭte) «Ifigenio en Taŭrido», tradukita esperanten de d-ro L.L. Zamenhof (eld. Hachette, Paris).

вернуться

[269]

Mithridates VI la Granda — reĝo de Pontus, t.e. de la grekaj kolonioj ĉe Kimeria duoninsulo kaj apudaj bordoj (132–63 antaŭ Kristo). Li multe militis kontraŭ Romo, sed fine lia armeo ekribelis kontraŭ li kaj li estis devigita memmortigi sin.

вернуться

[270]

Adam Mickiewicz (pronomcu: Mickjéviĉ) — fama pola poeto (1798–1856), samtempulo de Puŝkin, kun kiu li havis amikajn rilatojn.

вернуться

[271]

Venuso — planedo, kiu estas kutime videbla matene kaj vespere en aspekto de hela stelo.

вернуться

[272]

Balalajko — rusa trikorda muzikilo en formo de triangulo, kiun oni ludas, frapante la kordojn per la fingrungoj.